Estas super 2100 kaj laŭ kelkaj kalkuloj super 3000 lingvoj parolataj denaske en Afriko[1][2], klasigitaj en pluraj gravaj lingvaj familioj:
Ekzistas pluraj aliaj malgrandaj familioj kaj senparencaj lingvoj, kaj ankaŭ apenaŭ konataj lingvoj kiujn oni ankoraŭ ne klasifigis. Aldone, Afriko havas tre diversajn signolingvojn, el kiuj multaj estas senparencaj.
En kelkaj Afrikaj lingvoj oni fajfas aŭ tamtamas por komuniki longdistance.
Ĉirkaŭ cento de la lingvoj de Afriko estas ĝenerale uzataj por interetna komunikado. berberan, igban, svahilan, haŭsan, amharan, oroman kaj joruban lingvojn parolas dekoj da milionoj da homoj. Se oni nombras la dialektkontinuaĵojn de ĝis cent simila lingvaro, dek du estas parolitaj de 75 procentoj, kaj dek kvin de 85 procentoj de Afrikanoj kiel unua aŭ suplementa lingvo.
Laŭ la Raporto pri Homa Evoluo 2004, "Kultura libereco en la diversa mondo de la nuntempo" originale eldonita de la Evoluiga Programo de Unuiĝintaj Nacioj (UNDP), kaj esperantigita de Universala Esperanto-Asocio (UEA) [1]:
La alta lingva diverseco de multaj Afrikaj landoj (Niĝerio sola havas super 500 lingvoj, unu el la plej grandaj koncentriĝoj de lingva diverseco en la mondo) faris lingvopolitikon nemalhaveblan aferon en la postkolonia epoko.
Lingvoj de la afrikazia lingvaro estas parolita tra la tuta Mezoriento, Nord-Afriko, la Korno de Afriko, kaj partoj de la Sahelo. Estas proksimume 375 afrikaziaj lingvoj kun pli ol 350 milionoj da lingvanoj. La ĉefaj subfamilioj de la afrikazia estas la berberaj lingvoj, ŝemidaj lingvoj, ĉadaj lingvoj kaj la kuŝidaj lingvoj. La ŝemidaj lingvoj estas la solaj branĉo de la afrikazia lingvaro, kiu estas parolata ekster Afriko.
Kelkaj el la plej vaste parolataj Afrikazia lingvoj inkluzivas Araba (Ŝemida), Berbera (Berbera), Haŭsa (Ĉada), Amhara (Ŝemida), kaj Oroma (Kuŝida). La Afrikazia lingvaro havas la plej longan skribhistorion de la monda lingvo familioj, ĉar la Akada lingvo de Mezopotamio kaj Egipta lingvo estas membroj.
Kelkaj lingvoj parolaraj en Afriko apartenas al lingvo familioj devenaj de ekster la Afrika kontinento: ekzemple, Malagasa, la lingvo de Madagaskaro, estas Aŭstronezia lingvo.
La afrikansa estas Hindeŭropa, kiel ankaŭ la vortenhavoj de plej Afrika kreolaj lingvoj. La afrikansa estas la sola Hindeŭropa lingvo evoluiginta en Afriko.
La Afrika franca estas uzata en grandaj partoj de la kontinento, la portugala kaj la angla lingvoj en la diversaj iame koloniitaj areoj.
En Afriko 87% de la homoj ne havas aliron al edukado en sia propra lingvo, dum 90% de ili ankaŭ ne komprenas la oficialan(j)n lingvon de sia ŝtato[3].
Post la akiro de sendependeco, multaj afrikaj landoj, en la serĉo por nacia unueco, elektis unu lingvon, ĝenerale la eksan kolonian lingvon, por esti uzata en registaro kaj edukado. Tamen, en la lastaj jaroj, afrikaj landoj fariĝis pli kaj pli emaj je konservado de lingva diverseco. Lingvopolitikoj hodiaŭ estas plejparte celantaj plurlingvismon.
Krom la eksaj koloniaj lingvoj (angla, franca, portugala, kaj hispana), la sekvaj lingvoj estas oficialaj je nacia nivelo en Afriko:
Lingvo | Denaskaj parolantoj (milionoj) |
Dua lingvo por (milionoj) |
---|---|---|
Arabaj dialektoj (Nord-Afriko) | 116 | 30 |
Svahila (Orientafriko) | 10 | 80 |
Berbera (Nord-Afriko kaj Okcidenta Afriko) | 35–55 | 15 |
Haŭsa (Okcidentafriko) | 24 | 15 |
Joruba (Okcidentafriko) | 21 | 5 |
Oroma (Korno de Afriko) | 25 | |
Zulua (Sud-Afriko) | 9 | 16 |
Iboa (Okcidentafriko) | 20 | 5 |
Afrikansa (Sud-Afriko kaj Namibio) | 6–7 | 16 |
Amhara (Korno de Afriko) | 18 | 3 |
Malagasa (Madagaskaro) | 21 | |
Somala (Korno de Afriko) | 14[7] | 3–4.5 |
Fula (Okcidentafriko) | 16–20 | |
Rwanda-Rundi (Ruando, Burundo) | 18 | |
Ŝona (Zimbabvo, Zambio and Mozambiko) | 15 | 2 |
Lua (Sudano, Etiopio, Ĉado, Demokratia Respubliko Kongo, Kenjo, Ugando, Tanzanio) | 12–16 | |
Mandinka (Okcidentafriko) | 5 | 9 |
Bambara (Okcidentafriko) | 3 | 10 |
Ibibio-Efik (Nigerio) | 8–12 | |
Lingala (Demokratia Respubliko Kongo) | 2 | 10 |
Akana (Ganao) | 8 | 2 |
Njanĝa (Zambio, Malavio, Mozambiko, Zimbabvo) | 10 | |
Kosa (Sud-Afriko) | 7 | |
Konga (Demokratia Respubliko Kongo, Respubliko Kongo, Angolo) | 7 | |
Tigraja (Eritreo) | 7 | |
Gbea (Okcidentafriko) | 8 | |
Luba (Demokratia Respubliko Kongo) | 6 | |
Volofa (Senegalo) | 3 | 3 |
Kikuja (Kenjo) | 5 | |
Mosia (Okcidentafriko) | 5 | |
Sota (Sud-Afriko) | 5 | |
en:Luhya (Kenjo) | 4 | |
Cvana (Bocvano, Sud-Afriko, Zimbabvo, Namibio) | 4 | |
Kanura (Okcidentafriko) | 4 | |
Umbunda (Angolo) | 4 | |
Peda (Sud-Afriko) | 4 |