Literatura Foiro
Kovrilpaĝo de la n-ro 281, Junio 2016
Kovrilpaĝo de la n-ro 281, Junio 2016
periodaĵo
Speco kultura revuo en Esperanto
Formato A5
Periodeco dumonata

Lando   Svislando
Urbo La Chaux-de-Fonds
Posedanto LF-koop
Ĉefredaktisto Perla Martinelli
Establodato 1970
Lingvo Esperanto
Prezo 56 CHF jare
Stabo Tomasz Chmielik
Marie-France Conde Rey
Alessio Giordano
Carlo Minnaja
Julian Modest
István Nemere
Bertil Nilsson
Vinko Ošlak
Fernando Pita
Giorgio Silfer
Walter Żelazny
ISSN 0393-2907

Retejo www.esperantio.net
vdr

Literatura Foiro estas grava kultura revuo, la plej longe kaj senpaŭze aperanta en la historio de la Esperanto-literaturo. La revuo gastigas precipe beletron, sed ankaŭ muzikon, teatron, kinon, sociologion, lingvistikon, kulturpolitikon.

Enhavo

En la revuo troviĝas kelkaj kutimaj rubrikoj, i.a.:

Krom tiuj rubrikoj aperas ankaŭ informoj pri bildliteraturo, teatro, filozofio, kino, sciencfikcio, esperantologio, leksikografio, literaturo el partoj de la mondo ktp.

Historio

Literarura Foiro estis fondita en 1970 de la literatura rondo La Patrolo en Milano[1]. De tiam ĝi aperas regule ĉiun duan monaton (en 1987 eĉ pli ofte), kaj atingis la 317-an numeron (64-paĝan) en Junio 2022 (53-a jarkolekto).

Literatura Foiro estas delonge la plej kontinua kaj fakte la plej influa kultura revuo en esperanto: ĝi estas ankaŭ la plej longdaŭra, ĉar neniu literatura aŭ kultura revuo superis tridek jarkolektojn senpaŭze[mankas fonto].

La ĉefredaktoroj de LF estas:

Ekde 1980 la revuo apartenas al la eldonejo LF-koop[1].

Kiel organo de Esperanta PEN-Centro ekde 1991, ĝi arigas ĉirkaŭ si plurajn verkistojn kaj publicistojn. Samtempe ĝi estiĝis la centro de la opinimovado “Raŭmismo„ kiu kondukis ĝis la Pakto por la Esperanta Civito.

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Literatura Foiro. Alirita 2015-06-08.

Eksteraj ligiloj

Esperanta PEN-Centro, HeKo

[1], retejo de Literatura Foiro

Mencio pri Literatura Foiro, YouTube

Recenzo pri Literatura Foiro, YouTube


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.