Por samtitola artikolo vidu la paĝon LOT. |
Lot | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Okcitanio |
Numero | 46 |
Prefektejo | Cahors/Caors |
Subprefektejoj | Figeac/Fijac Gourdon/Gordon |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Serge Rigal |
Prefekto | Catherine Ferrier |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 174 942 (2021) |
Areo | 5 217 km² |
Loĝdenso | 34 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 17 |
Komunumaroj | 13 |
Komunumoj | 326 |
Lot [lɔt] (aŭ okcitane Òlt [olt]) estas unu el la departementoj de la franca regiono Okcitanio. Ĝia prefektejo estas Cahors. Lot etendiĝas sur 5 217 km2 kaj ĝi havas 173 758 loĝantojn[1].
La departemento enhavas 326 komunumojn.
Lot havas limojn kun la departementoj Corrèze, Cantal, Aveyron, Tarn-et-Garonne, Lot-et-Garonne kaj Dordogne.
La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:
Kalkŝtonaj ebenaĵoj kovras la plej grandan parton de ĝia teritorio. Ili nomiĝas causses [kos]: Causse de Martel, Causse de Gramat, Causse de Limogne formas kune vastan sekegan surfacon kie troviĝas nur kelkaj paŝtejoj kaj maldensaj arbaroj. Agrikulturo disvolviĝas en la valoj.
Lot posedas kelkajn el la plej elstaraj vidindaĵoj de Francio: Rocamadour, unu el la plej gravaj pilgrimlokoj dum la mezepoko ankoraŭ havas arkitekturan ensemblon eksterordinaran (preĝejoj, kapeloj, kastelo, mezepokaj domoj), la abismo de Padirac, Saint-Cirq-Lapopie klasigita inter la “plej belaj vilaĝoj de Francio” (Les plus beaux villages de France), kaj multaj mezepokaj fortresoj kaj vilaĝoj.