Macael | |||||
---|---|---|---|---|---|
Macael (Almería, Andaluzio)
| |||||
municipo en Hispanio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Statuso | Municipo | ||||
Ŝtato | Hispanio | ||||
Aŭtonoma Komunumo | Andaluzio | ||||
Provinco | Almería | ||||
Municipo | Macael | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 04867 | ||||
Retpaĝaro | Macael.es | ||||
Politiko | |||||
Loka registaro | Ayuntamiento de Macael | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 6 149 [1] | ||||
Loĝdenso | 139,8 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 37°20′N 2°18′U / 37.333°N, 2.3°U (mapo) Koordinatoj: 37°20′N 2°18′U / 37.333°N, 2.3°U (mapo) | ||||
Alto | 554 m | ||||
Areo | 44 km2 | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Macael [+] | |||||
Macael [makaEL] estas urbeto kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio. La areo de la municipo estas 44 km2 kie loĝas 6149 geloĝantoj, do loĝdenso estas 139.8 loĝ./km2. Macael situas je 107 km de la provinca ĉefurbo Almería, en la komarko Valo de Almanzora. Ĝi estas en la norda zono de la montaro Sierra Filabres lime norde kun la municipoj Olula del Río kaj Fines, oriente kun Cantoria kaj Líjar, okcidente kun Purchena kaj Laroya, sude kun Chercos kaj Tahal.
Macael nomigas la blankan marmoron de Macael, kiu estas grava produktaĵo de la regiono.
La unua konata popolo kiu uzis la marmoron de Macael estis la fenicoj, kiuj uzis ĝin por sarkofagoj kiel konstateblis en fenica tombo prilaborita el marmoro de Macael. Ankaŭ la kolonoj de la Romia Teatro de Merido estis prilaboritaj el marmoro de Macael.
La deveno de la municipo datas el la 10a jarcento dum Al Andalus, kiam la araboj setliĝis sur roka monteto, kie poste estis ŝtonminejo de marmoro, kio malhelpis la postan konservadon de la majoritato de arkeologiaj restoj. Dum tiu islama epoko, la ŝtonminejoj akiris famon kaj oni elfosis marmoron por gravaj konstruaĵoj, kiel la Alkazabo de Almerio, la Korto de La Leonoj en la Alhambra kaj la apuda ĝardeno Ĝeneralifo en Granado.
Macael kapitulacis al la Katolikaj Gereĝoj post ili konkeris Baza en 1489. La restintaj lokanoj estis moriskoj, kiuj dekomence konservis siajn rajtojn kaj tradiciojn, dependantaj de Baza pro la gravo de la ŝtonminejoj. En 1568 okazis la ribelo de moriskoj estrita de Aben Humeĝa pro malrespekto de la iamaj interkonsentoj, kaj multaj lokanoj aliĝis al la trupoj de moriskoj en Purchena kie okazis la Moriskaj Ludoj. Post la denova kapitulaco de Macael kaj sekva forpelo de moriskoj, okazis reloĝado en 1572 fare de 22 familioj venintaj el Valencilando kaj Kastilio.
Dum la 17a kaj 18a jarcentoj Macael registris iompostioman pligrandigon de la loĝantaro: de 403 loĝantoj (1699) al 824 (1753). En la aktualo estas pli ol 6 247 loĝantoj, kies ekonomio baziĝas sur la marmoro, kiu vidis rimarkindan procezon de industriigo kaj mekanizado por plibonigi elfosadon kaj manipuladon, kio ebligis la uzadon kaj por monumentaj vorkoj kaj por laboriloj kaj ornamiloj. Nuntempe la marmoro de Macael estas uzita por gravaj konstruaĵoj kiel la Hotelo Araba Turo en Dubajo, kiu estas unu de la plej luksaj de la mondo klasita kiel 7-stela, parte pro la brilo kaj pureco de la blanka marmoro de Macael.
Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 6149 geloĝantoj de la municipo Macael estas 2974 inoj kaj 3175 viroj. En la 44-kvadratkilometra teritorio estas 1 setlejoj, kie loĝas 6129 geloĝantoj, kaj aliaj 20 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 71, 41 inoj kaj 30 viroj, kaj mortis 48, 19 inoj kaj 29 viroj. Tiel la natura kresko estis 23 (0.4%). La laborkapabla loĝantaro estis 2437 homoj (39.6%).
|