Michael Lonsdale | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Michael Edward Lonsdale-Crouch |
Aliaj nomoj | Alfred de Turri • Michel Lonsdale |
Naskiĝo | 24-an de majo 1931 en 16-a arondismento de Parizo, ![]() |
Morto | 21-an de septembro 2020 (89-jaraĝa) en 7-a arondismento de Parizo, ![]() |
Tombo | Tombejo de Montmartre |
Lingvoj | franca • angla |
Ŝtataneco | Francio • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | aktoro • televida aktoro • filmaktoro • teatra aktoro • verkisto • teatra reĝisoro • pentristo |
Michael LONSDALE, konata ankaŭ kiel Michel Lonsdale (naskiĝis la 24-an de majo 1931 en Parizo, mortis la 21-an de septembro 2020 en Parizo), estis franca aktoro, reĝisoro, voĉartisto kaj pentristo.
Filo de franca patrino kaj de angla patro, li estis tute dulingva. Lia frua infanaĝo okazis en Londono. Poste, ekde 1939 li ekloĝis en Maroko, kie li laboris en 1943 por radioprogramoj por infanaĝo. Li revenis en 1947 al Francio, kie Roger Blin proponis al li labori en teatro.
En sia kinkariero li ludis rolojn por reĝisoroj kiel Orson Welles, François Truffaut, Louis Malle, Luis Buñuel, Jean-Pierre Mocky, Steven Spielberg kaj Alejandro Amenábar inter aliaj, same kiel li plue laboris en teatro por verkoj de Dürrenmatt, Beckett, Duras... Li partoprenis ankaŭ en filmo de la sagao de James Bond, nome Moonraker (1979), en kiu li ludis la rolon de Hugo Drax. Resume li partoprenis en centoj da filmoj, teatraĵoj kaj radioprogramoj.
Persone li estis arda katoliko, kaj formis parton de la movado de la karismaj kristanoj.