Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Migra falko


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falko Falco
Falco peregrinus
Tunstall, 1771
Konserva statuso
(({220px))}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Kapo

La migra, pilgrimavaga falko (Falco peregrinus) estas specio el la ordo de falkoformaj birdoj kaj familio de falkedoj, kiu estas fame konata kiel la plej rapide fluganta birdo.[1][2]

Ĝi estas korvogranda falko, kun bluecgriza dorso, striecaj blankaj malsupraj partoj, kaj nigraj kapo kaj "lipharoj". Fakuloj agnoskas 17 al 19 subspecioj, kiuj varias laŭ aspekto kaj teritorio; ne estas interkonsento ĉu la distingita Nordafrika falko estas subspecio aŭ ja distingita specio. Tipe ĉe birdomanĝantaj rabobirdoj, ĉiuj subspecioj de F. peregrinus, inklude la nomigan, estas sekse duformaj, ĉar inoj estas konsiderinde pli grandaj ol maskloj.[3][4]

Ĝi vivas sur ĉiu kontinento krom Antarkto, de arkta tundro ĝis Tropikoj, sed la nombro de la birdoj estas tre malgranda. Ili ne vivas en dezertoj, nek en plej polusaj areoj, nek en montaraj lokoj super 2000 m, nek en plej tropikaj pluvarbaroj; la ununura granda neglacia teramaso el kiu ĝi tute forestas estas Novzelando. Pro sia universaleco ĝi estas la plej disvastigata rabobirdo.[5] Kaj la komuna nomo kaj la latina scienca nomo de tiu specio signifas "vagada falko", alude al la migrantaj kutimoj de multaj nordaj populacioj.

La vagaj falkoj plejparte vivas sur larĝaj kampoj kaj herbejoj en rivervaloj kaj montoregionoj, sed ne vizitas grandajn densajn arbarojn. Ili flugas rapide kaj rektalinie kaj intertempe faras mallong-distancan glisadon. Flugante ili eligas intermitajn kaj akrajn kriojn.

Kvankam ĝia dieto konsistas preskaŭ nur el mezgrandaj birdoj, la Migra falko foje ĉasas malgrandajn mamulojn, malgrandajn reptiliojn aŭ eĉ insektojn. Ili atingas seksan maturecon post unu jaro, kaj ili pariĝas porvive kaj nestas en skrapaĵo, kutime sur klifokornico aŭ, pli ĵuse, sur altaj homfaritaj strukturoj.[6] La Migra falko iĝis minacata specio en multaj areoj pro uzado de pesticidoj, ĉefe de DDT. Ekde ties malpermeso komence de la 1970-aj jaroj, la populacioj rekuperiĝis, helpate de grandaskala protektado de nestolokoj kaj de liberigo al naturo.[7]

Aspekto

Junulo ĉe nesto (Francujo).

Ĉefaj trajtoj de tiu specio estas ardeznigraj kapo kaj nuko, bluecgriza dorso, blankaj mentono kaj gorĝo, nigra komo sur ambaŭ blankaj vangoj, hela subparto kun nigraj makuloj. Longeco estas 34–58 cm, enverguro 83–120 cm.[3][8] La masklo kaj la ino havas similajn markojn kaj plumaron, sed kiel ĉe multaj rabobirdoj la Migra falko montras markatan inversan seksan dimorfismon laŭ grando, kaj tiele la inoj estas ĝis 30 % pli grandaj ol la maskloj.[9] Maskloj pezas 440-750 g kaj la rimarkinde pli grandaj inoj pezas 910-1500 g; pri vario laŭpeze inter subspecioj, vidu sube en la koncerna loko.

La kapo, nuko, vangoj, orelplumoj kaj mallongaj kaj larĝaj makzelaj strioj estas nigraj kun blueca brilo, la ceteraj partoj de la supra korpo kaj malsupraj kovraj plumoj de la flugiloj - grizbluaj, la malsupra korpo-blanka kun iom da brunetaj plumoj. Rondoforma vosto fino iom malhela, sed sen kontrasta nigra strio, kiel ĉe aliaj falkoj.

La dorso kaj la longaj pintecaj flugiloj de plenkreskuloj estas kutime bluecnigraj al ardezgrizaj kun nedistinga pli malhela strieco (vidu "Subspeciojn" sube); la flugilpintoj estas nigraj.[8] La blankaj al ruĝecaj subaj partoj estas strihavaj per fajnaj bendoj de malhelbruna aŭ nigro.[10] La vosto, samkolora kiel la dorso sed kun pli fajnaj strioj, estas longa, mallarĝa kaj rondoforma pinte kun nigra fino kaj blanka bordo je la plej fino. La krono kaj "mustaĉo" en vangoj estas nigraj, kontraste klare kun la palaj kolflankoj kaj blanka gorĝo.[11] La vaksaĵo estas flava, kiel la piedoj, kaj la beko kaj ungoj estas nigraj.[12] La supra bekoduono estas hokoforma pinte, adaptaĵo kiu permesas falkojn mortigi predon per akra vundigo al la kolvertebroj.[3][4][13] La nematuruloj estas multe pli brunaj kun vertikalstriecaj, pli ol horizontalstrietecaj, malsupraj partoj, kaj havas palbluecajn vaksaĵojn kaj ĉirkaŭringojn.[3]

Taksonomio kaj sistematiko

F. p. anatum dumfluge, Morro Bay (Kalifornio).

Tiu specio estis unuafoje priskribita fare de Marmaduke Tunstall en sia verko de 1771 Ornithologia Britannica laŭ ties nuna scienca nomo.[14] La scienca nomo Falco peregrinus, signifas "vagadanta falko" en latina.[15] Ankaŭ la komunaj nomoj aludas al ties ampleksa teritorio en plej parto de eŭropaj lingvoj.[16] La latina termino por falko nome falco, devenas el falx, nome falĉilo, alude al la konturo de la falkaj longaj, pintecaj flugiloj dumfluge.[13]

La migra falko apartenas al genro kies stirpo inkludas la hierofalkojn[17] kaj la specion de la Prerifalko (F. mexicanus). Tiu stirpo probable diverĝis el aliaj falkoj ĉirkaŭ la fino de la Mioceno aŭ en la komenco de la Plioceno, antaŭ ĉirkaŭ 8–5 milionoj da jaroj (mj). Ĉar la grupo de la migra falko plus la hierofalkoj inkludas kaj malnovmondajn kaj nordamerikajn speciojn, verŝajne la stirpo originiĝis en okcidenta Eŭrazio aŭ Afriko. Ties rilato al aliaj falkoj ne estas klara; la afero estas komplikigita pro disvastigita hibridiĝo konfuzante la analizojn de DNA; ekzemple oni scias, ke la genetika stirpo de la tartarfalko (F. cherrug)[18] originiĝis el maskla tartarfalko kiu produktis fekundan idon kun ino de praulo de migra falko.

Nune migraj falkoj estas regule hibridigitaj en kaptiveco kun aliaj specioj kiaj la balkanfalko (F. biarmicus) por produkti la "perilanner", iome populara birdo ĉe falkado ĉar ĝi kombinas la ĉaskapablon de la migra kun la kuraĝo de la Balkanfalko, aŭ kiaj la ĉasfalko por produkti grandajn, rimarkinde kolorajn birdojn por uzado de falkadistoj. Tiele la migra estas ankoraŭ genetike proksima al la hierofalkoj, kvankam ties stirpoj diverĝis en la fina Plioceno (eble antaŭ ĉirkaŭ 2.5–2 mj en la Gelaziano).[19]

Subspecioj

Reproduktejaj teritorioj de la subspecioj.

Oni priskribis multajn subspeciojn de la Migra falko, el kiuj 19 estis akceptitaj de la Handbook of the Birds of the World.[3][4][20]

Aŭstralia raso F. p. macropus.
Kaptiva birdo de la subspecio pealei, nome Pealea falko.
Subspecio minor, ilustraĵo fare de John Gerrard Keulemans, 1874.
Pentraĵo de subspecio babylonicus fare de John Gould.

Tiuj lastaj du rasoj estas ofte disigitaj kiel Nordafrika falko Falco pelegrinoides.[4] Estas 0.6–0.7 % de genetika distanco inter la komplekso de Migra kaj Nordafrika falkoj ("peregrinoid").[36] Tiuj birdoj loĝas en aridaj regionoj el Kanarioj laŭlonge de la bordo de Saharo tra Mezoriento ĝis Centra Azio kaj Mongolio. Ili havas rugan kolmakulon sed aliflanke diferencas laŭ aspekto el la Migra laŭ la Regulo de Gloger.[37] La Nordafrika falko havas apartan flugmanieron, frapante nur la eksteran parton de siaj flugiloj kiel faras foje fulmaroj; tio okazas ankaŭ ĉe la Migra, sed malpli ofte kaj malpli markate.[4] La ostoj de ŝultro kaj pelvo de la Nordafrika falko estas fortikaj kompare kun tiuj de la Migra, kaj ties piedoj estas pli malgrandaj.[38] Ili ne havas postzigotajn reproduktajn barojn surloke,[39] sed ili reproduktiĝas je diferencaj jarepokoj ol la najbaraj subspecioj de Migra falko.[4][20][36][40][41][42][43]

Ekologio kaj kutimoj

La Migra falko loĝas ĉefe ĉe montoĉenoj, rivervaloj, marbordoj, kaj pli kaj pli en urboj.[10] En regionoj de moderklimataj vintroj, ĝi estas kutime specio de loĝantaj birdoj, kaj kelkaj individuoj, ĉefe plenkreskaj maskloj, restas en la reprodukta teritorio. Nur populacioj kiuj reproduktiĝas en arktaj klimatoj tipe migras granddistance dum la norda vintro.[44]

Konturoj en normala flugo (maldekstre) kaj dum ekfalo.

Tiu altfluga ĉasulo estas la superpredanto de la ĉielo. Ĝi ĉasas nur flugantajn birdojn foje eĉ pli grandajn ol si mem. Kiam escepte ĝi ŝajnas ataki birdojn lokatajn sur grundo, estas nur ruzaĵo por ekflugigi ilin kaj poste kapti ilin. Kutime migra falko staras sur gvatripozejo de kie ĝi vidas flugantajn birdojn tre malproksime, tiam ĝi postflugas pli kaj pli rapide kaj prenas ilin de malsupre, aŭ ĝi ne vidite suprenflugas tre alte antaŭ flugfali sur ilin. Tiuokaze la migra falko atingas rapidecon ĝis 320 aŭ 350–400 km/h depende de la kalkulintaj fakuloj.

La migra falko estas ofte konsiderata la plej rapida animalo en la planedo dum sia ĉasplonĝo,[1] kio implicas ŝvebadon je granda alto kaj poste ekplonĝon je rapidoj komune konsiderataj super 320 km/h, kaj frapegon kontraŭ flugilo de sia predaĵo por ne damaĝi sin mem pro la frapo.[13] Studo pri la flugofiziko de "ideala falko" trovis teorian rapidlimon je 400 km/h ĉe malalta flugo kaj 625 km/h por alta flugo.[45] En 2005, Ken Franklin konstatis falkon ekfalantan je maksimuma rapido de 389 km/h.[46] Fimeto de unu el tiuj ĉasplonĝoj videblas ĉe tiu ligo Arkivigite je 2011-09-01 per la retarkivo Wayback Machine.

La vivodaŭro en naturo estas de ĝis 15.5 jaroj.[4] Mortindico en la unua jaro estas inter 59–70%, malpliiĝante al inter 25–32% ĉe plenkreskuloj.[4] Krom antropogenaj minacoj kiaj kolizio kun homfaritaj objektoj, la migra falko povas esti mortigataj de grandaj agloj aŭ de grandaj gufoj.[47]

La migra falko estas gasto de gamo de parazitoj kaj patogenoj. Ĝi estas vektoro por Avipoksviruso, malsano de Newcastle, Falkeda herpesviruso 1 (kaj eble aliaj Herpesviridae), kaj kelkaj mikozoj kaj bakteriaj infektoj. Endoparazitoj estas Plasmodium relictum (kutime nekaŭzanta malarion ĉe la Migra falko), Strigeidae trematodojn, Serratospiculum amaculata (nematodojn), kaj Cestoda. Konataj ektoparazitoj de la migra falko estas Mallophaga[48] Ceratophyllus garei (pulo), kaj muŝoj Hipoboscedoj (Icosta nigra, Ornithoctona erythrocephala).[49]

Manĝo

Ili manĝas anasojn, mevojn, galinagojn, turdojn, paserojn, turtojn. Ĉasante flugantan birdon, ili forte frapas ĝin per siaj tarsoj. La migra falko atakas ĉasaĵon tre rapide. Kiam la falko estas 1,500 m for de ĉasaĵo, ĝi jam komencas sin pafi al ĝi per rapideco de 75–100 m/sekunde, plonĝante en angulo de 25 gradoj. Ĝi ofte rompas la kolon de kaptito per sia akra hoka beko kaj trapikas la nukan vertebraron aŭ portas ĝin al rifuĝejo aŭ sia nesto por ĝin mortigi. Voronte, ĝi senplumigas kaj dispecigas la kaptiton.

Nematurulo uzante ŝipon de USFWS kiel ripozejo kie manĝi sian predon.

La migra falko manĝas preskaŭ nur mezgrandajn birdojn kiaj turtoj, akvobirdoj, kantobirdoj, vadbirdoj kaj kolomboj.[12] Tutmonde oni ĉirkaŭkalkulas ke estas inter 1 500 kaj 2 000 birdospecioj (kvinono de la tutmondaj birdospecioj) predataj de tiuj falkoj. En Nordameriko, predo varias laŭ grando el la 3-g kolibroj al 3.1-kg Kanada gruo (mortigita de migra falko per ĉasfalo).[50] Predo povas inkludi ankaŭ malgrandan rabobirdon, nome la Amerika turfalko.[51] Escepte ĉe vespertoj kaptataj nokte,[52] ĝi rare ĉasas malgrandajn mamulojn, sed foje kaptas ratojn, kampomusojn, leporojn, sorikojn, musojn kaj sciurojn; la marbordaj populacioj de la granda subspecio pealei manĝas preskaŭ nur marbirdojn.[11] En la brazila mangrovo-marĉo de Cubatão, vintranta falko de la subspecio tundrius estis observata dum sukcese ĉasis junan ekzempleron de Roza ibiso.[53] Insektoj kaj reptilioj formas malgrandan proporcion de la dieto, kio varias grande depende de kiu predo estas disponebla.[12] Ĉe urbaj areoj, la ĉefa predo de la dieto de la migra falko estas la RokajUrbokolomboj, kio faras 80% aŭ pli de la dieto manĝata de falkoj en kelkaj urboj. Aliaj komunaj urbaj birdoj estas ankaŭ manĝataj regule, kiaj la Plorturto, la Komuna apuso, la Brustornama pego, la Komuna sturno, la Migra turdo kaj diversaj korvedoj (ĉefe Pigo kaj Korniko).[52]

La migra falko ĉasas mateniĝe kaj krepuske, kiam predoj estas plej aktivaj, sed en urboj ankaŭ nokte, ĉefe dum migradoperiodoj kiam ĉaso nokta povas esti hegemonia. Noktemaj migrantoj kaptataj de la migra falko estas specioj tiom diversaj kiaj la Flavbeka kukolo, Nigrakola grebo, Virginia ralo aŭ la Koturno.[52] Oni postulas malferman spacon por ĉasado, kaj tiele ili ofte ĉasas ĉe malferma akvo, marĉoj, valoj, kampoj kaj tundro. Ili serĉas predon ĉu el alta ripozejo aŭ el aero.[54] Kiam ĝi vidas predon, ĝi ekfalas per faldo reen de vosto kaj flugiloj, kun kaŝitaj piedoj.[11] La aerpremo el plonĝo de 320 km/h povus eble damaĝi la falkajn pulmojn, sed malgrandaj ostecaj tuberkloj en la falkaj naztruoj gvidas la povegan aerfluon for el la naztruoj, permesante la birdon spiri pli facile dumfale malpliiĝante la aerpremon.[55] Por protekti siajn okulojn, la falkoj uzas siajn niktitantajn membranojn (triaj palpebroj) por forigi larmojn kaj rubaĵojn el siaj okuloj pluhavante vidkapablon. Predo estas farata kaj kaptata mezaere; la migra falko frapas sian predon per fermita piedo, frapegante aŭ mortigante ĝin, poste revenas kapti ĝin mezaere.[54] La migra falko portas ĝin surgrunden kaj manĝas ĝin se estas tro peza por porti ĝin. Predo estas senplumigita antaŭ konsumo.[55]

Reproduktado

La migra falkino demetas ovon en fendo de krutaĵo malfacile atingebla. En ĝia nesto estas sternitaj plumoj kaj herbotigoj, iukaze la nesto estas kun nenia kovraĵo. Iam ĝi okupas malnovan neston de aglo, ardeokorvo. Inter marto kaj majo la ino demetas ovojn. Post kiam ŝi demetas 3-4 ovojn, ili kovas ilin. La kovadon kaj nutradon de idoj plenumas la gepatraj birdoj kune. La kovado daŭras 29 tagojn. La ĵus eloviĝinta falkido portas sur si blankan, mallongan lanugon. La elnestiĝo okazas post 35-40 tagoj.

La birdo malaperis el multaj landoj dum la 1960-aj jaroj pro la intensa uzado de DDT en la agrikulturo. Ĝi kaŭzis hormonajn ŝanĝojn ĉe la birdo, forestis ofte la pariĝo, la demetintaj ovoj estis molaj, ĉar ne enkonstruiĝis sufiĉa kalcio. La Migra falko ne nestis en Hungario ekde 1964 ĝis 1997, en 2005 vivas tie nur 7 paroj.

Migra falko nestas prefere en klifo, sed oni trovas nestojn en arboj aŭ eĉ sur modernaj urbaj konstruaĵoj. La ovoj estas demetitaj finon de marto kaj kovataj dum unu monato. Migra falko vivas en ĉiuj kontinentoj eĉ insuloj, krom Islando kaj Nov-Zelando. Ĝi migras el tiuj landoj kie vintro estas tro malvarma.

Ĉe nesto, Francio.

La migra falko estas sekse maturaj fine de la unua jaro sed en fortaj populacioj ili reproduktiĝas post 2 ĝis 3 jaroj. La paro pariĝas porvive kaj revenas al sama nestoloko ĉiujare. La pariĝaj flugoj inkludas mikson de aera akrobatio, precize spiraloj kaj subitaj faloj.[8] La masklo pasigas predon, kiun li estis preninta, al ino mezaere. Por ebligi tion, la ino fakte flugas kapalteren por ricevi la manĝon el la masklaj ungoj. La migra falko estas teritoriema dum la reprodukta sezono; nestoparoj estas kutime pli da 1 km aparte unu de alia, kaj ofte multe plie, eĉ en areoj kun granda nombro de paroj.[56] La distanco inter nestoj certigas sufiĉan manĝodisponeblon por paroj kaj ties idoj. Ene de reprodukta teritorio, paro povas havi kelkajn nestokornicojn; la nombro uzata de paro povas varii el unu al sep en periodo de 16 jaroj. La paro defendas la elektitan nestolokon kontraŭ aliaj migraj falkoj, kaj ofte kontraŭ korakoj, ardeoj, mevoj kaj (ĉe grunda nesto) mamuloj kiaj vulpoj, guloj, felisedoj, ursoj kaj lupoj.[56] Kaj nestoj kaj (malpli ofte) plenkreskuloj estas predataj el pli grandaj rabobirdoj kiaj agloj, grandaj gufoj, aŭ ĉasfalkoj. La migra falko defendante sian neston sukcesis mortigi rabobirdojn tiom grandajn kiom la Reĝa aglo kaj la Blankkapa maraglo (ambaŭ el kiuj kutime evitataj kiel eventualaj predantoj) kiuj venis tro proksime al la nesto.[57]

Falco peregrinus - MHNT.
Falco peregrinus madens - MHNT.

La Migra falko nestas en skrapaĵo, kutime en klifokornicoj, aŭ nune ofte en multaj partoj de sia teritorio, en altaj konstruaĵoj aŭ pontoj. Klifaj nestoj estas ĝenerale situaj sub elstaraĵoj, sur kornicoj kun vegetaĵoj, kaj oni preferas sudfasadajn lokojn.[11] En kelkaj regionoj, kiel en partoj de Aŭstralio kaj en okcidentaj marbordoj de Norda Nordameriko, grandaj arbotruoj estas uzataj por nestado. Antaŭ la malpliiĝo de plej eŭropaj migraj, estis granda populacio de migraj en centra kaj okcidenta Eŭropo kiuj uzis la neuzatajn nestojn de aliaj grandaj birdoj.[12] La ino elektas nestolokon, kie ŝi skrapas neprofundan truon en simpla grundo, sablo aŭ mortinta vegetaĵaro sur kiu demeti ovojn. Oni ne aldonas nestomaterialon.[8] En malproksimaj neĝenataj areoj kiaj ĉe Arkto, ili povas uzi krutajn deklivojn kaj eĉ malaltajn rokojn kaj amasojn kiel nestolokojn. La homfaritaj strukturoj uzataj por reproduktado ege similas al la naturaj klifokornicoj kiujn la migra falko preferas por siaj nestolokoj.[3][56]

La ino demetas 3 aŭ 4 ovojn (sed 1–5) en la skrapaĵo.[58] La ovoj estas blankaj al sablokoloraj kun ruĝaj aŭ brunaj markoj.[58] Ili estas kovataj dum 29 ĝis 33 tagoj, ĉefe fare de la ino.[11] La masklo helpas ankaŭ al la kovado de la ovoj dumtage, sed nokte nur la ino kovas. La eloviĝo varias depende de la loko, sed ĝenerale el februaro al marto en la Norda Hemisfero, kaj el julio al aŭgusto en la Suda Hemisfero (la aŭstralia subspecio macropus povus reproduktiĝi tiom malfrue kiom ĝis novembro kaj ekvatoraj populacioj povas nesti iam ajn inter junio kaj decembro). La ino ĝenerale demetas denove se la ovoj perdiĝas frue de la nestosezono, kvankam tio ege raras en Arkto pro la mallongaj somersezonoj. Kiel rezulto de iome nefekundaj ovoj kaj naturaj perdoj de idoj, la averaĝa nombro de junuloj troviĝantaj en nestoj estas 2.5, kaj la averaĝa nombro kiuj elnestiĝas estas ĉirkaŭ 1.5.[3][47][55]

Post eloviĝo la idoj estas kovritaj per kremoblanka lanugo kaj havas misproporcie grandajn piedojn.[56] Kaj masklo kaj ino elnestiĝas por akiri predojn por manĝigi la idojn.[55] La ĉasteritorio de la gepatroj povas etendi al radiuso de 19 al 24 km el la nestoloko.[59] Idoj elnestiĝas 42 ĝis 46 tagojn post eloviĝo, kaj restas dependaj el la gepatroj dum ĝis du monatoj.[60]

Rilato kun homoj

Pesticidoj

La migra falko iĝis minacata specio pro la uzado de organokloraj pesticidoj, ĉefe DDT dum la 1950-aj, 60-aj kaj 70-aj jaroj.[61] Koncentriĝo de pesticidoj kaŭzis ke la organoklorino eniru en la grasaj histoj de la falkoj, malpliigante la kvanton de kalcio en ties ovoŝeloj. Pro pli fajnaj ŝeloj malmultaj falk-ovoj survivis ĝis eloviĝo.[54][62] En kelkaj partoj de la mondo, kiaj ĉe orienta Usono kaj Belgio, tiu specio iĝis loke formortinta kiel rezulto.[60]

Falkado

Falco peregrinus ligita por falkado.

La migra falko estis uzata en falkado dum pli ol 3 000 jaroj, komence inter nomadoj de Centra Azio.[56] Pro sia kapablo plonĝi je altaj rapidoj, ĝi estis alte aprezata kaj serĉata kaj ĝenerale uzata de spertaj falkadistoj.[9] La migraj falkoj estas foje uzataj ankaŭ por fortimigi birdojn el flughavenoj por malpliigi la riskon de birdofrapo, plibonigante la aviadan sekurecon,[63] kaj estis uzataj por haltigi revenantajn mesaĝokolombojn dum la Dua Mondmilito.[64] Ovoj kaj idoj de Migra falko estas ofte celataj de kontraŭleĝaj kolektistoj,[65] kaj tiele estas komuna praktiko ne diskonigi neprotektitajn nestolokojn.[66]

Rekuperaj klopodoj

Ĉe Usono, Kanado, Germanio kaj Pollando, la naturaj servoj por rekupero de la migra falko bredis la specion en kaptiveco.[67] La idoj estas kutime manĝigataj per manĝofalilo aŭ per gantpupo imitanta migran kapon, por ke tiuj ne povu vidi la stampobildon ĉe la homaj bredistoj.[44] Kiam ili estas sufiĉe aĝaj oni malfermas la bredan skatolon, kio permesas la birdon trejni siajn flugilojn. Dum la ido plifortiĝas, la manĝo estas malpliigita, por instigi la birdon lerni ĉasi. Tiu sistemo estas nomata “raboĉaso”.[68] Por liberigi kaptiv-bredatan falkon, la birdo estas situanta en speciala kaĝo pinte de turo aŭ de klifokornico dum kelkaj tagoj, kio permesas ĝin alkutimiĝi al sia futura medio.[68]

Tutmonde rekuperaj klopodoj estis rimarkinde sukcesaj[67]. La disvastigata malpliigo de la uzado de DDT eventuale permesis liberigitajn birdojn reproduktiĝi sukcese[44]. La migra falko estis forigita el la usona listo de minacataj specioj la 25an de aŭgusto 1999.[44][69]

Nuna statuso

Migra falko en la Ponto Ambassador en Windsor (Ontario).

Populacioj de la migra falko repliiĝis en plej partoj de la mondo. En Britio, estis rekupero de la populacioj ekde la falego de la 1960-aj jaroj. Tio estis helpata de la konserva kaj protekta tasko fare de la Royal Society for the Protection of Birds. La migra falko nun reproduktiĝas en multaj montaj kaj marbordaj areoj, ĉefe en okcidento kaj nordo, kaj nestas en kelkaj urbaj areoj, uzante la urbajn populaciojn de kolomboj por manĝo.[70] En multaj partoj de la mondo la migraj falkoj adaptiĝis al urbaj habitatoj, nestumante sur katedraloj, fenestrokornicoj de nuboskrapuloj kaj turoj de pendopontoj. Multaj el tiuj nestumantaj birdoj estas kuraĝigitaj, foje ricevante atenton de amaskomunikiloj kaj ofte kontrolitaj per kameraoj.[71][72] En ĉefurbo Madrido oni censis en 2015 sep reproduktajn parojn; la unuaj registroj en tiu urbo datiĝas el la 1990-aj jaroj.[73] Foje eĉ tiu specio nestumis en balkono de privata loĝejo tiam okupata, kompreneble de respektemaj loĝantoj.[74]

Lastaj studoj

Tre prilaborita studo ekde 1997 kaj dum 20 jaroj farita en Biskajo, Eŭskio, Hispanio, havigis tre precizan informon pri la ekologia biologio de migrofalkoj. La esplorantaj fakuloj ringis 731 falkojn kaj uzis la kapobrustajn markojn por individue identigi la diversajn ekzemplerojn. Tiel ili alvenis al jenaj konstatoj:[75]

Kulturaj referencoj

Bildaro

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Wildlife Finder – Peregrine falcon. BBC. Alirita 2010-03-18.
  2. The World's Fastest Animal Takes New York. Smithsonian. Arkivita el la originalo je 2011-08-10. Alirita 2010-11-08. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-08-10. Alirita 2011-06-02.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 3,7 3,8 White, C.M. et al. (1994), "Family Falconidae", in del Hoyo, J., Elliot, A. and Sargatal, J., Handbook of Birds of the World: New World Vultures to Guineafowl, 2, Barcelona: Lynx Edicions, pp. 216–275, plates 24–28, (ISBN 84-87334-15-6) 
  4. 4,00 4,01 4,02 4,03 4,04 4,05 4,06 4,07 4,08 4,09 4,10 4,11 4,12 Snow, D.W. et al. (1998), The complete birds of the western Palaearctic on CD-ROM, Oxford University Press, (ISBN 0-19-268579-1) 
  5. Ferguson-Lees, J.; Christie, D.A. (2001), Raptors of the World, London: Christopher Helm, (ISBN 0-7136-8026-1) 
  6. Cade, T.J. et al. (1996), "Peregrine Falcons in Urban North America", in Bird, D.M., D.E. Varland & J.J. Negro, Raptors in Human Landscapes, London: Academic Press, pp. 3–13, (ISBN 0-12-100130-X) 
  7. Cade, T.J. et al. (1988), Peregrine Falcon Populations – Their management and recovery, The Peregrine Fund, Boise, Idaho, (ISBN 0-9619839-0-6) 
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 Dewey, T. and Potter, M. (2002), Animal Diversity Web: Falco peregrinus, University of Michigan Museum of Zoology, http://animaldiversity.ummz.umich.edu/site/accounts/information/Falco_peregrinus.html, retrieved 21a de Majo 2008 
  9. 9,0 9,1 Scholz, F. (1993), Birds of Prey, Stackpole Books, (ISBN 0-8117-0242-1) 
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 10,5 10,6 10,7 10,8 Ferguson-Lees, J. kaj Christie, D. (2001), Raptors of the World, Houghton Mifflin Field Guides, (ISBN 0-618-12762-3) 
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 Terres, J.K. (1991), The Audubon Society Encyclopedia of North American Birds, Wings Books, New York, (ISBN 0-517-03288-0) 
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 Beckstead, D. (2001)
  13. 13,0 13,1 13,2 U.S. Fish and Wildlife Service (1999), All about the Peregrine falcon 
  14. Tunstall, Marmaduke (1771), Ornithologia Britannica: seu Avium omnium Britannicarum tam terrrestrium, quam aquaticarum catalogus, sermone Latino, Anglico et Gallico redditus: cui subjuctur appendix avec alennigenas, in Angliam raro advenientes, complectens., London, J. Dixwell 
  15. University of Minnesota (2004), Peregrine Falcon, http://www.raptor.cvm.umn.edu/learn/info/peregrinefalcon/home.html, retrieved 2008-05-22 
  16. e.g. franca faucon pèlerin, germana Wanderfalke, itala falco pellegrino, hispana halcón peregrino, pola sokół wędrowny, slovaka sokol sťahovavý, sveda pilgrimsfalk
  17. Contra Helbig et al. (1994), Wink et al. (1998). La supozata baza pozicio de la hierofalkoj ŝuldiĝas al tio ke ili havas la citokromon b: vidu Wink & Sauer-Gürth (2000)
  18. Helbig et al. (1994), Wink et al. (1998)
  19. Helbig et al. (1994), Wink et al. (1998), Griffiths (1999), Wink & Sauer-Gürth (2000), Groombridge et al. (2002), Griffiths et al. (2004), Nittinger et al. (2005)
  20. 20,0 20,1 Vaurie (1961)
  21. 21,0 21,1 21,2 American Ornithologists' Union (1910):p.164
  22. Rasmussen, PC & JC Anderton. (2005) Birds of South Asia. The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution and Lynx Edicions, p. 116.
  23. La ŝahiino (شاهین) de arabaj kaj persaj verkistoj estas kutime Nordafrikaj falkoj; tiuj de barataj (शाहीन) kaj pakistanaj (شاہین) fontoj kutime aludas al peregrinator.
  24. 24,0 24,1 24,2 Pande, Satish. (2009) “Distribution of the Preregrine Falcon (Falco peregrinus babylonicus, F. p. calidus and F. p. peregrinator) in India with some notes on the nesting habits of the Shaheen Falcon”, Peregrine Falcon populations - Status and Perspectives in the 21st Century, Mizera, Tadeusz, European Peregrine Falcon Working Goup and Society for the Protection of Wild nimals "Falcon", Poland and Turl Publishing & Poznan University of Life Sciences Press, Warsaw-Poznan, p. 493–520. ISBN 978-83-920969-6-2.
  25. Döttlinger,Hermann; Hoffmann,Thilo W (1999), "Status of the Black Shaheen or Indian Peregrine Falcon Falco peregrinus peregrinator in Sri Lanka", J. Bombay Nat. Hist. Soc. 96 (2): 239–243. 
  26. Döttlinger & Nicholls (2005)
  27. 27,0 27,1 27,2 White, Clayton M., Nancy J. Clum, Tom J. Cade and W. Grainger Hunt. 2002. Peregrine Falcon (Falco peregrinus), The Birds of North America Online (A. Poole, Ed.). Ithaca: Cornell Lab of Ornithology; Elŝutita el Birds of North America Online: http://bna.birds.cornell.edu/bna/species/660 (13a de Majo 2011)
  28. Nomata ankaŭ "Kleinschmidta falko", sed tio povus same aludi al F. p. kleinschmidti kiu estas juna sinonimo de japonensis,
  29. 29,0 29,1 Ellis, D.H. and Garat, C.P. (1983), "The Pallid Falcon Falco kreyenborgi is a color phase of the Austral Peregrine Falcon (Falco peregrinus cassini)" (PDF), Auk 100 (2): 269–271, archived from the original on 2010-11-07, https://web.archive.org/web/20101107120522/http://elibrary.unm.edu/sora/Auk/v100n02/p0269-p0271.pdf, retrieved 2008-05-24  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-11-07. Alirita 2011-06-02.
  30. 30,0 30,1 American Ornithologists' Union (1910):p.165
  31. 31,0 31,1 31,2 Proctor, N. & Lynch, P. (1993):p.13
  32. Vaurie, 1961
  33. Karlo la 5-a (Sankta Romia Imperio) altrudis lupagon de tiuj birdoj al la Maltaj ĉevaliroj kiam li donacis al ili la insulon de Malto. Tiu estas la fonto de la nomo de la fama verko de Dashiell Hammett nome The Maltese Falcon.
  34. Mayr (1941)
  35. Peters, J. L.; Mayr, E. & Cottrell, W. (1979):p.423
  36. 36,0 36,1 Wink et al. (2000)
  37. Döttlinger, 2002
  38. (Vaurie, 1961)
  39. Blondel (1999)
  40. Helbig et al. (1994)
  41. Wink et al. (1998)
  42. Wink & Sauer-Gürth (2000)
  43. Wink et al. (2004)
  44. 44,0 44,1 44,2 44,3 U.S. Fish and Wildlife Service (1995), Peregrine Falcon, http://ecos.fws.gov/speciesProfile/SpeciesReport.do?spcode=B050, retrieved 2008-05-22 
  45. Tucker (1998)
  46. Harpole, Tom (2005-03-01). Falling with the Falcon. Smithsonian Air & Space magazine. Alirita 2008-09-04.
  47. 47,0 47,1 Michigan Department of Natural Resources (2007)
  48. Colpocephalum falconii kiu estis priskribita el specimenoj trovitaj en migra falko, Colpocephalum subzerafae, Colpocephalum zerafae kaj Nosopon lucidum (ĉiuj Menoponedoj), Degeeriella rufa (Filopteredoj), Laemobothrion tinnunculi (Laemobotriedoj). Ĉiuj estas konataj ankaŭ el aliaj specioj de Falco. (Dewey & Potter 2002, Dagleish 2003)
  49. Raidal et al. (1999), Raidal & Jaensch (2000), Dewey & Potter (2002), Dalgleish (2003)
  50. [1]
  51. C. Michael Hogan, eld. 2010. American Kestrel. Encyclopedia of Earth, U.S. National Council for Science and the Environment, Ed-in-chief C.Cleveland
  52. 52,0 52,1 52,2 Drewitt, E.J.A. kaj Dixon, N. (Februaro 2008), "Diet and prey selection of urban-dwelling Peregrine Falcons in southwest England", British Birds 101: 58–67 
  53. Olmos, F. kaj Silva e Silva, R. (2003), Guará: Ambiente , Fauna e Flora dos Manguezais de Santos-Cubatão, Brasil, São Paulo: Empresa das Artes, p. 111, (ISBN 85-89138-06-2) 
  54. 54,0 54,1 54,2 Ehrlich, P., Dobkin, D. kaj Wheye, D. (1992), Birds in Jeopardy: The Imperiled and Extinct Birds of the United States, Standford University Press, (ISBN 0-8047-1981-0) 
  55. 55,0 55,1 55,2 55,3 Wisconsin Department of Natural Resources
  56. 56,0 56,1 56,2 56,3 56,4 Blood, D. and Banasch, U. (2001), Hinterland Who's Who Bird Fact Sheets: Peregrine Falcon, archived from the original on 2008-05-08, https://web.archive.org/web/20080508212057/http://www.hww.ca/hww2.asp?id=60, retrieved 2008-05-22  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-05-08. Alirita 2011-06-05.
  57. [2]
  58. 58,0 58,1 Peterson, R. T (1976):p.171
  59. Towry (1987)
  60. 60,0 60,1 Snow (1994)
  61. T. J. Cade, J. H. Enderson, C. G. Thelander & C. M. White (eld): Peregrine Falcon Populations – Their management and recovery. The Peregrine Fund, Boise, Idaho, 1988. ISBN 0-9619839-0-6
  62. Brown (1976)
  63. Kuzir, S. and Muzini, J. (1999), "Birds and air traffic safety on Zagreb airport (Croatia)", The Environmentalist 18 (4): 231–237, doi:10.1023/A:1006541304592 
  64. Enderson, James; Katona, Robert (illustrator) (2005), Peregrine Falcon: Stories of the Blue Meanie, University of Texas Press, p. 175, (ISBN 0-292-70624-3) 
  65. www.scientific-web.com (2011), www.scientific-web.com, archived from the original on 2012-05-21, https://web.archive.org/web/20120521160832/http://www.scientific-web.com/en/Biology/Animalia/Chordata/Aves/FalcoPeregrinus01.html, retrieved 2011-05-11  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-21. Alirita 2011-06-06.
  66. American Birding Association (2005), Code of Birding Ethics, American Birding Association, Inc., http://www.aba.org/about/ethics.html, retrieved 2008-05-26 
  67. 67,0 67,1 Cassidy, J. and Reader's Digest Editors (2005), Book of North American Birds, Reader's Digest, p. 34, (ISBN 0-89577-351-1), http://books.google.com/?id=eKU-5_7lfXMC&dq, retrieved 2008-05-26 
  68. 68,0 68,1 Aitken, G. (2004), A New Approach to Conservation, Ashgate Publishing, p. 126, (ISBN 0-7546-3283-0), http://books.google.com/?id=IAu-MzZbAPMC&dq, retrieved 2008-05-26 
  69. Henny, Charles J; Morlan W. Nelson (1981), "Decline and Present Status of Breeding Peregrine Falcons in Oregon", The Murrelet (Society for Northwestern Vertebrate Biology) 62 (2): 43–53, doi:10.2307/3534174, "The records of Richard M. Bond and William E. Griffee, and the recollections of Larry L. Schramm and Merlin A. McColm were critical in putting the Peregrine back off the endangered list." 
  70. The Royal Society for the Protection of Birds (2003), Peregrine Falcon: Threats, http://www.rspb.org.uk/wildlife/birdguide/name/p/peregrine/threats.asp, retrieved 2008-05-26 
  71. Record Number of Peregrine Falcons in New York State, 2009-02-12, Navarro, Mireya [3], konsultita la 2009-02-13, New York Times.
  72. Santa Cruz Predatory Bird Group WebCam, 2011-03-11 [4] Arkivigite je 2011-06-14 per la retarkivo Wayback Machine konsultita la 2011-03-11, Santa Cruz Predatory Bird Research Group.
  73. Quercus, 349, 24-29, Quercus, 135, 15, Citita en "Aves de España", Aves y naturaleza, nº 18, Madrido, 2015, paĝo 12.
  74. Gustavo Galán Pérez, Durmiendo con halcones, "Aves y naturaleza", nº 21, 2016, paĝoj 10-11.
  75. Íñigo Zuberogoitia Arroyo, Jabi Zabala Albizua, Iñaki Castillo Etxano, Gorka Burgos Irazu kaj Mikel Larrea Sola, "Desentrañando los secretos del halcón peregrino: veinte años de seguimiento en Vizcaya", en Quercus, nº 362, Aprilo 2016, pp. 16-23.
  76. op. cit. p. 18.
  77. op. cit. pp. 18-20.
  78. op. cit. pp. 20-21.
  79. op. cit. pp. 21-22.
  80. Shalaway, Scott, "Quarters reflect high interest in nature", 2007-09-02.
  81. "Scanning the Shelves", 2008-08-13, paĝo C12.
  82. Suzuki Hayabusa. Motorcycle-USA.com. Arkivita el la originalo je 2011-06-15. Alirita 2009-10-01.
  83. Beintema, Rob, "Suzuki Hayabusa better and badder than ever", 2008-07-11, paĝo D4.
  84. "Uptown's Peregrine Falcon Success". Uptown Chicago Commission. Arkivita el la originalo la 18an de Julio 2013. Alirita la 18an de Julio 2013 kaj la 30an de Aŭgusto 2022.
  85. The Peregrine de J. A. Baker, Enkonduko de Robert Macfarlane, New York Review Books 2005 (ISBN 9781590171332)
  86. The Peregrine, The Hill of Summer & Diaries; The Complete Works of J. A. Baker, Enkonduko de Mark Cocker kaj Eldonita de John Fanshawe, Collins 2015 (ISBN 978-0008138318)
  87. Landmarks, Robert Macfarlane, Hamish Hamilton, London, 2015 (ISBN 978-0-241-14653-8), chapter 5
  88. Birds Britannica, Mark Cocker & Richard Mabey. London: Chatto & Windus, 2005, (ISBN 0 701 16907 9), paĝo 150
  89. Werner Herzog's Masterclass. Arkivita el la originalo je 2022-08-30. Alirita 2022-08-30.
  90. Werner Herzog's Required Reading. Arkivita el la originalo je 23a de Junio 2016. Arkivigite je 2016-06-23 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-06-23. Alirita 2022-08-30.
  91. Starman: ABC-TV series shoots episode in Santa Cruz. Santa Cruz Sentinel (24a de Oktobro, 1986). Alirita 25a de Aprilo, 2021. “This episode focuses on a falcon, which has brought the crew to Santa Cruz in the first place. They filmed Monday at UCSC's peregrine falcon project, followed by two more days at Henry Cowell [Redwoods State Park].”. (Noto: la epizodo estis titolita "The Falcon" dum la filmado kaj retitolita "Peregrine" antaŭ elsendado. Fina listo de partoprenantaro dankas al Brian Walton kaj la Peregrine Fund Facility ĉe UCSC.)
  92. "'The best reality TV': how a falcon couple's saga mesmerized a human audience", The Guardian, 11 April 2022. Falcons named Annie and Grinnell.
  93. (2022-08-15) “The digital peregrine: a technonatural history of A Cosmopolitan Raptor”, Transactions of the Institute of British Geographers (en), p. tran.12566. doi:10.1111/tran.12566. 

Literaturo

Vidu ankaŭ

Portala ikonoPortalo pri Birdoj

Eksteraj ligiloj

Konservorganizoj
Filmetoj kaj simile
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.
Leginda artikolo Ĉi tiu artikolo estis je la 9-a de septembro 2022 akceptita en la liston de legindaj artikoloj.