Miroslav Zikmund | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 14-an de februaro 1919 en Plzeň | ||||
Morto | 1-an de decembro 2021 (102-jaraĝa) en Prago | ||||
Lingvoj | ĉeĥa vd | ||||
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio • Ĉeĥio vd | ||||
Alma mater | Ĉeĥa Universitato Teknika ĉe Prago vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Eva Zikmundová vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • scenaristo • filmproduktoro • fotisto • ĵurnalisto • filmreĝisoro • mondovojaĝisto • kameraisto • publikigisto • vojaĝisto • kinisto vd | ||||
Laborkampo | vojaĝo • opinia ĵurnalismo • film journalism vd | ||||
Aktiva en | Zlín vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Miroslav Zikmund (naskiĝis la 14-an de februaro 1919 en Plzeň, mortis la 1-an de decembro 2021[1]) estis ĉeĥa vojaĝisto kaj verkisto.
Post abiturientiĝo (1938) li komencis studi Komercan altlernejon. Ĉar en la komenco de la dua mondmilito la ĉeĥaj altlernejoj estis fermitaj, li povis finstudi nur en 1946. Li studis komune kun Jiří Hanzelka, kiu poste fariĝis lia partnero en vojaĝoj kaj kunaŭtoro de iliaj libroj.
En la jaroj 1947-1950 ili entreprenis vojaĝon al Afriko kaj Suda Ameriko en sia aŭtomobilo de marko Tatra. Ili elsendis pli ol 700 radio-raportoj, faris amason da fotoj kaj turnis filmojn de enorma dokumenta valoro.
Ilia dua vojaĝo en la aŭto Tatra kaj kun akompanantaro okazis en la jaroj 1959-1964 tra Azio kaj Oceanio kaj alportis kvanton da dokumenta materialo.
En 1968 ili partiiĝis kun „reformemaj komunistoj“, tial ekde 1969 ili ne plu rajtis publici nek partopreni en la publika vivo.
La tuta verkaro erstis skribita komune kun Jiří Hanzelka kaj koncernas iliajn vojaĝojn.
Plie ili estas aŭtoroj de multaj ĝazetaj artikoloj kaj prelegoj.
Memstare
Apud ĉi tiuj tutvesperaj filmoj, ili turnis ankaŭ 147 dokumentajn, kurtajn aŭ televidajn filmoj.