Ĉi tiu artikolo temas pri usona eldonejo. Por aliaj signifoj vidu
la artikolon Mondial.
Mondial estas eldonejo en Novjorko (Usono), kun la Esperanta fako Librejo.com. Mondial eldonadas ĉefe en Esperanto kaj en la angla lingvo. Ĝis 2003 ĝia sidejo estis Berlino (Germanio). La gvidanto de la eldonejo estas Ulrich Becker.
Krom originale verkitaj libroj (prozaj, poeziaj, fakaj) kaj verkoj tradukitaj el multaj lingvoj en Esperanton, ĝi ankaŭ eldonas priesperantajn librojn en aliaj lingvoj, vortarojn, kaj du periodaĵojn: Beletra Almanako kaj Belarta rikolto.
Listo de gravaj libroj
Vortaroj kaj enciklopedioj:
- Vollständiges Wörterbuch Esperanto-Deutsch (Plena Vortaro Esperanto-Germana) en du volumoj, de Erich-Dieter Krause, 1512 p., 2019
- English-Esperanto-English Dictionary, de John C. Wells, 508 p., 2010
- Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto 1887-2007, de Geoffrey Sutton, 740 p., 2007
- Rekomendata terminaro Esperanto-angla kaj angla-Esperanto por tradukantoj de oficialaj dokumentoj kaj gazetaraj komunikoj, de Humphrey Tonkin kaj Victor Sadler, 104 p., 2019
- Figuroj retorikaj en beletro esperanta, de Till Dahlenburg, 312 p., 2013
Originala prozo:
Originala poezio:
- la poemaroj Momentoj kaj meditoj, laŭ neplanitaj padoj, La fontoj nevideblaj kaj La neceso akceptebla de Baldur Ragnarsson
- la poemaroj Strangaj spikoj, En la profundo, La silika hakilo kaj koploj kaj filandroj de Jorge Camacho
- la poemaroj Verse reversi kaj Kvazaŭ varfo de Benoît Philippe
- la poemaro kantoj de anteo de Mao Zifu
- la plena verkaro (poemaro) Testamente de Edwin de Kock
- la poemaro Perversaj rilatoj de Victor Sadler
- la poemaro Ĉiuj dioj estas for de Ulrich Becker