Monstro estas vivaĵo besta aŭ vegeta kun nenormala formo kaj strukturo.
En mitoj, fantaziaj verkoj, folkloro, ktp. monstro estas tiu estaĵo, kiu mirigas aŭ timigas pro siaj ekscesaj, nenormalaj ecoj.
Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 38-an ĉapitron "Monstroj de nia fantazio" al komentoj pri mitologiaj monstroj, inter kiuj ĥimero, pegazo, sfinkso, centaŭro, marvirino, kaprikorno, grifo, drako, katoblepo, bazilisko, fenikso, kaj aliaj.[1] Ŝi mencias ankaŭ aliajn mitologiajn monstrojn, kies nomoj ne aperas en PIV, kiel mantikoro, ealo, tajgro, nasnaso, gaja borulo aŭ snoligostro, bekopugo, kapao, tienkuo, amfisbeno, garudo kaj aliaj.[2]
Ekzistas proverboj pri monstro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[3]:
![]() |
|
![]() |
|