Morten Harket | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de septembro 1959 (64-jaraĝa) en Kongsberg |
Lingvoj | norvega • angla |
Ŝtataneco | Norvegio |
Familio | |
Frat(in)o | Håkon Harket |
Edz(in)o | Camilla Malmquist Harket |
Infano | Tomine Harket |
Okupo | |
Okupo | kantisto • kantoverkisto • muzikisto • diskografa artisto |
TTT | |
Retejo | http://mortenharket.com/ |
Morten HARKET (naskita la 14-an de septembro 1959, en la urbo Kongsberg, Norvegio) estas la kantisto de la norvega muzikgrupo a-ha.
Morten Harket tenis la rekordon de la plej longa noto en kanto, laŭ everyhit.com. Li tenas unu noton dum 20,2 sekundoj en la kanto Summer Moved On (2000) de a-ha. La bando eĉ ofte ludas tiun kanton en koncertoj. Tiu rekordo superis la antaŭan de 18 sekundoj fare de Bill Withers en la kanto Lovely Day.