Laŭ kriminala juro, murdo estas la krimo kiam unu homo kaŭzas la morton de alia homo, sen leĝa senkulpigo, kaj kun la intenco por mortigi aŭ kaŭzi egan korpan damaĝon.
Etimologie la vorto murdo estas de ĝermana origino (komparu: en:murder,de:Mord,da/no/sv:mord).
La elementoj de murdo estas la motivo, viktimo, armilo, mem la okazo, ago, la postlasintaj spuroj.
Murdo povas esti laŭ murdistoj individua, grupa, armea ktp (ekzemple amasmurdo, genocido, pogromo).
Kvankam leĝoj de la unuopaj landoj malpermesas la intencan murdon, ekzistas kelkaj eblecoj por leĝaj murdoj:
La 15-an de septembro 2020 usona prezidanto Donald Trump rakontis ke en 2017 oni proponis al li murdi Baŝar al-Asad, sed li rezignis je la plano pro opono de la tiama Usona Sekretario de Defendo Jim Mattis. Li aldonis diris ke li ne bedaŭras ke li ne ordonis mortigi sian sirian kolegon kaj ke li povus fari tion iam ajn se li dezirus. En 2018 Trump publike neis tion.
La kvanto da murdoj relative al la loĝantaro forte varias laŭ la landoj. La apuda statistika mapo montras ĝin laŭ la landoj.
|