Nankina Muzeo | |||
---|---|---|---|
arta muzeo | |||
Lando | Popola Respubliko Ĉinio vd | ||
Situo | Nankino | ||
Estiĝo | 1933 | ||
Koordinatoj | 32° 2′ 34″ N, 118° 49′ 13″ O (mapo)32.042644444444118.82017222222Koordinatoj: 32° 2′ 34″ N, 118° 49′ 13″ O (mapo) | ||
| |||
Retpaĝo | http://www.njmuseum.com/ | ||
La Nankina Muzeo (ĉine 南京博物院, pinjine : Nánjīng Bówuyuán ) situas en la metropola urbo Nankino en la provinco Ĝjangsuo en la Ĉina Popola Respubliko [1]. Ĝi estas unu el la plej grandaj muzeoj de Ĉinio. Ĝi estis fondita en 1933 dum la Guomindang-reĝimperiodo kiel la Nacia Centra Muzeo (中央博物院) [2].
Ĝi enhavas antikvajn bronzojn, argilajn kaj jadajn artaĵojn, inkpentraĵojn, porcelanaĵojn Ming kaj Qing kaj silkan arton [3].
Unu el ĝiaj plej famaj ekspoziciaĵoj estas la brika skulptaĵo " Sep Saĝuloj de la Bambuo-Arbareto kaj Rong Qiqi " (竹林七贤砖印模画) el la periodo de Sudaj Dinastioj, malkovrita en 1960.
La historio de la muzeo iras reen al 1933, kiam la registaro de la Respubliko Ĉinio, laŭ sugesto de Cai Yuanpei, formale establis ĝin. Nankino tiam estis la ĉefurbo de Ĉinio. Sed konstruo ne ekis ĝis 1936. Origine, ĝi estis intencita por esti signife pli malgranda ol tio al kio ĝi kreskis.
La muzeo havas dek unu ekspoziciejojn, por