La nombro de Esperanto-parolantoj estas ofte disputata en kaj ekster la Esperanto-komunumo[1]. Ekzistas kelkaj studoj kaj taksoj pri ĉi tiu temo; oni konsciu, ke kelkaj taksoj baziĝas je detala studo, aliaj indikas neniun kalkulmanieron aŭ motivon por la takso.
Difino
Eble la diversaj taksoj diferencas ne tiom rilate al la supozataj kvantoj, sed rilate al tio, pri kiu grupo oni volas paroli - pri fluaj parolantoj aŭ pri homoj, kiuj lernis la bazon de la lingvo kaj sukcesas legi tekston helpe de vortaro, pri la regulaj uzantoj aŭ ankaŭ pri tiuj, kiuj lastfoje parolis antaŭ tridek jaroj.
Povas esti, ke hodiaŭ proksimume 100 000 homoj flue kaj regule uzas Esperanton, 500 000 de tempo al tempo kaj eble kelkfoje hezitante, 2 milionoj iam uzis ĝin, eĉ se antaŭ jardekoj kaj kun okaza hezitado - kaj eble 20 milionoj iom lernis la bazon de la lingvo. Eble el la 100 000 uzantoj nur ĉirkaŭ dekmil parolas ĝin "senerare". Takso, kiu neglektas la neceson de difino (ekz. "Esperanton parolas ... homoj") estas nebula kaj neuzebla.
Pri ĉiuj taksoj oni konsciu, ke ili estas tre proksimumaj. Preni faktoron 2 de neprecizeco estas verŝajne saĝe - do takso de 100 000 supozeble signifas ion inter 50 000 kaj 200 000.
Lingvonivelo
Estas diversaj klasifikoj de esperantoniveloj. Unu el ili estas: nula, baza, studa, baza labora, bona labora, libera.
Kelkaj lingvoniveloj uzataj por la taksoj estas:
- Eklernis la lingvon (eble nur: aĉetis lernolibron, aliĝis al kurso...)
- Atingis bazan komunikonivelon
- Flue parolas
- Pli malpli senerare parolas, havas vastan lingvoscion, atingis nivelon similan al denaskulo de nacia lingvo
Eblas uzi ankaŭ diversajn nivelojn de ŝtataj instancoj, ekz. de la Komuna eŭropa referenckadro; Culbert informis, ke li uzis (US-) "State Dept. level 3"[2].
Ofteco de uzado
Oni povas distingi ekzemple, ĉu homo
- dum la pasintaj dek du monatoj iel ajn uzis Esperanton
- uzis Esperanton iam en la pasinta jardeko
- uzis Esperanton lastfoje antaŭ pli ol dek jaroj (kaj eble ne certas, ĉu li aŭ ŝi ankoraŭ kapablas paroli la lingvon).
Censoj
Estonio
- 2011: Censo en Estonio kalkulis 209 homojn indikantajn ke ili scipovas Esperanton[24] el ĉirkaŭ 1,3 milionoj da loĝantoj (do ĉirkaŭ 0,016% aŭ 160 inter miliono da loĝantoj).
- 2021: Por 4 homoj Esperanto estas denaska lingvo[25] kaj por 230 homoj ĝi estas fremda lingvo[26]. Tuta nombro de parolantoj estas 234.
Hungario
La hungaraj censoj konstatis duobliĝon de la Esperanto-parolantaro inter 1941 kaj 1990 kaj denove inter 1990 kaj 2001. Inter 1941 kaj 2001 la nombro kvarobliĝis aŭ kreskis mezume per 2,7 %, inter 1990 kaj 2001 la kresko estis mezume 7,4-procenta.
- 1941: La censo en Hungario kalkulis 942 personojn, kiuj indikis, ke ili scias Esperanton kiel fremdlingvon[27].
- 1990: Entute 2 083 personoj indikis en la hungara censo, ke ili scias Esperanton kiel fremdlingvon[28]. (Por la jaroj inter 1941 kaj 1990 mankas informoj.)
- 2001: Censo en Hungario kalkulis 4565 personojn, kiuj indikis, ke ili scias Esperanton kiel fremdlingvon[29]. Per tio Esperanto atingis rangon 18 inter la fremdlingvoj menciitaj en la raporto de la censo. 11 el la 22 oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio (sen la hungara) estis antaŭ Esperanto, 11 malantaŭ ĝi, ekzemple ĉiuj skandinavaj lingvoj (eĉ ĉiuj en unu sumo), la bulgara kaj la portugala. Hungario havis tiam 10,2 milionojn da loĝantoj; la nombroj do signifas 445 inter miliono da loĝantoj (0.0445%). En Hungario ekde 2001 trapasis ŝtate rekonitajn ekzamenojn pri Esperanto jare ĉirkaŭ 3000 homoj, do sume ĝis 2007 ĉirkaŭ 20 000 personoj. Estas do atendeble, ke la venonta censo en 2011 montros almenaŭ parton de tiuj homoj, kio povus permesi al Esperanto supreniri kelkajn rangoŝtupojn. - La rilato inter membroj de la landa asocio kaj homoj indikantaj, ke ili parolas Esperanton, estis ĉirkaŭ 1 : 13. Simila rilato en aliaj landoj rezultigus takson de ĉirkaŭ 240 000 Esperanto-parolantoj tutmonde.[30] - La rilato inter Esperanto kaj la angla estis 4565 al 997 908, do ĉirkaŭ 1:219 (en la aĝgrupo ekde 60 jaroj eĉ 1:60[31]). La rilato inter Esperanto kaj la rusa estis 4565 al 194 449, do 1:43, kvankam Hungario estis parto de la influregiono de Soveta Unio ĝis ĉirkaŭ 1990.
- 2011: La nova censo kalkulis 8397 homojn, kiuj indikis, ke ili scias Esperanton kiel fremdlingvon[32]. Kalkuliĝis en 2011 entute 9 937 628 loĝantoj, do nun laŭ la censo la nombro de Esperanto-parolantoj estas 845 inter miliono da loĝantoj.
Litovio
- 2001: Censo en Litovio kalkulis 844 personojn, kiuj indikis, ke ili scias Esperanton kiel fremdlingvon[33]. Per tio Esperanto atingis rangon 16 inter la indikitaj fremdlingvoj; 11 el la 22 oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio (sen la litova) estis antaŭ Esperanto, 11 malantaŭ ĝi. Litovio havis tiam 3,5 milionojn da loĝantoj; la nombroj do signifas 245 inter miliono da loĝantoj (0.0245%). - La rilato inter membroj de la landa asocio kaj homoj indikantaj, ke ili parolas Esperanton, estis ĉirkaŭ 1 : 7,4. Simila rilato en aliaj landoj rezultigus takson de ĉirkaŭ 140 000 Esperanto-parolantoj tutmonde[34]. Se oni sumigas ĉiujn indikitajn lingvo-sciojn kaj dividas tra nombro de loĝantoj, oni konstatas, ke en Litovio oni parolas mezume ĉirkaŭ 2,0 lingvojn, do la gepatran kaj mezume unu fremdan lingvon. - La rilato inter Esperanto kaj la angla estis 858 al 589 553, do ĉirkaŭ 1:687; la rilato inter Esperanto kaj la rusa estis 858 al 2 099 928, do 1:2447 (Litovio estis parto de Soveta Unio ĝis ĉirkaŭ 1990).
- 2011: La censo kalkulis 604 personojn, kiuj indikis, ke ili scias Esperanton kiel fremdlingvon[35]; specife inter junuloj sub 25 jaroj estas relative malmultaj Esperanto-parolantoj. La nova censo signifas absolutan malkreskon de 240 homoj, do minus 28 % en dek jaroj aŭ minus 3,3 % jare. Sed konsiderindas, ke la loĝantaro malkreskis al 2 758 069 homoj en 2011 (minus proks. 20 % ekde 2001); la nombro de Esperanto-parolantoj en 2011 estis 219 inter miliono da loĝantoj (en 2001 estis 245; do malkresko de proks. 10 % en dek jaroj; oni povas supozi, ke Esperanto-parolantoj, kutime homoj kun pli alta eduko, pli probable elmigras).
Novzelando
- 2006: Censo en Novzelando kalkulis 123 homojn, kiuj indikis, ke ili scias Esperanton[36]. Pro la proksimume 4 milionoj da demanditaj novzelandanoj tio signifas ĉirkaŭ 30 inter miliono da loĝantoj (0.003%). (Indas noti, ke Novzelando estas je 90 % anglalingva lando kaj ke la loĝantaro indikis scii mezume nur 1,2 lingvojn, do 0,2 fremdlingvojn.) La nombro de Esperanto-parolantoj similas al tiuj de la malta, islanda, litova, estona kaj kataluna lingvoj (ĉiuj inter 147 kaj 93 parolantoj). Inter la eŭropaj lingvoj Esperanto atingis proksimume la lokon 33, inter ĉiuj lingvoj (do inkluzive de ĉefe multaj aziaj kaj oceaniaj lingvoj) proksimume lokon 120. Oni notu, ke la pozicio de Esperanto en la censo estas malfacile komparebla kun tiuj de Litovio kaj Hungario, ĉar en ĉi tiuj du landoj oni distingis gepatran lingvon kaj pliajn, poste lernitajn lingvojn, dum en Novzelando oni metis nur unu demandon. - La rilato inter membroj de la landa asocio kaj homoj indikantaj, ke ili parolas Esperanton, estis ĉirkaŭ 1 : 1,8[37].
- 2013: Laŭ la tiujara censo, la nombro de Esperanto-parolantoj estis 108[38]. Tio signifas ekde 2006 reduktiĝon je 15 homoj aŭ 12 %, 2 % jare.
- 2018: 102 parolantoj[39].
Rusio
- 2010: En popolnombrado en Rusio, 992 personoj el (laŭ la indikita «pezo») 138 312 535 lingvospecifintoj indikis scion de Esperanto. Tiuj, kiuj informis pri sia lingvoscio, indikis entute 167 366 897 lingvojn, sekve mezume 1,21 lingvojn; do ĉiu kvina homo scias duan lingvon. La parto de Esperanto ĉe la homoj informintaj pri sia lingvoscio estis 0,00072 %, t.e. iom pli ol 7 inter miliono (0.0007%)[40]. Simila rilato en aliaj landoj rezultigus takson de ĉirkaŭ 49 000 Esperanto-parolantoj tutmonde. La rilato inter membroj de la landa asocio kaj homoj indikantaj, ke ili parolas Esperanton, estis ĉirkaŭ 1 : 2,7, pli malalta ol en Litovio kaj Hungario, iom pli alta ol en Novzelando. [41] La rilato inter individuaj membroj de UEA kaj la parolantoj laŭ la censo estis 1 : 11,3 (laŭ la UEA-membronombroj 2010) aŭ 1 : 6,6 (laŭ 2007) [42]. La rilato inter Esperanto kaj la angla estis 992 al 7 574 303, do ĉirkaŭ 1 : 7635. La ĝis nun publikigitaj rezultoj de la popolnombrado ne distingas inter gepatraj kaj lernitaj lingvoj.
Indikoj pri la kvanto de Esperanto-parolantoj
- 2000: Laŭ studo de Gregory Grefenstette kaj Julien Nioche[43] la kvanto de Esperanto-teksto en la reto havis tiam la lokon 27 inter la latinliteraj lingvoj. La kvanto similis al la eŭska, latva kaj litova lingvoj, kiuj havas 600 000 ĝis 3 milionojn da parolantoj kaj estis je duono de la irlanda kaj islanda lingvoj (355 000 kaj 240 000 parolantoj). La rilato inter la kvanto de esperantlingva kaj anglalingva teksto en la reto estis proksimume 26 795 000 al 47 264 700 000 vortoj (do ĉirkaŭ 1:1750; oni povas supozi, ke la rilato inter la parolantaroj estas iom simila).
- 2007: Publikigo de la Abako-studo[44], el kiu eventuale eltireblas nerektaj konkludoj pri la kvanto de (rete) aktivaj esperantistoj. La studo kalkulis, ke estas pli da Esperantlingvaj retpaĝoj ol da kimralingvaj aŭ eŭsklingvaj retpaĝoj (kiuj ambaŭ havas pli ol duonan milionon da parolantoj), sed malpli da retpaĝoj ol la slovena lingvo (kiu havas proksimume du milionojn da parolantoj). Laŭ la studo oni do povus taksi la kvanton de Esperanto-parolantoj je proksimume unu miliono, se la Esperanto-komunumo havas similan retan aktivecon kiel la menciitaj lingvoj.
- 2013: La socia retejo Facebook montras la anglalingvan artikolon pri Esperanto el vikipedio; tiu temo havas 191 433 ŝatantojn kaj 150 000 Facebook-uzantoj parolas Esperanton (laŭ propra informo; majo 2013)[45]; la nombro de parolantoj estas certe ne tute fidinda - laŭ la Facebook-informoj 2800 homoj parolas la lingvon Interlingua, 2400 Solresol kaj 170 homoj Idiom Neutral[46]; supozeble ŝercinformoj. Aliflanke oni informas, ke 207 milionoj da Facebook-uzantoj parolas la anglan lingvon, 61 milionoj la hispanan, 41 milionoj la francan kaj 22 milionoj la germanan, kio estas kredindaj informoj[47].
Ankaŭ la nombroj de aliĝintoj ĉe grandaj esperantaj asocioj povas esti uzata kiel indikilo, kvankam ne estas facile interrilatigi precize tiujn nombrojn kun la nombro de Esperanto-parolantoj.
Ekzemple, la retejo «lernu!» havas[48] ĉirkaŭ 126 000 registritajn uzantojn, kiuj verŝajne ĉiuj interesiĝas pri Esperanto; inter ili, ĉirkaŭ 35 000 deklaras bazan, mezan aŭ altan konon de Esperanto, 56 000 nulan konon kaj 35 000 ne deklaras sian nivelon.
La retan esperanto-kurson de Duolingo por angloparolantoj kaj por hispanoparolantoj aliĝis ĝis aŭgusto 2017 respektive 977mil kaj 186mil homoj, do sume pli ol 1 miliono de lernantoj de Esperanto.[49]
La aliĝintoj de la naciaj esperantaj asocioj partoprenantaj al UEA estas ĉirkaŭ 20 000[50] (2012).
"Kio" karakterizas "Esperanto-parolanton"?
Unu el la bazaj problemoj de la disputo estas, ke multaj aŭtoroj ne difinas la nocion "Esperanto-parolanto"; malfacile kompareblas taksoj sen klara difino de la karakterizaĵoj. Kontraste Lindstedt iom atentigas pri la diversaj lingvaj niveloj. Krome indas diferencigi laŭ legad-, aŭskultadkompreno, skribad-, parolad- kaj interagadkapablo, laŭ la ofteco de uzado, ĉiutage aŭ lastfoje antaŭ jardekoj. La Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj (KERL) estus taŭga bazo por nova taksado laŭ la ses lingvaj niveloj kaj la kvin kompetentoj (aŭskultado, legado, skribado, parolado, parola interagado).