Nunaviko | ||
---|---|---|
Geografia regiono | ||
Flago | ||
regiono [+] | ||
Lando | Kanado | |
Regiono | Kebekio | |
- koordinatoj | 57-69Koordinatoj: 57° 0′ 0″ N, 69° 0′ 0″ U (mapo) | |
Areo | 443 685 km² (44 368 500 ha) [+] | |
Loĝantaro | 12 090 [+] (2011) | |
Denseco | 0,03 loĝ./km² [+] [+] | |
Nunaviko | ||
Vikimedia Komunejo: Nunavik [+] | ||
Nunaviko (Inuktituta silabaro : ᓄᓇᕕᒃ ), antaŭe nomata Nova Kebekio (Nouveau Québec), estas la nomo donita al la teritorio de Kebekio, Kanado, je la alteco de pli ol la 55-a norda paralelo. Kiel parto de la regiono Nord-Kebekio, Nunavik kovras areon de proksimume 507 000 km² kaj estas formita de lagoj tranĉitaj de glaĉeroj, tundroj kaj tajgoj.
La proksimume 13 000 loĝantoj de Nunavik (Nunavimmiut), de kiuj 90% estas rekonitaj kiel Inuitoj, vivas laŭlonge de la marbordo en 14 nordaj vilaĝoj kiu formas la Kativik-on.
Nunavik signifas "La granda tero" [1] en la loka lingvo inuinaktuna aŭ nunavimmiutitut (oficiala lingvo en tiu teritorio Nunavik kaj kiu estas varianto de la lingvo Inuktituta). Inuitoj de Nunavik mem identigas sin kiel Nunavimmiut.
En 1986 referendumo realigita en la komunumoj de Nov-Kebekio adoptigis la nomon "Nunavik" kiel la nova oficiala toponimo de ĉi tiu teritorio[2].
La 3-an de aprilo 2013, la grafika artisto Thomassie Mangiok proponis flagon por Nunavik[3].