Pekino[1][2] (malofte Bejĝingo[3][4] aŭ laŭ la pinjina metodo de EPĈ - Bejĝjingo; ĉine北京, pinjine: Běijīng, /pèi.tɕíŋ/ [pejĉing] aŭskulti) estas la ĉefurbo de la Popola Respubliko Ĉinio, kaj la politika, diplomatia, financa, ekonomia, eduksistema, esplora, turisma, sporta, trafika kaj kultura centro de la lando, kaj unu el la plej grandaj metropoloj kun internacia influhavo de Ĉinio.[5] Pekino estas la 15-a laŭ la Listo de Mondaj Ĉefurboj.[6]
Laŭ la stato de 2020, ĝi estas la plej loĝata ŝtata ĉefurbo en la mondo kun 21,9 milionoj da loĝantoj sur areo de 16,4 miloj da kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 334 loĝantoj/km² [7]. Estante grandurbego, Pekino estas la dua plej granda ĉina urbo laŭ loka loĝantaro post Ŝanhajo.
Ĝi situas en la nordorienta parto de la ŝtato, malantaŭ la montaroj YànShan (燕山) kaj TàiHángShan (太行山) en la oriento, estas ĉirkaŭita de Hebei-provinco kaj najbare de Tianjin.
La historio de la urbo havas 3400 jarojn proksimume kaj ankaŭ estis la ĉefurbo dum la dinastioj Yuan (元朝), Ming (明朝) kaj Qing (清朝). Tial ĝi estas unu el la plej antikvaj grandurboj de la mondo, kun historio de pli ol tri jarmiloj. Ĝi ĝuis de strategia loko kiel rezidejo de la imperiestro kaj disponis de urbomuregoj kaj fortikaĵoj. La urbo estas fama pro siaj luksaj palacoj, temploj, parkoj, ĝardenoj, tomboj, muregoj kaj pordegoj.[8] Ĝi havas sep lokojn kiel Mondajn heredaĵojn de Unesko — nome la Malpermesita Urbo, Ĉiela Altaro, Somera Palaco, Mingaj tomboj, Zhoukoudian, kaj partoj de la Granda Ĉina Muro kaj de la Granda Kanalo de Ĉinio — ĉiuj el kiuj estas popularaj turismaj altiraĵoj.[9] Siheĝŭanoj (kortohejmoj), nome la tradicia domostilo, kaj la hutongoj, nome mallarĝaj stratetoj inter siheĝŭanoj, estas gravaj turismaj altiraĵoj kaj estas abundaj en urba Pekino.
北京 (pinjine: Beijing; EPĈ-a metodo: Bejĝjing) signifas "ĉefurbo de la nordo". Tio ankaŭ estas konata kiel mallongigite: 京, antikv-nome: 燕京, aŭ 北平 "paco en la nordo"). Esperanta "Pekino" estiĝis laŭ la 15-a regulo el la pola "Pekin", la rusa "Пекин" [Pekin], la germana "Peking", hispana "Pekín" kaj la franca "Pékin", kiuj estas el la prononco de la malnova ĉinlingvo ĝis la komenco de la 18a jarcento.
La historio de la urbo estas tre antikva, image reiri ĝis pli ol 3000 jaroj malantaŭ. Dum la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno kaj de la batalantaj reĝlandoj (770 a.K. - 221 a.K.) la reĝado de Ji (蓟国) havis ĝian ĉefurbon kie hodiaŭ troviĝas Pekino.
Dum la dinastioj Qin (秦), Han (汉) kaj dum la periodo de la tri reĝlandoj, Pekino estis en la norda limo de la imperio. La urbo ŝanĝis la nomon multaj fojoj: Jichéng (蓟城), Yànduo (燕都), Yànjùn (燕郡), Youzhou (幽州) aŭ (涿郡). Dum la Dinastio de Tang (唐) nomiĝis Youzhou (幽州).
Dum Yuan-dinastio (元朝), Pekino fariĝis la ĉefurbo de la granda imperio, nome Dadu (大都).
En la komenco de Ming-dinastio (明朝), ekestis la nomo Beiping - 北平, kaj tiama ĉefurbo estis Nankino. Baldaŭ Yan-reĝo Zhu Di (朱棣) ekkapte fariĝis imperiestro kaj igis Beiping-n kiel ĉefurbon – Pekino. Je la komenco de la jaro 1421, Ming-dinastio ektranslokis sian ĉefurbon de Nankino al Pekino.
Imperiestro Shunzhi de Qing-dinastio (清朝) ekestis en Pekino per la sama urbnomo. Tiam manĉuroj rajte loĝis en la interna urbo kaj hanoj devige loĝis en la ekstera urbo.
Je la jaro 1937, Beiping estis okupita de Japana armeo. Ĝi ŝanĝis la nomon kiel Pekino-n. Renomiĝis Beiping post la kapitulaco de Japanio.
Je la 31-a de januaro 1949, generalo de Kuomintango Fu Zuoyi kun Ĉina Komunisma Partio faris la pacan interkonsenton, kaj volonte kapitulacis al la komunisma partio. Sekve Ĉina Liberiga Armeo pace eniris la urbon Beiping. Estis decidita samjare, ke ŝanĝu Beiping-n en Pekinon, kiu ekfariĝis la ĉefurbo. Je la 1-a de oktobro 1949, Mao Zedong proklamis la fondon de la Ĉina Popola Respubliko.
Klimato de Pekino estas musono de Mezvarma Zono, varmega kaj pluvofta en somero, frosta kaj seka en vintro. Averaĝa temperaturo estas 11.5 °C. Plej malvarma monato estas Novembro, ekstrema malvarma temperaturo estas ĝis −33.1 °C (je la 23-a de februaro 1966), ekstrema varmega je 43.8 °C (je la 15-a de junio 1942).
Monato
Jan
Feb
Mar
Apr
Maj
Jun
Jul
Aŭg
Sep
Oct
Nov
Dec
Jaro
Avĝ alta temperaturo [[Celsius|°C]] ([[Fahrenheit|℉]])
Pekina medio ofte estas kritikita, ĉefe pro la poluado el industrio kaj veturilaj gasoj. Estas ofte nebuleto kaj polvo en aero, eĉ polvoŝtormo je la komenco de somero ĉiujare. Laŭ la statistiko de Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj, la ĉina registaro elspezis super 1700 cent milionoj da usonaj dolaroj regi medion de Pekino, inkluzive fermiĝon kaj translokiĝon de entreprenoj kun tro polua rezulto kontraŭ medio; la uzadon de aŭtobusoj funkciigitaj per pura energio de natura gaso kaj elektra energio; la barigon por registaraj kaj privataj aŭtoj; malmultekostigon de aŭtobusaj kaj metroaj biletoj; plantadon de arboj ĉirkaŭ Pekino ktp. Dum Somera Olimpiko 2008, 20% da sportejoj estis uzinta elektron per utiligebla kaj renoviĝa energio. Per kelkjara klopodo, aerpolua regado de Pekino grande sukcesis. Polva ŝtormo jam ne plu aperas preskaŭ.
Striktsence Pekino estas Pekina kvartalo, nome ok distriktoj de Pekina interna urbo inkluzive de ĉirkaŭurboj, tamen larĝsence Pekino estas unu municipo (rekte sub la centra registaro) inkluzive de ĉirkaŭurboj kaj apartenitaj gubernioj.
Nuna Pekino administras dek ses distriktojn kaj du guberniojn.
Antaŭa Pekino enhavis nur Distrikton Dongcheng, Distrikton Xicheng (interna urbo) kaj Distrikton Chongwen, Distrikto Xuanwu (ekstera urbo) en la interno de la dua ĉirkaŭŝoseo. La kvar distriktoj oriente, okcidente, norde kaj sude estis tradiciaj urbaj kvartaloj. Nun ili estas nomite urbocentraj kvartaloj. Sekvante la grandigon de la urbo, multiĝon de loĝantoj kaj rapidan urbigon, multaj gubernioj ĉirkaŭ la urbo jam distriktiĝis, Haidian, Chaoyang kaj iuj ĉirkaŭurbaj regionoj de Pekino fariĝis la urbaj kvartaloj iom post iom, formiĝis tiel nomate 8 distriktoj. Fakte Pekinanoj ankoraŭ opinias, ke Haidian kaj Chaoyang estas ne-interna kvartalo, sed ekstera kvartalo de Pekino. La Pekina kvartalo laŭ la projekto estas en la interno de kvina ĉirkaŭŝoseo
En la 1-a de Julio 2010, Distrikto Dongcheng (东城区) kaj Distrikto Congwen (崇文区) unuiĝas kiel nova Distrikto Dongcheng, Distrikto Xicheng (西城区) kaj Distrikto Xuanwu Distrikto (宣武区) unuiĝas kiel nova Distrikto Xicheng. La urbaj distriktoj ŝanĝis de 8 ĝis 6.
Administraj Distriktoj
Distriktoj de Pekino
■ antaŭa Distrikto Xicheng - 西城区
urba distrikto
■ antaŭa Distrikto Dongcheng - 东城区
urba distrikto
■ antaŭa Distrikto chongwen - 崇文区
urba distrikto
■ antaŭa Distrikto Xuanwu - 宣武区
urba distrikto
■ Distrikto Shijingshan - 石景山区
urba distrikto
■ Distrikto Chaoyang - 朝阳区
urba distrikto
■ Distrikto Haidian - 海淀区
urba distrikto
■ Distrikto Fengtai - 丰台区
urba distrikto
■ Distrikto Changping - 昌平区
■ Distrikto Shunyi - 顺义区
■ Distrikto Tongzhou - 通州区
■ Distrikto Daxing - 大兴区
■ Distrikto Fangshan - 房山区
■ Distrikto Mentougou - 门头沟区
■ Gubernio Yanqing - 延庆县
■ Distrikto Huairou - 怀柔区
■ Gubernio Miyun - 密云县
■ Distrikto Pinggu - 平谷区
En ĉiu distrikto estas diversaj kvartaloj, kiel Niujie, kie estas diversaj etnoj.
Laŭ la statistiko de polico, loĝantaro de Pekino estas 1695 milionoj ĝis la fino de 2008, registre je 1204 milionoj, migrante je 491 milionoj. Averaĝa denso estas 1033 km kaj urbe: 22210, proksime antaŭurbe: 5862, malproksime antaŭurbe: 389. Loĝantara naskokvanto de 2005 estas 6.3‰ mortokvanto estas 5.2‰, loĝantara kresko estas 1.1‰.
En Pekino, 56 nacioj estas, Hanoj estas 95.7%, nome 1322.9 milionoj (2000). Hui, manĉuroj kaj mongoloj super dek mil.
Area kaj Loĝantara Statistikoj en ĉiu distrikto de Pekino (Jarfine de 2007)
Pekino delonge estas konata pro la granda nombro da bicikloj sur siaj stratoj. Kvankam la pliiĝo de motortrafiko kreis grandan kvanton da obstrukciĝo kaj biciklouzo malkreskis, bicikloj daŭre estas grava formo de loka transportado. Multaj biciklantoj povas esti viditaj sur la plej multaj vojoj en la grandurbo, kaj la plej multaj el la ĉefŝoseoj havas diligentajn biciklovojojn. Pekino estas relative plata, kio igas bicikladon oportuna.
La pliiĝo de elektraj bicikloj kaj elektraj skoteroj, kiuj havas similajn rapidecojn kaj uzas la samajn biciklovojojn, eble kaŭzis reviviĝon en rapida durada transporto. Eblas bicikli al plej multaj partoj de la urbo. Pro la kreskanta trafikŝtopiĝo, la aŭtoritatoj indikis pli ol unu fojon, ke ili volas instigi bicikladon, sed ne estas klare, ĉu ekzistas sufiĉa volo traduki tion en agadon en signifa skalo. La 30an de marto 2019, 6.5 km porbicikla leno estis malfermita, trankviligante la trafikŝtopiĝon inter Huilongguan kaj Shangdi kie ekzistas multaj altteknologiaj kompanioj. Biciklado vidis revigliĝon en populareco spronita per la apero de granda nombro da apo-bazitaj pruntbiciklo kiel ekzemple Mobike, Bluegogo kaj Ofo ekde 2016.
Trafiko en Pekino estas disvolviĝinta. Pekino estas la plej granda centro por fervojo,aŭtoŝoseo kaj aviado. La urba trafika reto estas relative bonega. La urbaj stratoj svarmas pro la multiĝo de personaj aŭtoj proksime ekde 2000 jaro. Laŭ la statistiko, aŭtoj en Pekino superas 3 milionojn, kaj multiĝas super 10% jare.
Historio pri pekina fervojo longas ĝis Qing-dinastio. La plejfrua fervojo estis konstruita de inĝeniero Zhan Tianyou nome Fervojo Pekin-zhangjiakou en 1909. Tiu ĉi estas la unua fervojo konstruita de ĉino mem. Nun en Pekino troviĝas naciaj fervojoj je pli ol 1000 km.
Pekino estas la centro de nacia fervoja reto de Ĉinio. Ĉi-tie renkontiĝas Linio Pekino-Qinhuangdao, Linio Pekino-Harbin, Linio Pekino-Ŝanhajo, Linio Pekino-Kaŭluno, Linio Pekino-Guangzhou, Linio Pekino-Baotou, Linio Pekino-Ĉengde ktp. Ankaŭ interurba fervojoPekino-Tianjin kaj ekspresa fervojo Pekino-Ŝanhajo (konstruata). La plejrapida rapideco de plur-unua ekspresa trajno atingas 200–250 km. Ekspresa trajno je 160 km, ordinara rapida trajno je 14–160 km.
Pekino jam fariĝas plej rapida kaj avantaĝa trafika urbo. Nun troviĝas:
Pekino estas la unua urbo kun metroo en Ĉinio je la 1-a de julio de 1965. Nun estas 9 linioj kaj 228 km longe. Ĝi havas 19 liniojn kaj 561 km longe je 2015 jaroj.
La ĉefa flughaveno estas Ĉefurba Internacia Flughaveno, kiu estas la unua civila flughaveno post la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko, kaj kiu havas la plej grandan avidstacian domegon kun viglaj linioj kaj enlandaj kaj internaciaj.
Pekino estas unu el la evolu-rapidaj municipaj urbegoj de ĉina ekonomio, ankaŭ la plej evoluinta urbo en Ĉinio por la terciara sektoro. Dum 2007~2008, la malneta enlanda produkto (MEP-GDP) de Pekino estas la 13-a tutlande. Dum 29 jaroj de 1979 ĝis 2007, MEP de 2007 estas 82,75 obloj kontraŭ la jaro 1978 laŭ absolut-numera komparo; la averaĝa kreska procento de MEP estas 10,4% laŭ komparebla prezo (averaĝa nivelo de tutlanda prezo), superas same tiun de la tuta lando je 9,8%, estas la 9-a tutlande. Ekde 1999, danke al la stimuligo de Somera Olimpiko 2008, MEP de Pekino restis kontinuige 10% da kreska procento, tiu de 1994 je cent miliono, tiu de 2003 trarompis 5 cent milionojn, tiu de 2008 trarompis mil cent milionojn. MEP popersone de Pekino trarompis 5 mil dolarojn (RMB) je 1991, dek mil je 1994, dudek mil je 1999, kvardek mil je 2004, kvindek mil je 2005, sesdek mil je 2008. La totala sumo de MEP de Pekino je 2007 (la fina konfirmita sumo[11])atingis 9 006,23 miliardojn, kreskis je 12,3% kompare kun tiu de lasta jaro, 3,3% por tuta lando.
La primara sektoro estas je 101,28 miliardoj kaj 1,12%; La sekundara sektoro 2 479,31 miliardoj kaj 27,53%; La terciara sektoro 1 245,68 miliardoj kaj 71,35%; MEP averaĝe de Pekino popersone je 56 044 dolaroj (RMB), la dua tutlande sekvante Ŝanhajon. 10 488 miliardoj kaj 63 029 dolaroj (RMB) averaĝe de MEP popersone por 2008 laŭ unuapaŝa kalkulo [12]
Estas en Pekino ankaŭ la ĉefstabejoj de financaj reguligaj organoj de plej gravaj financaj institucioj, kiel la Ĉina Popola Banko, la Banka Reguliga Komitato, La Valorpapera Reguliga Komitato kaj la Ĉina Asekura Reguliga Komitato.
Pekino estas kultura urbo fama pro mil-jara historio, ankaŭ kultura centro de moderna Ĉinio.
La personoj de la urbo parolas la pekinan dialekton, kiu apartenas al la mandarena subdivido. Tiu ĉi dialekto estas la bazo de la normiga Ĉina normlingvo, oficiala lingvo de la Popola Republiko de Ĉinio. Ekster la urbo la personoj uzas aliajn proprajn dialektojn de Hebei-provinco.
La Palaco de Kulturo de la Naciecoj havas muzeon (50 000 ekspoziciaĵoj, konstanta ekspozicio pri la materia kulturo de la etnaj malplimultoj de Ĉinio), bibliotekon (600 000 volumoj), teatron kaj hotelon.
Pekino estas unu el kvar antikvaj ĉefurboj de Ĉinio, kiu havas diversajn specialajn popularajn morojn.
Pekina Opero estas tre grava elemento de la ĉina kulturo. Ĝi estas kombino de kanto, muziko, dialogo, pentrarto, grimaco, uŝuo, literaturo kaj akrobataĵo. Pekina Opero estas tre ŝatata de pekinanoj. Surstrate, oni hazarde aŭdeblas kadencan Pekinan Operon. Pekina Opero naskiĝis en 1790, antaŭ jam pli ol 200 jaroj. Ĝi kunfandiĝas kun kelkaj lokaj operoj.
Troviĝas ĉe Pekino 6 Mondaj Heredaĵoj de UNESKO, 2 famaj naciaj pejzaĝoj, 1 nacia historia kultura urbo, 1 historia kultura vilaĝo de Ĉinio, 99 tutlandaj gravaj protektitaj historiejoj (inkluzive de Granda Muro kaj Kanalo Pekino-Hangzhou kaj 326 urbaj gravaj protektitaj historiejoj.
Somera Olimpiko 2008(dum la 24-a~ la 8-a de aŭgusto 2008)okazis en Pekino. La 4-an de Februaro 2022 okazis en la Nacia stadiono de Pekino la malferma ceremonio de la Vintra Olimpiko 2022. Pekino estas la unua urbo en la mondo kiu gastigis kaj Someran kaj Vintran Olimpikojn.
En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Jen kiel oni montras Pekinon:
↑"Beijing". World Book Encyclopedia. 2008. Arkivita el la originalo la 19an de Majo 2008. Alirita la 7an de Aŭgusto 2008.
↑走进北京七大世界文化遗产 – 千龙网 qianlong.com (en simpligita ĉina). 18a de Aŭgusto 2014. Arkivita el la originalo la 29an de Novembro 2014. Alirita la 8an de Februaro 2022.