Pernambukaj marbordaj arbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
|
||||
La pernambukaj marbordaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la orient-sudamerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj. Ĝi estas parto de la Atlantikaj arbaroj, tiuj ĉi estantaj samtempe biodiverseco-riĉaĵejo de Naturprotekto Internacie kaj tutmondaj 200-regiono.
La pernambukaj marbordaj arbaroj situas en la nordoriento de Brazilo kaj kovras zonon, kiu larĝas 80 kilometrojn, en la subŝtatoj de Pernambuko kaj Alagoaso. Ili okupas areon de 17 600 kvadrataj kilometroj. En Pernambuko la Goiana-Rivero konstituas la nordan limon de la arbaroj, kaj tiuj ĉi en Alagoaso etendiĝas ĝis la Mundaú-Rivero. La ekoregiono troviĝas je altitudoj inter marnivelo ĝis 600-800 metroj sur la lofa flanko de la deklivoj de la Borborema-Altebenaĵo. Oriente ĝi estas limigita de la Atlantika Oceano, la atlantikaj marbordaj restingaoj kaj la mangrovoj de Rio Piranhas. Oriente, la arbaroj transiras al la pli sekaj pernambukaj landinternaj arbaroj kaj Kaatingo.
La ekoregiono havas tropikan klimaton kun jara precipitaĵo kiu varias inter 1 750 kaj 2 000 mm. Okazas periodo de sekeco ekde oktobro ĝis januaro.
La superreganta vegetaĵara tipo estas la ĉiamverda atlantika humida arbaro.
La ekoregiono estas endemibirda areo kiu gastigas 13 endanĝerigatajn speciojn de birdoj. Ĝi ankaŭ gastigas la lastajn populaciojn de la Alouatta belzebul (primatoj) en la atlantikaj arbaroj.
Nur 4% de la origina arbaro estas sendifekta.