Simpla rotacio okazigante kompleksan moviĝon per pivotoj.
Pivota levilo.

Pivoto estas ekstrema parto de akso, eniĝanta en lagro, kie ĝi rivoluas, aŭ ĝi estas cilindra peco, kiu kunigas du maŝinelementojn kaj permesas al ili reciprokan turnan movon.

Laŭ Francisko Azorín pivoto estas Apogekstremo de rotacia akso eniĝanta en truo (pivotingo).[1] Li indikas etimologion el la itala piva, kaj de tie la latina pipa (pipo).[2]

Teknikaĵoj

Por la plej ofte uzataj pivotoj fiksas normo ties formojn kaj dimensiojn.

Kapojn de pivotoj oni modifas (alĝustigas) laŭ konstrukciaj postuloj por tenado de pivoto ĉe muntado ankaŭ funkciado.

Por sekurigo de pivotoj kontraŭ laŭaksa ŝovo oni uzas ŝraŭbojn, almetitajn platetojn, sekurigajn ringojn, subdisketojn, tredfiksilojn kaj ŝraŭbingojn. Ĉe kelkaj juntoj la pivoto estas certigata ankaŭ kontraŭ turniĝo.

Tipoj

Ŝafta pivoto estas ekstrema parto de ŝafto, kiu eniĝas en lagro kaj tie rivoluas.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 166.
  2. Azorín, samloke.