Pola Esperanto-Asocio | |
---|---|
Polski Związek Esperantystów | |
![]() | |
Lando | ![]() |
Tipo | landa Esperanto-asocio |
Fondiĝo | 1908 (kun regionaj formalaj ligoj jam ekde 1904) |
Fondiĝloko | Varsovio |
prezidanto | Robert Kamiński |
vicprezidanto | Agnieszka Mozer |
ĝenerala sekretario | Zofia Śmistek |
kasisto | Alina Mozer |
Aliulo1 | Marek Mazurkiewicz |
Junulara organizaĵo | Pola Esperanto-Junularo |
Interretejo | http://esperanto.pl |
La Pola Esperanto-Asocio (PEA, pole Polski Związek Esperantystów, PZE) estas Esperanto-asocio de Pollando, establita en la jaro 1908 kiel Pola Esperanto-Societo. La asocio oficiale deklariĝis komunutila. Ĝi eldonas la dumonatan revuon "Pola Esperantisto".
Komenco
El la "Enciklopedio de Esperanto" (1933) <<La unua kunsido [de esperantistoj], dum kiu estis tuŝita la temo pri ia ajn organizo, okazis la 2-an de dec. 1893 en Varsovio, en la loĝejo de la studento St. Goldberg. Ĉeestis kvin personoj (inter kiuj la sola nun vivanta W. Róbin). La kunsidoj poste okazadis pli malpli regule, sed ĉiam ankoraŭ ne leĝigite. Ludoviko Zamenhof tiutempe ne troviĝis en Varsovio kaj la grupeto transsendis al li en Grodnon siajn salutojn. ... Kaj la 6-an dec. 1904 (ĝuste 11 jarojn post la fondiĝo de l' unua - neleĝigita - grupo) la varsoviaj E-istoj fondis la unuan oficialan organizaĵon E-an en Pollando "Varsovia Societo E-ista". Zamenhof, kiu intertempe reekloĝis en Varsovio, rifuzis funkcion kaj tial fariĝis prezidanto Antoni Grabowski, vic-prezidanto Leo Belmont, sekretario Kabe (d-ro Kazimierz Bein), kasisto Adam Zakrzewski, kaj bibliotekisto Aleksandro Brzostowski. Malgraŭ, ke en Rusujo la kondiĉoj tiutempe estis plej fatalaj (milito kun Japanujo, revolucio en la lando, malfido de la pola socio al ĉio, kio havis ion komunan kun rusoj - kaj la varsovia societo estis filio de la rusa - suspektemo al la E-istoj mem), la nombro de la E-istoj post la unua jaro atingis jam 70. ... 1906 povas esti konsiderata kiel oficiala dato de la Esperanto-movado en Galicio. Tiam fondiĝis jam grupoj en Krakovo kaj Lvovo (tiam nomata en la E-aj oficialaĵoj: Leopolo) urboj, kiuj fariĝas la bazoj de l' disvolviĝo de E[speranto] en Galicio. ... La ambaŭ grupoj tre fervore kaj fruktodone laboris. La Krakova eligis poste tre konatajn E-istojn: prof. Odo Bujwid, [Bronisław] Kuhl, [d-ro] Leon Rosenstock, Jan Kaszycki, Jozefo Alfus, Grenkamp (Salomon Kornfeld) kaj aliaj. ... En 1908 la poloj fine sukcesis leĝigi sian societon. Pola E[speranto] Societo gajnis la simpation de polaj medioj, kiuj iom post iom komencis fide rilati al ĝi. En 1908 la varsoviaj samideanoj eldonis lokan gazeton. La redaktejo de "Pola E-isto" transiris tiam Varsovion, kie komenciĝis ĝia floranta periodo.>>
Esperantologia Rondo (regiona filio de PEA)
Esperantologia Rondo fondiĝis en Lublin en 1987 kun la celo memorigi la regionan Esperanto-agadon en Lublinio.
Okaze de la 100-a naskiĝdatreveno de Jan Mędrkiewicz la 12-an de novembro 1988 en profesora salono de la Biblioteko de Katolika Universitato en Lublin estiĝis historia sesio, kiun inaŭguris mag. Maciej Stanisław Zięba, pri D-ro Jan Mędrkiewicz - forgesita pioniro kaj teoriulo de la Esperanto-Movado kaj pri la Intelekta vivo de Lublin en la intermilita periodo mag. Adam Winiarz (historiisto). Sur unu el etaĝoj oni malfermis la ekspozicion "D-ro Jan Mędrkiewicz (12.11.1888 - 9.04.1937) - eminenta esperantisto el Lublin" kaj la akompanan pri pastro-esperantisto Franciszek Tokarz. Rememorojn pri sia patro prezentis la filo Jerzy, teatra aktoro, kaj inĝeniero Tadeusz Pleskaczyński, sekretario de Seniora Sekcio de PEA. Zofia Banet-Fornalowa diris pri esperantaj valoroj al kiuj kuracisto Jan Mędrkiewicz dediĉis sian vivon. En la loka tombejo estis metita florkrono ĉe la tombo al Jan Mędrkiewicz. Krom tio Esperantologia Rondo ricevis la nomon de Jan Mędrkiewicz kaj Studenta Orientalisma Esperanto-Rondo ĉe la Asocio de Polaj Studentoj la nomon de filozofo-orientalisto Franciszek Tokarz. Partoprenantoj de la solena sesio vizitis biendomon, kie naskiĝis Jan Mędrkiewicz (la nuna kortegeto al Tadeusz Kościuszko). La sesio okazis kunlabore kun d-ro Czesław Biedulski, prizorginto de la Esperanto-biblioteko troviĝanta surloke.
Artikoloj pri Jan Mędrkiewicz aperis en "Heroldo de Esperanto" redaktita de Ada Fighiera Sikorska kaj "Informator Archiwum Esperanckiego" (Informilo de Esperanto-Arkivo) redaktita de Krzysztof Śliwiński, arkivisto de PEA. En Historia Muzeo de Lublin, filio de la regiona muzeo en la Kastelo de Lublin, okazis ekpozicio dediĉita al regionaj esperantistoj (kune kun Edmond Privat por omaĝi lian 100-an naskiĝdatrevenon).
Aktualaĵoj
Ekde la 7-a de majo 2011 la prezidanto de PEA estis Arkadiusz Zychewicz. La asocio iam estis unu el aktivaj libroeldonantoj.
Pola Esperanto-Junularo estas junulara sekcio de Pola Esperanto-Asocio.
19-a de januaro 2013 post unujara krizo en Ĉefa Estraro de PEA estis elektita nova, la provizora Ĉefa Estraro de PEA - kun la prezidanto Stanisław Mandrak, vic-prezidantoj Barbara Pietrzak kaj Teruo Matsumoto.[1][2]
De 23-a de majo 2015 en Ĉefa Estraro estas:[3]
La ĉefa estraro de Pola Esperanto-Asocio de 2016-05-28[4]:
La ĉefa estraro de Pola Esperanto-Asocio de 2019-06-06[5]
La ĉefa estraro de Pola Esperanto-Asocio de 2022-06-25[6]: