Popido (la "Popola Idiomo") estas variaĵo de Esperanto kreita de Manuel Halvelik (vera nomo, Kamiel Vanhulle), kun kromnomo Manuel Popido, kiu kreis ankaŭ Arcaicam Esperantom kaj Gavaro (do entute, tri "sociolektoj"). Halvelik ne vere volis krei novan internacian lingvon, sed provis doni al Esperanto la "esprimeblecon de iu dialekto", t.e. malpli prestiĝa variaĵo de la lingvo, kvazaŭ ĝi estus parolata de krudulo aŭ malklerulo.
La aŭtoro decidis ne tro tuŝi la vortaron kaj la gramatikon. Tial plejparto el la ŝanĝoj rilatas al finaĵoj, vortetoj kaj tabelvortoj.
Substantivoj perdas la finaĵon "o" sen apostrofado. Por belsoneco kiam estas vorto-fina konsonanto-sinsekvo malfacile prononcebla, oni povas aldoni "ê" ("patro" fariĝas patrê aŭ patêr). Por formado de la multenombro oni aldonas "s". Akuzativo "n" ekzistas sed estas ne deviga ĉar la vortordo estas SVO (subjekto - verbo - objekto). Kiam vorto estas plurala kaj akuzativa, la akuzativa "n" antaŭeniras la pluralon (los ĉevalêns).
Senŝanĝe krom unu, dek, cent, mil kaj miliono kiuj fariĝas respektive won, diks, ĉend, milje, miljun. Estas ne klare ĉu "miljun" estas nedeklinaciebla numeralo aŭ ĉu ĝi povas ricevi pluralon kaj/aŭ akuzativon.
Pronomoj restas senŝanĝe krom "ili", kiu fariĝas zi (verŝajne el la angla "they" aŭ la germana "sie"). La duapersona singulara pronomo estas ĉiam ci;vi estas uzata sole plurale. La posesivaj adjektivoj estas jenaj: ma, ca, la, ŝa, ĝa, ona, na, va, za, sa.
En la libro pri Popido, estas kelkaj eraroj fare de la aŭtoro mem pri sia propra lingvo.
Li ankaŭ proponis Normlingva Esperanto, kio rilatus al la neceso realproprigi al Esperanto la literojn kiuj al ĝi "mankas" (y, w, x, q), celante plibone reprezenti la terminologion sciencan de deveno greko-latina. Per tiuj projektoj, li provis disigi la ĉiutagan Esperanton (Popidon) de la scienca Esperanto.