Pride and Prejudice | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Pride and Prejudice |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1940 |
Ĝenro | filma dramo, romantika komedio, filmo bazita sur romano |
Kameraado | Karl Freund |
Reĝisoro(j) | Robert Z. Leonard |
Produktisto(j) | Hunt Stromberg |
Scenaro | Aldous Huxley • Jane Murfin |
Loko de rakonto | Anglio |
Muziko de | Herbert Stothart |
Rolantoj | Laurence Olivier • Greer Garson • Maureen O'Sullivan • Edna May Oliver • Mary Boland • Edmund Gwenn • Ann Rutherford • Heather Angel • Marsha Hunt • Melville Cooper • Edward Ashley-Cooper • Wyndham Standing • Frieda Inescort • Karen Morley • E. E. Clive • Barlowe Borland • Bruce Lester • Gerald Oliver Smith • Marjorie Wood • May Beatty • Vernon Downing • Claud Allister • Wilson Benge • Elspeth Dudgeon • Frank Elliott • Ben Hall • Bella Lewitzky • Gwendolyn Logan • Louis Payne • Gia Kent • Marten Lamont |
Produktinta firmao | Metro-Goldwyn-Mayer |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Arta Direktado, Nigrablanka |
IMDb | |
Pride and Prejudice estas usona filmo de 1940 kiel adaptaĵo de la samnoma romano de Jane Austen de 1813 nome Pride and Prejudice, reĝisorita de Robert Z. Leonard en kiu stelulis Greer Garson kaj Laurence Olivier. La scenaro estis verkita de Aldous Huxley kaj Jane Murfin, adaptita specife el la teatra adaptaĵo de Helen Jerome aldone al la romano de Jane Austen. La filmo temas pri kvin fratinoj de angla familio de terposedantoj kiu nepre bezonas masklan heredanton kaj en tiu aperas aferoj de geedzeco, moralo kaj antaŭjuĝoj. La filmo estis elsendita de MGM en la 26a de Julio, 1940, en Usono kaj estis bone ricevita de kritikistoj.
La kvin fratinoj devas trovi edzon en Anglio en la 19-a jarcento sekvante discipline la valorojn kaj moralon de la epoko sub la forta kontrolo de la patrino, kiu akre konsilas ilin kaj eĉ faras sian propran ludon en la amaferoj de siaj filinoj.[1]