Provinco Burgoso | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
Flago | Blazono | ||
Administra divido de Hispanio [+] | |||
Lando | Hispanio | ||
Ĉefurbo | Burgoso | ||
- koordinatoj | 42° N, 4° U (mapo)42.383333333333-3.6666666666667Koordinatoj: 42° N, 4° U (mapo) | ||
Plej alta punkto | Pico San Millán [+] | ||
- alteco | 2 131 msnm [+] | ||
Plej malalta punkto | Cadagua [+] | ||
- malalteco | 160 msnm [+] | ||
Akvokolektejo | 14 022 km² (1 402 200 ha) [+] | ||
Areo | 14 022 km² (1 402 200 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 356 055 [+] (2021) | ||
Denseco | 25,39 loĝ./km² [+] [+] | ||
Poŝtkodo | 09 [+] | ||
ISO 3166-2 | ES-BU | ||
Provinco Burgoso | |||
Vikimedia Komunejo: Province of Burgos [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Burgoso (hispane Burgos) estas la nomo de hispana provinco, ĉirkaŭ la samnoma urbo, kiu estas ties ĉefurbo, en la regiono Kastilio-Leono. Ĝi estas unu el la naŭ provincoj kiuj kunformas tiun regionon.
Ĝi limas norde kun Kantabrio, oriente kun Eŭskio, Rioĥo kaj la provinco Sorio, sude kun la provinco Segovio kaj okcidente kun la provincoj Valadolido kaj Palencio. Kun la Provinco Zaragozo, ĝi estas la hispana provinco kiu limas kun plej provincoj (nome ok).
En la provinco estas la historiaj teritorioj kiuj naskis la graflandon Kastilio, kiu poste iĝis Reĝlando Kastilio, siavice la ĉefa komponanto de la estonta Hispanio. Tra la provinco estas la Jakoba Vojo.
La geografia etendo estas de 14 292 km² kaj en 2018 ĝi havis 356 119 loĝantojn.
Ĝi estas la hispana provinco kun plej granda nombro de municipoj, totale 371, grupigitaj aktuale en sep jurisdikciaj partioj: nome de Aranda de Duero, Briviesca, Burgos, Lerma, Miranda de Ebro, Salas de los Infantes kaj Villarcayo. Simile oni povas konsideri dek komarkojn. Krom la ĉefurbo, la provinco havas aliajn du municipojn kiuj superas 30 000 loĝantojn: nome Miranda de Ebro kaj Aranda de Duero, kun ioma industria disvolvigo.
La provinco Burgoso estas la 6a de Hispanio en kiu estas plej granda procento de loĝantoj koncentritaj en la provinca ĉefurbo (47,64 %, antaŭ 31,96 % de la hispana totalo).
Estas en la provinco sep partidos judiciales nome la jenaj:
La provinco Burgoso ne havas oficialan disdividon de komarkoj, pro kio laŭ diversaj kriterioj oni trovas diferencajn komarkigojn. Tial estas naturaj, administraciaj, historiaj kaj agrikulturaj komarkoj.
La provinco Burgoso plej ofte estas konsiderata kiel dividita en dek ĉefaj komarkoj, nome la jenaj:
Estas 371 municipoj en la provinco.
Numero | Municipo | Loĝantaro | Numero | Municipo | Loĝantaro |
| ||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1 | Burgos | 174 051 | 11 | Salas de los Infantes | 1980 | |||||
2 | Miranda de Ebro | 35 528 | 12 | Villagonzalo Pedernales | 1853 | |||||
3 | Aranda de Duero | 33 084 | 13 | Arcos de la Llana | 1816 | |||||
4 | Briviesca | 6465 | 14 | Belorado | 1754 | |||||
5 | Medina de Pomar | 5834 | 15 | Espinosa de los Monteros | 1674 | |||||
6 | Villarcayo de Merindad de Castilla la Vieja | 4029 | 16 | Quintanar de la Sierra | 1596 | |||||
7 | Valle de Mena | 3987 | 17 | Melgar de Fernamental | 1553 | |||||
8 | Lerma | 2609 | 18 | Villadiego | 1484 | |||||
9 | Roa | 2196 | 19 | Villalbilla de Burgos | 1454 | |||||
10 | Alfoz de Quintanadueñas | 2163 | 20 | Ibeas de Juarros | 1438 | |||||
Fonto: INE 2021 |