Reto Mario Rossetti
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1909 (1909-04-11)
en Biasca
Morto 20-an de septembro 1994 (1994-09-20) (85-jaraĝa)
en Gosport
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco SvislandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Familio
Frat(in)o Cezaro Rossetti
Okupo
Okupo tradukistoesperantisto • poeto • verkisto • universitata instruisto
vdr
Reto Mario Rossetti
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1909 (1909-04-11)
en Biasca
Morto 20-an de septembro 1994 (1994-09-20) (85-jaraĝa)
en Gosport
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco SvislandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Familio
Gefratoj Cezaro Rossetti vd
Profesio
Okupo tradukistoesperantisto • poeto • verkisto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Reto Mario ROSSETTI, konata kiel Reto ROSETTI (naskiĝis la 11-an de aprilo 1909 en Biasca, kantono Tiĉino de Svislando, mortis la 20-an de septembro 1994 en la brita Gosport) estis svisa, poste brita Esperantisto kaj profesoro. Unu jaron antaŭ li mortis lia dua edzino, Olive Rossetti. Frato de Reto estis Cezaro Rossetti, aŭtoro de Kredu min, sinjorino!.

Verka vivo

Lia poemaro aperis en la grava ampleksa verko Kvaropo. Poemoj de Rossetti aperadis en la Esperanta gazetaro. Liaj pluaj verkoj: Mestizo de l' Mondo, poemaro, El la Maniko, novelaro kaj Pinta Krajono, poemaro. Lia plej grava traduko estas Otelo de Shakespeare. Rossetti multe tradukis el la angla poezio. Redaktoro kaj la precipa kunlaborinto super la Angla Antologio.

Tri el liaj verkoj troviĝas sur la Baza legolisto de William Auld: El la Maniko, 33 Rakontoj, Pinta Krajono.

Verkoj

Originalaĵoj

Tradukoj

Redaktitaj publikigaĵoj

Trovu « Reto Mario Rossetti » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»


Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Esperantisto. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.