Romia politeisma rekonstruismo, nomita kaj konita ankaŭ kiel cultus deorum Romanorum (latino por adorado de la romiaj dioj), religio Romana (latino por romia religio) aŭ romia-itala tradicio, estas la nuntempa movado kiu rekonstruas aŭ revivigas la tradician romiajn kaj italajn religiajn kultojn.
La plej konata romia rekonstruisma organizaĵo estas "Nova Roma", internacia[1][2] romia reviviga kaj rekonstruisma organizaĵo[3] kreita en 1998, enhavigita en Majno kiel neprofitcela organizaĵo kun eduka kaj religia misio.[4] Nova Roma estas "dediĉita al la restaŭrado de klasika romia religio, kulturo, kaj solidecoj, kaj "dividitaj romiaj idealoj".[5][6] Strimska,[3] Davy,[7] Adler[8] kaj Gallagher-Ashcraft[9] referas al ĝi kiel politeisma rekonstruisma komunumo, kio adoptis[8][10] la romian religion kiel lia ŝtatan kulton, sed ankaŭ subtenas la liberecon de religio de siaj civitanoj. Kiel politeisma rekonstruisma praktiko, la religio Romana aŭ cultus deorum Romanorum (latinaj nomoj uzitaj de aliĝintoj de Nova Roma raportantaj al lia religio) laŭdire altiras homojn speciale de milita fono.[3][11][12] Tiel la hejmaj religiaj tradicioj kaj la tiel nomata ŝtata religio (sacra publica) estas reprezentitaj en la praktikoj de Nova Roma,[7] inkludante la restarigo[13] de la antikvaj pastraj collegia, kaj la honoro de la plena ciklo de la romiaj festoj tra la jaro.[14] Laŭ la Ontario Consultants on Religious Tolerance, en la tempo de Kristnasko, novaj romioj festas la romian ferion Saturnalion.[15][16][17][18]
En 2006 Margot Adler rimarkis la planojn de la organizaĵo, ke ĝi restaŭru la sanktejon de Magna Mater en Romo.[19]