Sportista teamo de Samoo en la Olimpikoj ekde la jaro 1984 ĝis inkluzive la olimpiko de 2024 partoprenis en 11 someraj eldonoj de la sporta evento. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis samoaj partoprenantoj. La teamo ĝis la stato de 2021 sume atingis ekzakte unu medalon: Temis pri arĝenta medalo en la Somera Olimpiko 2008 en halterlevo de virinoj de pli ol 75 kilogramoj de korpopezo (Ele Opeloge fakte mem pezis 123 kilogramojn kaj levis pezon de maksimume 150 kilogramoj).