Situo de Gredos (ruĝe) ene de la Sistema Central en Hispanio.

La sierra de Gredosmontaro de Gredos estas montaro de Hispanio apartenanta al la Sistema Central, situanta inter la provincoj de Ávila, Cáceres, Madrido kaj Toledo. Ties plej alta pinto troviĝas en la provinco de Ávila en la Monto Almanzor je 2.592 m, kiu dividas la municipajn teritoriojn de Zapardiel de la Ribera kaj Candeleda. Ĝi estas deklarata regiona parko ene de Kastilio-Leono, kaj estas la ununura regiona parko, kun tiu de Picos de Europa en Leono, de tiu regiono.

Gredos estas unu de la plej etendaj montaroj de la Sistema Central kaj estas komponita de kvin riveraj valoj: nome supra Tormes, supra Alberche, orienta Tiétar, okcidenta Tiétar kaj la Vera, kaj Valo de Ambroz. Ĉirkaŭ ties rokegamasoj granitaj kunlimas kvar aŭtonomaj komunumoj (regionoj): Kastilio-Leono, Ekstremaduro, Kastilio-Manĉo kaj Madrido; etende de oriento okcidenten ekde San Martín de Valdeiglesias al Hervás kaj norde suden el valo de Tormes al Rosarito.

Ties kruta reliefkonturo utilis kiel rifuĝejo al diversaj popoloj, kulturoj aŭ sociaj tavoloj, el la keltoj plej sudaj (vetonoj) al aliaj historiaj ribeluloj kiaj El Empecinado aŭ la respublikanaj gerilanoj post la Hispana Enlanda Milito.

Orienta sektoro

Suda flanko de la Pinto Almanzor, la plej alta de la Sierra de Gredos.
Vidaĵo de la Sierra de Gredos el alto de la Montopasejo de Peñanegra (Sierra de Villafranca).
Vidaĵo de la Cirko de Gredos subneĝa.

Plej altaj pintoj en tiu sektoro estas la jenaj:

Centra sektoro

Plej altaj pintoj en tiu sektoro estas la jenaj:

Okcidenta sektoro

Plej altaj pintoj en tiu sektoro estas la jenaj:

Suda flanko de la Sierra de Gredos vidate ekde Oropesa (Toledo).
Vidaĵo de la Cirko de Gredos somere.
Aldeanueva de la Vera ĉe la Sierra de Gredos.
Lageto granda en la Cirko de Gredos.
Homoj ĉe Lageto Granda vintre. Tiu lageto frostas tute.
Suda flanko de la Pinto Almanzor.

Lagetoj

Flaŭro

La arboj diversas depende de la alteco. Laŭ la suprenira vojo estas anzinoj, kaŝtanarboj, alnoj, sorbusoj, betuloj, tremoloj, salikoj, pireneaj kverkoj, anstataŭata en diversaj areoj de la pino. En la altaj areoj hegemonias makiso de citisoj, juniperoj kaj variaĵoj de kamomilo. En tiu montaro oni distingas kvar diferencajn flaŭrajn tavolojn.

Faŭno

La ĉefaj bestaj specioj estas la hispana ibekso (Capra pyrenaica), la kapreolo (Capreolus capreolus), la ruĝkrura perdriko (Alectoris rufa), la reĝa aglo (Aquila chrysaetos), la imperia aglo (Aquila adalberti), la vespobuteo (Pernis apivorus), la monaĥvulturo (Aegypius monachus) kaj la gipso (Gyps fulvus).

Endemismoj de Gredos

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

Filmeto sierra de Gredos en Time Lapse