Skismo (de la greka σχισμα, schisma, el la verbo skizein dividi) estas disdividiĝo precipe de homaj organizaĵoj, kiel religioj aŭ politikaj partioj.
En la historio de Esperanto oni celas kutime la skismon inter Ĝeneva UEA kaj Internacia Esperanto-Ligo. Cetere oni nomas la siatempan krizon pri Ido ankaŭ Idoskismo.