Sulua maro
maro [+]

AkvejoPacifiko

Koordinatoj8° 0′ 0″ N, 120° 0′ 0″ O (mapo)8120Koordinatoj: 8° 0′ 0″ N, 120° 0′ 0″ O (mapo)
Areo348 000 km² (34 800 000 ha) [+]

Sulua maro (Filipinoj)
Sulua maro (Filipinoj)
DEC
Map
Sulua maro
Vikimedia Komunejo:  Sulu Sea [+]
vdr

Marko sur bildo

Filipina
Maro
Sudĉina
Maro
Sulua
Maro

La Sulua maro estas okcidenta parto de la Pacifiko. Ĝi limas nordokcidente kun insula ĉeno dominata fare de la insulo Palavano (oranĝkolore markita en la dekstra mapo) de la Filipinoj, nordorience kun la insularo Bisajoj, kiuj konsistigas la centran parton de la Filipinoj, sudoriente kun la Zamboanga Duoninsulo (en tri nuancoj de verdo markita en la dekstra mapo) kaj insula ĉeno el la insulo Basilano, la insularoj Suluo kaj Tavi-Tavio, kaj sudokcidente kun la subŝtato Sabaho (grize markita en la dekstra mapo) de Malajzio, parto de la insulo Borneo. Sian nomon la maro havas de la insularo Suluo. Nordokcidente, trans la norda insula ĉeno, najbaras la Sudĉina maro, kaj sudoriente, trans la suda insula ĉeno, la Sulavesa maro.


Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri la Filipinoj. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).