Altometro,[1] mane tenebla mezurilo de 1915 por vidi la supermaran altecon aŭ altitudon

Supermara alteco (mallongigo: s.m.) estas vertikala distanco (alteca diferenco) de certa loko sur la tero al la marnivelo, do la surfaco de iu maro (kutime la plej proksima).

Oni indikas ĝin en metroj super maro (msm), eventuale en futoj super maro en anglousona mezursistemo.

Nuntempe ĝenerale uzata geografia situa sistemo GPS (Global Positioning System) por destinado de situo sur Tero uzas kiel baza nivelo surfacon de matematike kalkulita geoido WGS 84 (World Geodetic Systems), kiu povas de meza surfaco de maro diferenciĝi.

Supermara alteco de lokoj sub nivelo de mara surfaco (malaltaĵoj, profundaĵoj) estas indikata kiel negativa valoro.

Referencoj

  1. artikolo altometro en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la papera unua eldono de 1970, paĝo 35

Vidu ankaŭ


Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri geografio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).