Thomas Deltombe | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de januaro 1980 (44-jaraĝa) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • historiisto |
Thomas DELTOMBE (2-a Januaro 1980) estas franca ĵurnalisto kaj eseisto. Li kunlaboras kun Le Monde diplomatique kaj eldonejo La Découverte. Pluraj liaj intervenoj kaj artikoloj temas pri amaskomunikiloj kaj Islamo, Afriko kaj la historio de koloniismo.
Thomas Deltombe estas diplomita de la Institut d'études politiques de Parizo (2002) kaj titolita per DEA pri historio de nuntempo (2003).[1]
Gravaj verkoj liaj estas L'islam imaginaire (La imagita Islamo) kaj Kamerun! (Kameruno!). En la unua li komentas kiel islamofobio iĝis ilo por «regenerado de rasismo» en Francio.[2] La dua verko temas ĉefe pri Franca Kameruno kaj kiel Francio kontraŭis la sendependigan movadon dum la 1950-aj jaroj kaj kiel nun Kameruno estas unu el gravaj landoj de Francafriko.[3]
Lia teksto "Negoco, amaskomunikiloj kaj homhelpo - La afrikaj militoj de Vincent Bolloré" aperis en Esperanto en kolektiva verko Kien Afriko en la 21-a jarcento?.[4]