Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
UK 1914
Loko Parizo,  Francio
Ekde 2-a de aŭgusto 1914
Ĝis 9-a de aŭgusto 1914
← Antaŭa Sekva →
vdr
unu el la poŝtkartoj pri la kongreso, kun bildo de la afiŝo
Gaumont-Palace, la kongresejo ekstere
Gaumont-Palace, la kongresejo interne
Kongresa karto [1]

UK 1914, la 10-a Universala Kongreso de Esperanto estis planita en Parizo en 1914. Enskribis 3700 Esperantistoj sin por la evento, inter ili 2500 eksterlandanoj. Giganta palaco Gaumont estis luita kaj ornamita per verdaj flagoj. La salutparolo de Paul Painlevé estis preta. La organizo estis modele preparita.

Karavanoj de Rusoj, Germanoj, Angloj jam forvojaĝis, kiam eksplodis la eŭropa milito. Alveninte al Parizo la 1-an de Aŭgusto, la fremdaj Esperantistoj vidis ekscititajn popolamasojn, ĝeneralan mobilizon, ŝirajn adiaŭojn de patrinoj kaj edzinoj al forirantaj viroj. La karavanoj reprenis mem la vagonarojn en granda urĝo. Sed ne ĉiuj povis. Kelkaj malfeliĉaj fremduloj estis internitaj en civilkaptitejoj. La ceteraj haltiĝis survoje aŭ revenis hejmen, multaj por forveturi siavice al la batalkampoj.

Doktoro L. L. Zamenhof, haltigita en Kolonjo (Germanio), rapidis al rusa landlimo, trovis ĝin fermita, reveturis Berlinon kaj devis entrepreni la longan vojaĝon tra Svedujo–Finnlando–Peterburgo por reatingi la hejmon en Varsovio.

Fakaj kongresoj

Ĉiuj fakaj kongresoj okazos la saman tagon; eble tio kaŭzos iom da malagrablo al tiuj kongresanoj, kiuj interesiĝas pri kelkaj fakoj. Sed ne eble estas, alimaniere aranĝi la aferon, pro la granda nombro da manifestadoj okazontaj dum la ok tagoj de la kongreso, kaj aliparte ni klopodos, por ke ĉiuj kunsidoj de la fakaj kongresoj ne samhore okazu.

Teatraĵoj planitaj

Referencoj

  1. FelixArchief, Antverpeno, arĥivaĵo 2233-414

Bibliografio


Esperanta Flago Universalaj Kongresoj Esperanta Flago
1905-19151920-19391940-19801981-2010
Boulogne 1905Ĝenevo 1906Kembriĝo 1907Dresdeno 1908Barcelono 1909
Vaŝingtono 1910Antverpeno 1911Krakovo 1912Berno 1913Parizo 1914
MILITO ........ San-Francisko 1915 ....... MILITO
Hago 1920Prago 1921Helsinki 1922Nurnbergo 1923Vieno 1924Ĝenevo 1925
Edinburgo 1926Danzig 1927Antverpeno 1928Budapeŝto 1929Oxford 1930
Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto. La originala teksto kontroleblas en interreta arkivo de la fonto.