UK 2008
Loko Roterdamo,  Nederlando
Ekde 19-a de julio 2008
Ĝis 26-a de julio 2008
← Antaŭa Sekva →
vdr

La 93-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 19-a ĝis 26-a de julio 2008 en la nederlanda urbo Roterdamo. La lasta aliĝo (surloka) estis la 1845-a.

Teme la kongreso okupiĝis pri la Jaro de la Lingvo kaj pri la centjariĝo de UEA. La festparoladon faris Humphrey Tonkin.

Honora membro fariĝis en tiu ĉi jaro Simo Milojeviĉ, eksa ĝenerala direktoro de UEA.

Internacia Kongresa Universitato

Esperanto-flagoj aliflanke de la kongresejo Beurs WTC
Ekspozicio pri Esperanto kaj UEA en la urba biblioteko, dum la kongreso
John Wells dum la kongresuniversitato

Rektoro estis Wim Jansen.

Kleriga Lundo

"Neoficiala historio", kun anekdotoj el la Esperanto-estinteco

Dum la Kleriga Lundo oni okupiĝis, ĉefe en iom malgrandaj laborgrupoj, pri diversaj temoj kun rilato al esperantumado. Estis prezento pri Dua Vivo, Vikipedio-kunsido, konsiloj pri informado kaj kunveno de veteranoj pri "neoficiala historio".

Esperantologia Konferenco

Zlatko Tiŝljar, en la Esperantologia Konferenco

La Esperantologia Konferenco (ĵaŭde (10h30-14h30) havis sian 30-jariĝon. Komparante Esperanton kun aliaj lingvoj, la programeroj sub gvido de Detlev Blanke estis:

Vesperaj prezentoj

Kabaredo

Dum la nacia vespero LKK lasis prezenti ĉefe iom pli modernajn erojn de la nederlanda kulturo. La muzikgrupoj Akordo kaj Malvo tamen kantis ankaŭ kelkajn malnovajn kantojn. Ziko van Dijk prezentis fragmentojn el famaj nederlandaj komikistoj, Saskia Idzerda laŭtlegis poemon de Hendrik Marsman. Klasikan pianmuzikon ludis Antoinette Lammers.

Ludis Ĵomart kaj Nataŝa kaj Jomo en muzika vespero, kaj Saša Pilipović prezentis en alia vespero Universalan Kabaredon, ĉefe kunmetita el antaŭaj pecetoj, anstataŭante alian grupon kiu lastmomente ne povis veni.

Laŭtaga programo

Sabato, la 19-a de julio

Kunsido de la Komitato de UEA

Dimanĉo, la 20-a de julio

Lundo, la 21-a de julio

Mardo, la 22-a de julio

Merkredo, la 23-a de julio

Ekskursa tago.

Ĵaŭdo, la 24-a de julio

Vendredo, la 25-a de julio

Meksikaninoj dum la Internacia Arta Vespero

Sabato, la 26-a de julio

Junulara Programo

Paralele kun la ĉefa programo okazadis ankaŭ Junulara Programo, celata precipe al kongresanoj en la TEJO-aĝo (ĝis 30 jaroj), da kiuj estis pli ol cent. Respondeculo estis Nico Huurman, ĉefa loko estis junulara centro De Heuvel (nomata ĉambro van Veenendaal), kelkaj programeroj okazis ankaŭ en klubo White Elefant.

Kadre de la Junulara Programo okazis jenaj programeroj:

Kongresejo

Kongresejo Beurs WTC

Beurs (Borso) aŭ World Trade Center (Monda Komerca Centro) Rotterdam estas konstruaĵo por multaj luantoj. La ducent luantoj - inter kiuj multaj internacie laboras – kaj la ĉirkaŭaĵo faras la konstruaĵon centro de komerco. Borso-WTC oferas reprezentan fonon por la sidejo de entreprenoj, por kongresoj kaj eventoj. En kaj ĉirkaŭ la konstruaĵo oni trovas grandan diversecon de butikoj, oni trovas komercocentron kaj kongrescentron. Cetere estas sidejo ĉi tie de WTC Klubo Roterdama kaj WTC Arta Galerio.

En Borso-WTC oni trovas diversspecajn entreprenojn. De aŭgusto 2004 oni ankaŭ povas trovi komercan televidan stacion en Borso-WTC, kun la speciale disvolvita programo Business Lounge (Komerca Salono), kiu celas “entreprenistan Roterdamon”. Cetere ekzistas Rotterdam Marketing, fondaĵo kiu respondecas pri multaj aktivaĵoj en la urbo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Esperanta Flago Universalaj Kongresoj Esperanta Flago
1905-19151920-19391940-19801981-2010
Pekino 1986Varsovio 1987Roterdamo 1988Brighton 1989Havano 1990
Bergen 1991Vieno 1992Valencia 1993Seulo 1994Tampere 1995
Prago 1996Adelaide 1997Montpellier 1998Berlino 1999Tel-Avivo 2000
Zagrebo 2001Fortalezo 2002Gotenburgo 2003Pekino 2004Vilno 2005
Florenco 2006Jokohamo 2007Roterdamo 2008Bjalistoko 2009Havano 2010
Kopenhago 2011Hanojo 2012Rejkjaviko 2013Bonaero 2014Lillo 2015
Nitro 2016Seulo 2017Lisbono 2018Lahti 2019 • kronvirusa pandemio