UTC−09: bluo (en januaro), oranĝkoloro (en julio), flavo (tutjare), helbluo - maraj areoj

UTC−09 estas horzono en kelkaj teraj regionoj kiuj havas tempodiferencon de naŭ horoj al la Universala Tempo Kunordigita. Ĝi uziĝas de oktobro ĝis aprilo en la subŝtato Alasko de Usono, kun escepto de la Aleutaj Insuloj situantaj pli okcidente ol longitudo 169°30' okcidenta kaj de la insuleto Annette Island, kie ĝi uzatas kiel somera tempo, do de aprilo ĝis oktobro. Krome la horzono aplikatas tutjare en la Insuloj de Gambier (apartenantaj al Francio) en la Pacifika Oceano.


Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri horzono. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).