Fakte mi respondecas pro konscia enmeto de 'stivardo' anstataŭ 'stevardo'. Ŝajnis al mi ke tiu formo estas pli konforma al la prononco de la nacilingva laŭ kiu ĝi estas formita. Mi uzas ĉi tiun formon de pluraj jaroj sen ke iu ajn komentis ĝis nun : mi nome redaktis MediaWiki:Group-steward-name en aŭgusto 2005 kaj MediaWiki:Group-steward-member en januaro 2006. Nun se vi certas ke 'stevardo' nepre anstataŭigu 'stivardo' en ordo. Por ke ĝi tiel aperu en la supro de la paĝoj necesas ke en la tradukpaĝo vi enmetu eo=ready (anstataŭ eo=published). Administranto tiel scios ke la traduko ŝanĝiĝis kaj ke necesos publikigi ĝin anstataŭ la antaŭa. Arno Lagrange ✉ @ ₪ 06:58, 24. Jan 2011 (UTC)
Ŝajnas ke la ŝablono mw:Template:Languages aŭtomate regas ligadon al ĉiuj ekzistantaj versioj de iu paĝo difinitaj per /xx (xx = lingvodkodo) kondiĉe ke la koncerna lingvo estu tie listigita, kiu ajn estu la paĝo en kiu la ŝablono estas enmetita. Mi rimarkis ĝin provizinte Esperantan tradukon de mw:MediaWiki_1.17/Wikimedia_deployment/eo. Kiam eo estos aldonita al mw:Template:Languages tiam ankaŭ funkcios por la Ĉefpaĝo. La demando estas kiel atingi ke la peto estu aŭdata de adminstranto. Arno Lagrange ✉ @ ₪ 10:52, 17 Feb. 2011 (UTC)
Kelkaj flagoj entenis misojn kaj ne plu estis montritaj.Mi reenportis ĉiujn el la Komunejo. AL ✉@₪ 12:37, 17 Feb. 2011 (UTC)
Bone, dankon. ThomasPusch 21:11, 17 Feb. 2011 (UTC)
Eŭskio|Dosiero:Flago-de-Eŭskio.svg Katalunio|Dosiero:Flago-de-Katalunio.svg
AL ✉@₪ 08:31, 24 Feb. 2011 (UTC)
Via peto plenumiĝis. Vidu Leysin. Amikajn salutojn DidiWeidmann 01:11, 8 Apr. 2011 (UTC)
Dankon! ThomasPusch 07:17, 8 Apr. 2011 (UTC)
Mi malkonsentas pri via propono. Bedaŭrinde en nia vikipedio ne kunlaboras arabo, ĉino ktp. por senhezite akcepti iliajn proponojn pri elparolo. Do, ŝajnas, ke ni provas imiti elparolon, kiu neniam estos perfekta. Kiun formon elekti el la neperfektaj? Ĉu ne sekvi ekzemplon de hungara, slavaj lingvoj, kiuj adoptas ĉinajn, arabajn nomojn laŭ ties elparolo -dum multaj lingvoj akceptas la anglan transskribon? Kiel sekvi la anglan lingvon, elektante ŭ anstataŭ w en/laŭ la angla transskribo? Vi proponas uzi ŭ antataŭ w en la angla transskribo, sed Eo preferas v anstatŭ w en la transformo de anglaj nomoj, por la pli bone elparolebleco. Mi verkis, kreis la artikolon pri Zavija per mia plej bona intenco.
Ps. Mi same malŝatas la o kun streko en la japanaj nomoj ks. en nia Vikipedio, sed ne havas ĉiam forton batali.
Narvalo 05:07, 8 Apr. 2011 (UTC)
Kara Narvalo, mi certas pri via plej bona intenco, kaj mi ankaŭ subtenas ne senkritike pensi, ke iu anglalingva kutimo estus internacia normo nur pro tio ke temas pri la angla. Sed kvankam mi ne estas arabo, mi garantias al vi ke la araba signo ﻭ certe ne korespondas al la esperantlingva sono "v", sed al "ŭ".
La fakto ke por ĝi en la latinliterigoj de arabaj vortoj al pluraj lingvoj estas uzata la litero "w", ŝuldiĝas ne al anglaj aŭ nederlandaj patriotoj, sed al la Internacia Fonetika Alfabeto, kaj al la inter arabistoj preferata latinliterigo laŭ sistemo de la germanlingva DMG, internacie akceptita inter fakuloj de la universala Orientalista Kongreso de 1936 en Romo (kaj poste plurfoje reoficialigita, ekzemple en normo DIN 31635 jen angle, france kaj germane). En la germana aŭ pola eblas latinliterigi tiun araban sonon per la litero "w", laŭ la internaciaj fakulaj sistemoj IFA kaj DMG, sed estas danĝero ke kutima germano aŭ polo misprononcus la sonon kvazaŭ "v" (en la germana ne estas alternativo, ĉar ne estas litero por la sono "ŭ", sed en la pola uzo de la litero "ł" fakte pli taŭgus). Lingvoscience temas pri voĉa labial-velara alproksimanto - sono kiu inter slavaj lingvoj ja ekzistas en la pola sed ŝajne ne ekzemple en la rusa (almenaŭ laŭ la paĝo Звонкий лабиовелярный аппроксимант). Iuj slavaj lingvoj skribitaj per cirila alfabeto do havas problemon transdoni la sonon "ﻭ" aŭ "ŭ", ĉar mankas taŭga cirila ekvivalento kaj ne eblas uzi latinan literon "w" meze de cirila teksto - la anstataŭa uzo de la cirila "в" (esperanta "v") do estas kompromisa elturniĝo, ne fidela al la araba. Iuj romanidaj lingvoj, kiuj redonas la sonon "ŭ" per litero "u" aŭ france "ou", kiel hispane Zauiya, itale Ez Zauia kaj france tradicie Zaouïa respektive Az Zaouiyah (nur lastatempe ankaŭ iuj francoj ekuzas la IFA-transliterigon kun la ne-franca litero w).
En Esperanto teorie estas tri ebloj: 1. Ĉiam neperfekte latinliterigi ﻭ (sono "ŭ") per "v" (tiam necesas skribi la araban nomon Al Ĝaŭf "Al Ĝavf" (provu prononci la duoblan konsonanton "v-f"!), 2. ĉiam latinliterigi ﻭ per "ŭ" aŭ 3. sen konsidero de la araba fari novan regulon en respekto al la uzo de la duonvokalo "ŭ" en esperantlingvaj vortoj nur post "e" aŭ "a", kaj diri ke la araba signo ﻭ (sono "ŭ") en esperantlingva transskribo estu litero "ŭ" post "a" kaj "e" (ekzemple Al Ĝaŭf) kaj estu litero "v" post aliaj literoj (ekzemple Zavija) - la lasta solvo tamen perdigus la elegantan esperantlingvan kutimon ke "unu sono estu unu litero"[1], kaj probable pli konfuzigus ol klarigus.
Ĉu vi komprenas mian penson?
ThomasPusch 08:51, 8 Apr. 2011 (UTC)
PS: Mi movas vian kaj mian notojn al la diskutpaĝo diskuto:araba lingvo, ĉar ne temas pri persona temo, ankaŭ ne al demando nur ligata al transskribo de la urbonomo Zavija aŭ Zaŭija, sed pri tute principa demando rilate al latinliterigo de ĉiaj arabaj nomoj en Esperanto.
Alia temo: Mi estas scivoleme, ĉu, laŭ vi, ĉiu w en la japanaj urbonomoj povas esti ŭ en Esperanto? Do, Wakayama al Ŭakajama, por pli perfekte redoni la originalan elparolon kaj konforme al IFA? Narvalo 13:05, 8 Apr. 2011 (UTC)
Ankaŭ en normalaj esperantlingvaj vortoj, kombinoj vokalo-duonvokalo-vokalo oftas, vidu ekzemple "antaŭo" aŭ "anstataŭi". Sed mia propono ja estas, ke en latinliterigo de origine nelatinliteraj nomoj en esperantlingva teksto (do ne temas pri esperantlingvaj vortoj) la uzo de litero "ŭ" por sono "ŭ" pli simplas ol uzo de neesperanta litero "w" (kiu en iuj naciaj latinliteraj lingvoj estas sono "ŭ" kaj en aliaj sono "v", kaj en Esperanto tute ne difinatas, kvankam ja en IFA). Tiel do mi tute ne kontraŭas en esperantlingva teksto latinliterigi la urbonomon 和歌山市 per Ŭakajama(-ŝi), kvankam mi konscias pri via prefero de Vakajama (iom ŝanĝanta la prononcon). Se oni en teksto indikas uzon de IFA, kompreneble la prononcindikoj de IFA ankaŭ enordas, sed se latinliterigita vorto simple enhavas sonon "ŝ", latinliterigo per litero "ŝ" en esperantlingava teksto pli kompreneblas ol per la IFA-litero "ʃ", kaj same uzo de litero "ŭ" por sono "ŭ" pli simplas ol uzo de litero "w"...
ThomasPusch 18:59, 9 Apr. 2011 (UTC)
Saluton. Iu faris novan artikolon Ruĝa haro per tio kion ŝajne vi aldonis al la artikolo Rufa. Nun se mi bone komprenis oni havas artikolon Rufa kun ligoj al alilingvaj versioj de artikolo pri Ruĝa haro kaj eĉ tia materialo, dum la artikolo Ruĝa haro estas bone kongrua kun la titolo sed ne havas kaj ne povas havi alilingvajn ligojn. Mi supozas, ke solvo estus fortranĉi la priharan materialon el la artikolo Rufa kaj dediĉi ĝin nur al koloro kaj ne al haro, same fortranĉi ties nunajn ligilojn kaj meti ili al Ruĝa haro, ĉu ne? Mi supozas, ke vi enmetis tiun materialon pro la Historipaĝo de Rufa. Mi ne opinias min kompetenta por tiu afero. Amike. --kani 21:18, 24 Apr. 2011 (UTC)
Mi neniel kreis la vorton "rufa", kaj mia gepatra lingvo, la germana, nomas rufajn harojn simple "ruĝaj". Sed tamen mi de tre longe konas kaj uzas la vorton, kaj same preferas ĝin kiel ekzemple la vorton "blonda" anstataŭ "flavaj haroj" aŭ "sablokoloraj haroj" aŭ simile. Tamen mi dubas ke ekzisto de du artikoloj - kaj "rufa" kaj "ruĝa har(ar)o" - havus sencon (kaj la menciita novulo ankaŭ vidas grandpartan identon de la konceptoj "rufa" kaj "ruĝa har(ar)o", preninte materialon el unu artikolo kaj simple duobligante ĝin en dua artikolo). Persone mi preferus ke la informoj estu en artikolo "rufa", konkretigante ke unuavice temas pri harkoloro (kiel "blonda"), kaj metus alidirektigon de "ruĝa har(ar)o" al "rufa". Sed mi hejme ankoraŭ rekonsultos mian PIV-on (nun mi laborejas), kaj tiam findecidos pri mia opinio...
ThomasPusch 16:23, 26 Apr. 2011 (UTC)
Saluton! I see you helped with translating the 2009 board election pages into Esperanto, and was wondering if you'd be able to help translating them this year as well, or maybe help find someone who can? We have tried to keep as much as possible similar to the 2009 pages, so the election pages shouldn't be that much work. The translation coordination page can be found at m:Board elections/2011/Translation. Thanks, Jon Harald Søby 15:18, 30 Apr. 2011 (UTC)
Saluton kaj dankon por via mesaĝo. Ja jes kunlaboro estas grava kaj plezura. --pino 16:58, 20 Jun. 2011 (UTC)
Saluton! Vi iom bedaŭris ke malmultoj pluredaktis tiun "artikolon de la semajno" do mi ankaŭ provas interesigi, vidu Vikipedio:Diskutejo eble ĉu vi povas helpi per reago ? --pino 19:54, 17 Jul. 2011 (UTC)
Saluton! Mi trovis WorldCat identities viaf-47453644. Ĉu la paĝo estas ĝusta? Vidu ankaŭ [1], [2] kaj [3] (kun mia E-laborlisto). Amike ·לערי ריינהארט·T·m:Th·T·email me· 09:25, 30 Jul. 2011 (UTC)
La "VIAF-identeco" miksas plurajn personojn kun la sama nomo Thomas Pusch. De mi estas nur la pri-esperantaj verkaĵoj. Iu matematika fakverkaĵo estas el la jaro 1975, tiam mi estis 9- ĝis 10-jara kaj en la 4-a respektive 5-a klaso - tiutempe mi vere ne interesiĝis pri verkado de matematikaj fakpublikaĵoj. Sincere, ThomasPusch 20:25, 31 Jul. 2011 (UTC)
Ĉu vi havas eblecon alveni al Nurembergo?. Vidu: laborgrupon "VIAF inter project linking". Se Vi iamaniere povos veni bv. enskribi ankaŭ ĉe Interessenten. Antaŭdankon! Amike Gangleri ·לערי ריינהארט·T·m:Th·T·email me· 06:52, 7 Sep. 2011 (UTC)
Mi deziras agrablan semajnfinon kaj feliĉan kunestadon kun la familianoj. Via helpo estos tre bonvena precipe ĉar ekster germanlingva Vikipedio malabundas tiaspecaj laboroj. Certa Vi havas amikojn el aliaj Vikipedioj kiuj povos kunhelpi kiam estos klara kion oni devas / povos fari. Amike user:Gangleri ·לערי ריינהארט·T·m:Th·T·email me· 12:50, 7 Sep. 2011 (UTC)
Dankegon pro la tuja kaj belega traduko! Ĝi certe helpos al la kunlaborantoj en E-lingva Vikipedio. Vi / oni povas movi la paĝon al pli taŭga loko. Mi metis kopion al commons:Commons:VIAF inter project linking/viaf.user.js Greasemonkey-Skript/eo. Estas minimumaj diferencoj rilate la ligoj al eo.wp. Dum Via traduko mi verkis commons:Commons:VIAF inter project linking. Do bonan nokton!. ·לערי ריינהארט·T·m:Th·T·email me· 02:06, 8 Sep. 2011 (UTC)
Kara Thomas! Ĉu Vi trovos tempon por traduki de:Bibliothekssigel. Mi trovis la paĝon rilete diskuton en grupo [bibliotekoj] ISIL-kodo. Antaŭdankon! Kun elkoraj salutoj el Munkeno Gangleri ·לערי ריינהארט·T·m:Th·T·email me· 07:42, 16 Sep. 2011 (UTC)
Kara Tomaso,
mi konstatas, ke vi komencis sistme anstataŭi la ŝablonon "projekto" per la ŝablono "projektoj" en miaj artikoloj. Mi tamen tute intence utiligas la ŝablonon "projekto", kiu fakte grafike pli konvenas al la stilo, kiel mi prezentas la artikolojn (entute la ŝablono "projektoj" kreas grafikan fuŝaspekton aperante dekstre de la paĝo kaj rompante la kontinuecon de la tekstofluo. La ligiloj al projekto komunumaro ja estas ekstera ligilo, kaj ĝi aperu en tiu paragrafo. Do mi petas vin ne anstataŭi la ŝablonon projketo per projektoj. La korekto de la malgranda "l" en ligilo, memkompreneble bonvenas.
Amike DidiWeidmann 09:11, 2 Sep. 2011 (UTC)
Saluton Didi,
mi hieraŭ vere multe ekanstataŭis la ŝablonon "projekto" per ŝablono "projektoj" - komence tute ne en viaj artikoloj, sed fine mi konstatis ke mi ekrenkontas pli kaj pli da viaj artikoloj (mi sekve kontrolis kaj konstatis ke restas pli-malpli nur multaj jarkronikaj artikoloj antaŭ la jaro 1200, kaj multaj artikoloj de vi, apenaŭ pliaj uzoj). Sed ĉar jam malfruis, mi tiam decidis simple enlitiĝi kaj sekvatage (do nun) konsultiĝi kun vi.
Kvankam mi ne malfermis la temon en la diskutejo, mi ekagis baze de la senrezultaj notoj de la koncerna diskutpaĝo: Al mi tute plaĉas la grafika aspekto se uzatas la ŝablono "projekto", sed min ĉiam iritadas la tekstoj kiel "Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso ...". Miakomprene la stilo de tiu frazo ŝajnas kvazaŭ de komencanta lernanto de Esperanto, kies gepatra lingvo ne konas difinitan artikolon (ekzemple slava aŭ balta lingvo). Kaj "multimedia" ankaŭ ne estas vera esperantlingva vorto. Flanke eĉ la uzo de la vorto gloso ne estas tute ĝusta, sed tio eble diskuteblas. Mi tute kontentus, se la tekstoj estus "La vikimedia komunejo proponas plurmediajn dosierojn pri la temo sub la gloso [aŭ: en la paĝo, aŭ: per la ligilo] ...".
Sekvapaŝe mi vidis, ke la ŝablono estas nekutime komplike farita, kaj ekŝajnis al mi ke neniel eblas rapide mem fari la lingvajn ŝanĝojn, sen riski misfunkcion de multegaj paĝoj. Mi do decidis ne profundiĝi pri lernado de la ŝajne komplika sintakso, sed peti pri helpo, jam en marto 2008, kaj denove en aŭgusto 2009. La solaj reagoj estis de Petro Tomasovsky kaj Arno Lagrange, ambaŭ ne vikipediaj komencantoj, kiuj ŝajne trovis la ŝablonon simile malpraktike komplika, kaj Arno komentis "Mia reago estas la sama: ((projekto)) estas ĥaosa. Bonvolu prefere plibonigi ((projektoj))."
Post kiam dum pli ol 3 jaroj la situacio pri la ŝablono ne ŝanĝiĝis, ĝi ŝajnas stranga al pluraj administrantoj, kaj kompare al la sume 150 000 artikoloj relative malmulte uzata kompare al la samaspektaj kestoj ((commons)), ((commonscat)) kaj ((projektoj)) dekstre sube en artikoloj, mi hieraŭ decidis simple ekagi laŭ la konsilo de Arno pli uzigi la ŝablonon ((projektoj)). Tamen: Se vi aŭ iu ajn alia povas adapti la tekston de ((projekto)) al pli bona vortumo, mi estus tute kontenta pri la grafika ideo prezenti la ("internajn") ligilojn en tekstaj linioj similforme kiel la ligiloj al paĝoj en la ekstervikipedia komputila reto. Mi supozas, ke pri la ŝablono ((projektoj)) vin ĝenas, ke ĝi ofte (en malgrandaj artikoloj kun kompare granda informkesto dekstre supre) aperas "ie ajn" sub la informkesto aŭ sub pluraj dekstren metitaj fotoj, kvazaŭ "flosas" dekstre malsupre en la paĝo, sen havi fiksan lokon en la teksto. Tiun kritikon mi povus bone kompreni. Al mi la ideo de ŝablono tiom komplika ke pluraj vikipediaj administrantoj opinias ne povi ŝanĝi ĝin, ŝajnas kontraŭa al la koncepto ke vikipedion rajtu kaj kapablu plibonigi ĉiu ajn.
Jen do la demando, kiun mi ĉiukaze hodiaŭ demandintus al vi: Kion vi opinias pri tio? Ĉu vi kapablas adapti la ŝablonan tekston, aŭ trovas personon kiu povas? Ĉu mi ne sufiĉe penis profundiĝi en la sintakson en marto 2008, kaj vi diros al mi ke post ioma orientiĝo tute simplas? Kiel ajn - mi certe ne "subite ekagis", sed jam atendas ekde 3 jaroj kaj duono, intertempe forgesis sed ripete estis rememorigita ke la ŝablona teksto de ((projekto)) en la nuna formo ŝajnas al mi stranga.
Sincere, ThomasPusch 14:52, 2 Sep. 2011 (UTC)
Pardonu ke mi enmiksiĝas. Mi unue konstatis ke Didi amase ŝanĝis ((projekto)) al ((Komunejokat)), kaj scivolas kial ne prefere uzi ((projektoj)). Kiel vi jam diris ambaŭ supre ((projekto)) estis fuŝe importita komplika ŝablono kiun la enportinto ne kapablis taŭge funkciigi; kiam mi provis kompreni kiel ĝi devus funkcii mi rapide rezignis kaj preferis aparte krei ((projektoj)) tiamaniere ke mi povu kompreni kiel ĝi povas funkcii. Al tiu lasta mi poste aldonis tiun econ ke enmeto de ĝi en paĝon aperigas en la flankan strion ligilojn similajn al "Aliaj lingvoj" sub titolo "Aliaj projektoj". Mi do volis doni ankaŭ tiun econ al ((Komunejokat)) kaj en unua tempo konstatis ke ĝi ankaŭ estigas aspekton kiun Didi trovas maldezirinda. Mi sekve apartigis ecojn (difinitajn en Mediawiki:common.css de sinteno difinita en Mediawiki:common.js) tiel ke ((projektoj)) kaj ((Komunejokat)) respektive havu apartan aspekton kaj ambaŭ estigas la oportunan ligilon en la flankan strion. Pri ((projekto)) mi rekomendas forgesi. Pri pozicio de ((projektoj)) mi kutime lokigas ĝin supre de la sekcio "Ligiloj eksteren" antaŭ la aliajn listigitajn ligilojn. Ĉar ĉi tiu ŝablono difinas desktre flosantan skatolon (per float:right;), lokigante ĝin tie, ĝi ne tro malbone aspektas (vidu ekzemple Angla_lingvo#Eksteraj_ligiloj). --Arno Lagrange ✉ @ ₪ 06:20, 7 Sep. 2011 (UTC)
Mi restarigis diskuton pri la temo, vidu Projekto:Ŝablonoj/Petoj#Estonteco_de_.C5.9Cablono:Projekto. Precipe mi ŝatus scii ĉu daŭre uzeblas tiuj du ŝablonoj samtempe kaj se jes, en kiuj situacioj. --KuboF (diskuto) 19:58, 8 Jul. 2013 (UTC)
Mi provis simpligi en ((Dokumentado de Eŭropa Unio)) "Ligiloj pri la statuto de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj kaj de la Eŭropa Centra Banko" al "Statuto de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj kaj de la Eŭropa Centra Banko". Ĉu ne pli oportune uzi mallongigojn "Statuto de la ESCB kaj de la ECB" ? AL ✉@₪ 00:07, 8 Sep. 2011 (UTC)
Saluton, Thomas. Mi ne scias, ĉu vi jam legis la jenan artikolon de:Kreisgebietsreform Mecklenburg-Vorpommern 2011 kaj mian diskuteron en la diskutejo. Do kiel ni povus esperantigi la tie menciitajn nomojn de la novaj distriktoj resp. eksterdisktriktaj urboj? Temas pri la jenaj:
Amike --Tlustulimu 17:25, 9 Sep. 2011 (UTC)
Mi povos helpi ekde lundo. Persone mi limigus min rilate al la novaj distriktoj fari ne multe pli ol ĝermajn artikolojn, tiel ke eblos novordigi la komunumajn ligilojn, la navigilan ŝablonon kaj la kategoriojn - pli ampleksajn informojn tiam povos aldoni tiu kiu volos. Sed bonas rapide respeguli la administran reformon, per limigita fortostreĉo.
ThomasPusch 09:46, 10 Sep. 2011 (UTC)
PS: Kadre de tio utilos ankaŭ verki artikolon pri la geografia kaj turisma regiono (ne la politika distrikto) Mecklenburgische Seenplatte, kies nomon mi cetere simple tradukus per "Meklenburga Lagaro".
Do ĝi ne malaperis, kaj ne estos en la kategorio "eksaj...". Jam estas similaj kategorioj pri eksaj distriktoj de Saksio kaj de Saksio-Anhalto, kie ankaŭ okazis grandaj administraj reformoj post kiam aperis ĉiuj esperantlingvaj artikoloj pri distriktoj - Meklenburgo-Antaŭpomerio ne estas la unua "kazo". ThomasPusch 18:15, 10 Sep. 2011 (UTC)
Vidu la diskuton Ton-, tona aŭ tonalta lingvo.
Saluton Thomas! Jen pinte aktuala nova ĉefministr(in)o, kaj ni eĉ ankoraŭ ne havis artikolon pri ŝi! Tio ja estis nepre plenigenda manko, kaj ne estas tro surprize ke ĝuste tiam tiaj "kolizioj" okazas. Estis do bonŝance ke mi ne detruis tro de via laboro, nek vi de mia. :-) Cetere, mia propra vikipediumado ĉiam nur okazas rekte retkonekte - almenaŭ nuntempe, sed tio eventuale povos ŝanĝiĝi estonte. Ekde venontprintempe mi regule trajnos laborejen, antaŭideble retumante kun portebla komputilo surgenue... Dume mi nun hejmas, kiel plentempa patro dufilina, kun iometa vikipediumado en la vesperaj horoj ;-) Amike, Moldur 18:40, 4 Okt. 2011 (UTC)
Saluton, Thomas. Mi ŝatus scii, kial vi alidirektis la artikolon "Oŭrenso" al "Orenso". Mi vere ne komprenas kio pelis vin fari tion. Brakumojn. Susomoinhos 23:00, 9 Okt. 2011 (UTC)
Krei la alidirektigon estis rapida ago, de malmultaj sekundoj, en marto 2008, antaŭ pli ol tri jaroj, kaj tial mi ne tuj rememoris. Sed la redaktohistorio montras, ke artikolo de la nomo "Orenso" (evidente laŭ la hispanlingva urbonomo "Orense") pri la urbo ekzistis jam ekde majo 2005, kaj klaras ke mi pensis ke almenaŭ per alidirektigo estu konsiderata nomformo laŭ la galega nomo "Ourense" - plej probable en marto 2008 mi rimarkis ke estis ruĝa ligilo en iu artikolo al ĝis tiam neekzista paĝo "Oŭrenso", kaj mi ĝeniĝis pri la misimpreso de la ruĝa ligilo kvazaŭ artikolo pri la urbo ne ekzistus - ĝi tiutempe JA jam delonge ekzistis. Fakte eblas konjekti ke almenaŭ en la artikolo Galegio mem en marto 2008 ekzistis tia ruĝa ligilo, eble mi vidis tian mison ankaŭ en aliaj paĝoj tiam. Principe mi hezitas tro grandanime esperantigi loknomojn, sed aparte en regionoj kie konkurencas pluraj regionaj lingvoj kaj ties loknomaj variaĵoj, loknomo en Esperanto teorie pli neŭtralas ol prefero de la kastilia aŭ eŭska en Eŭskio, la germana aŭ pola en historie germanaj urboj de 1945 apartenantaj al Pollando (tial ekzemple la nomo "Vroclavo" bonas) aŭ simile... Praktike ja tiom simple ofte ne estas, ĉar ofte en la esperantlingva nomo ankoraŭ videblas la fonto, do elekto de aŭ "Vitorio" aŭ "Gasteizo" por la eŭska urbo tamen montras preferon por la kastilia aŭ eŭska, kaj pri certa baltmara urbo klaras ke ĝi en Esperanto nomiĝis "Dancigo" ĝis 1945 kaj "Gdansko" post tiam - ankaŭ tie videblas la fonta lingvo... Same pri Orenso/Oŭrenso. ĈIUKAZE alidirektigo de pluraj nomformoj al unu artikolo pli helpas ol aperigo de ruĝaj ligiloj, kiuj ne gvidas al la celo. Se estas prefero pri formo Oŭrenso (laŭ la galega) kompare al Orenso (laŭ la kastilia), mi neniel ajn kontraŭas! Male: Ja mi en Vikipedio estis la unua kiu entute videbligis la galegfontan (pli regionisman) formon.
Kulture malcentreme salutas ThomasPusch 17:19, 10 Okt. 2011 (UTC)
Dankon pro via respondo. Nu, fakte la solaj oficialaj loknomoj estas, de 1983, tiuj en la galega. Hodiaŭe, "Orense" (ne plu oficiala) flaras je... ni diru "alia epoko". Ĉi tie la lingva situacio tute malsamas al tiu de Eŭskio, ĉar la galega (t.e., la portugala de Galegio) kaj la hispana ja estas tre similaj lingvoj, tiom, ke ĉiuj scipovas ambaŭ, en pli aŭ malpli bona grado. Cetere, mi konsentas kun vi pri tio, heziti ĉe esperantigo de loknomoj, des pli se ne temas pri grandaj urboj aŭ gravaj provincoj. Amike, Susomoinhos 00:18, 21 Okt. 2011 (UTC)
Saluton, Thomas. Mi ĵus vidis, ke vi provis ŝanĝi la formaton de ((Informkesto sciencisto)). Bedaŭrinde via ŝanĝo fakte difektigis la ŝablonon. Do kion vi celis fari? Eble mi povos helpi al vi. Amike --Tlustulimu 13:49, 17 Nov. 2011 (UTC)
Vidu mian noton en via diskutpaĝo: Klaras ke la ideo estas unuecigi la ŝablonon informkesto sciencisto al sama strukturo kiel aliaj biografiaj informkestoj - aparte krei saman larĝon, kiel vi mem antaŭe plurfoje postulis. Nun la informkesto sciencisto pli larĝas ol ekzemple ((Informkesto politikisto)) aŭ ((Informkesto muzika artisto)) aŭ ((Informkesto esperantisto)) (kiuj inter si samlarĝas kaj havas bonan formaton, dum nune la ŝablono informkesto fakte tro larĝas (laŭ la programigo, ĉiuj havu larĝon "23em", sed praktike tamen la larĝoj ne samas). Ĉio klara, ĉu ne? Mi tute konsciis ke mia ekadapto dum kelkaj minutoj difektigos la ŝablonon, kontentas ke vi transprenas la taskon, kaj certas ke unuecigo de la ŝablonoj ne devus esti tro granda problemo... Amike, ThomasPusch 14:01, 17 Nov. 2011 (UTC)
((#switch:
en ((informkesto sciencisto/koloro)). Ĝi funkcias alie ol la defaŭlta valoro de parametroj. Bonvolu rigardi mian ŝanĝon, por ke vi sciu tion estonte. Ĉu vi havas proponojn por pliaj fonkoloroj laŭ la diversaj sciencoj? Amike --Tlustulimu 17:21, 17 Nov. 2011 (UTC)
Saluton. Ĉu vi havas opinion pri Birdoj ? Antaŭan dankon --pino 11:32, 18 Dec. 2011 (UTC)--pino 09:22, 18 Dec. 2011 (UTC)
Salut'! Se vi opinias, ke urbego estas pli bona, bv. alinomadi. La artikolon ne mi kreis, sed supozeble germano. Mi trovis ĝin, kiel artikolo pri 3 landoj, mi aldonis partojn laŭ la tuta mondo. --Crosstor 05:54, 22 Dec. 2011 (UTC)
Ŝajnas saĝe vere alinomi la tekston, kaj mi faros tion vespere: ĉiukaze la ideo kaj de la teksto grandurbo (=listo pri urboj de pli ol 100 000 loĝantoj) kaj metropolo (=listo pri urboj de pli ol 500 000 loĝantoj) bonas: se la ligiloj ĝustas, do ruĝa koloro aperu nur pri urbo kiu ne havas esperantlingvan vikipedian artikolon, ne mise, tiam unurigarde eblas vidi kie estas artikolaj truoj pri grandaj urboj - tiu ideo tute aprezindas. -- ThomasPusch 09:49, 22 Dec. 2011 (UTC)