Valona lingvo | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Lingvoj de oïl | |
Parolantoj | 600 000 |
Skribo | latina alfabeto |
Lingva statuso | 3 sendube endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | wa |
ISO 639-3 | wln |
Glottolog | wall1255 |
Angla nomo | Walloon |
Franca nomo | wallon |
La Valona, (ISO-kodoj ISO 639-2: wln kaj 639-1 : wa) estas latinida lingvo parolata en Valonio, en la nordo de Francio en partoj de Luksemburgo kaj en centrorienta kantono de la subŝtato Wisconsin. Ĝi apartenas al la lingvoj de oïl, kies plej eminenta membro estas la franca lingvo, sed la valona ne estu konfuzita kun la Belga Franca, kiu malsamas de la Franca parolata en Francio sole en iuj negravaj punktoj de vortenhavo, ortografio kaj prononco. En Valonio la valona lingvo estas oficiala rekonita kiel regiona lingvo.
La valona estas aŭ estis parolata ne nur en Valonio, sed ankaŭ en la jenaj regionoj:
La valona lingvo dispartiĝas en kvar dialektoj:
La valona distingas sin de aliaj lingvoj de oïl ĉar ĝi estas pli proksime al la Latina lingvo, sed aliflanke ricevis plej fortan influon de la ĝermanidaj lingvoj. Tion oni rimarkas en ĝia fonetiko, ĝia leksikono kaj ĝia gramatiko. La valona fonetiko estas eksterordinare konservativa: ĝi ne ŝanĝiĝis depost la Mezepoko.
Kiel dirite supre, la valona restis pli proksima al la latina ol la aliaj lingvoj de la oïl-familio. Tion oni vidas ankaŭ en la vortaro, ekz. la valona dispierter (vekiĝi) ekzistas en la hispana despertar (sama signifo) aŭ kaj la rumana destepta (sama signifo), sed la franca ne havas tian formon. Sed la plej frapa eco estas la kvanto de pruntaĵoj el ĝermanidaj lingvoj (nederlanda, brabanta, germana, limburga): komparu la valonan flåwe al la hodiaŭa nederlanda flauw (malforta), la valonan dringuele (poŝmomo) kun la germana Trinkgeld, la valonan crole (buklo) kun la brabanta krol), la valonan spiter kun la brabanta spieken, la germana spützen aŭ la nederlanda spuwen), li sprewe (sturno) kun la nederlanda spreeuw.
Ankaŭ la sintakso estas pli ĝermaneca ol tiu de la franca lingvo. La adjektivo troviĝas ofte antaŭ la substantivo: komparu la valonan on foirt ome (forta viro) kun la franca un homme fort (viro forta); ene blanke måjhon (blanka domo) kaj la franca une maison blanche (domo blanka). La konstruo Cwè çki c'est di ça po ene fleur? (kia estas ĉi tiu floro?) povas esti komparata vorton post vorto kun la germana Was ist das für eine Blume?, nederlanda Wat is dat voor een bloem? kaj la norvega Kva er det for ein blome?
La valona lingvo ne konas la duoblan akcenton (nomitan accent circonflexe en la franca), kiu normale anstataŭas iun malnovan "s" (ekz. château de castellum). En la valona la "s" restis kiel en test (france: tête), best (france: bête), maistr (france: maître) ktp.[1]
La unuaj literaturaj tekstoj en la valona datumas de la 17-a kaj 18-a jarcentoj. Nu citu la kantojn de Hazert (kies vera nomo estis Mousset), la burleskajn operojn de Simon de Harlez, Cartier, Odon Fabry, Vivario kaj Hénault. En la 19-a jarcento kelkaj poetoj verkis valone, kiel Charles-Nicolas Simonon, Charles Duvivier kaj Nicolas Defrêcheux, kaj la teatra verkisto Edouard Remouchamps[2].
En Esperanto aperis la antologio Valonaj poetoj: Antologieto, eldonis Editions du Furet, 1993.
Vos, nosse Pere k' est la hôt,
Ki vosse no soeye beni cint côps.
Ki l' djoû vegne k' on vs ricnoxhe come mwaisse.
K' on vs schoûte sol tere come å cir.
Dinez nos ådjourdu li pwin po nosse djournêye.
Fijhoz ene croes so tos nos petchîs
Come nos l' fijhans eto so les petchîs dås ôtes.
Ni nos leyîz nén tchair dins l' eveye di må fé
Mins tchessîz li må lon erî di nozôtes.