Virtuti Militari | ||
Granda Kruco de la ordeno Virtuti Militari | ||
ordeno | ||
---|---|---|
Branĉoj | • Grand Cross of the Order of Military Virtue • Commander of the Order of Military Virtue • Knight's Cross of the Virtuti Militari • Gold Cross of the Virtuti Militari • Silver Cross of the Virtuti Militari vd | |
Lando | Respubliko de Ambaŭ Nacioj • Rusia Imperio • Pollando • Kongresa Pollando | |
Fondita de | Stanislao Aŭgusto Poniatowski vd | |
Fondita en | 22-a de junio 1792 | |
Virtuti Militari (lat. al militista, armea virto) – la plej alta pola militista ordeno atribuata pro eminentaj militaj meritoj. Ĝin establis Stanislavo Aŭgusto Poniatowski, la lasta reĝo de Pollando, la 22-an de junio 1792 por honorigi venkon dum la batalo de Zieleńce kontraŭ targovica konfederacio por defendi la Konstitucion 3-a de Majo kaj okaze de minacoj de la imperiestrino Katerino la 2-a. La ordeno estis atribuata dum la tempo de Varsovia Duklando. Post kreo de la Kongresa Pollando la ordeno, havante saman rolon, ekhavis la nomon Order Wojskowy Polski (Pola Militista Ordeno). Post regajno de sendependeco de Pollando en 1918 nova Sejmo reestablis la ordenon kun la nomo Militista Ordeno Virtuti Militari. Nuntempe la Ordenon Virtuti Militari oni rajtas atribui dum milito aŭ ĝis 5 jaroj post ĝia fino fare de Prezidanto de Pollando post peto de la komisiono pri la Ordeno Virtuti Militari.
Periodo 1939-1945
Post kreo en Francio de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento laŭ ordono de Supera Komandanto generalo de divizio Władysław Sikorski de 1940 oni denove komencis atribui la ordenon. En la jaroj 1939-1945 oni enmanigis en Okcidenta Eŭropo sume 5573 ordenojn.
Per Komandora Kruco (de la 2-a klaso) estis distingitaj:
Per Kavalira Kruco (de la 3-a klaso) estis distingitaj:
Per la Ordeno Virtuti Militari (de la 5-a klaso) oni distingis Zygmunt Szendzielarz kaj ankaŭ Varsovion (la 9-an de novembro 1939). Pola Heraldika Asocio pozitive opiniis enmeton de la distingo en blazonon de Varsovio.
Ankaŭ esperantistoj estis distingitaj, ekz.