Wilhelm Ernst Christian Huschke | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1760 en Vajmaro |
Morto | 1-an de januaro 1828 (68-jaraĝa) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | kuracisto |
Wilhelm Ernst Christian HUSCHKE (naskiĝinta la 21-an de novembro 1760 en Bürgel, mortinta la 2-an de septembro 1828 en Vajmaro) estis germana kuracisto estante kaj kortega medicinisto kaj registarkonsilisto en Vajmaro, Germanujo.
Wilhelm Ernst Christian Huschke estis la filo de la apotekisto Johann Gottfried Huschke el Bürgel.[1] Li studis medicinon en Jena kie li doktoriĝis en 1788 per defendo de la disertaĵo Dissertatio inauguralis medica de masturbatione, Jena 1788.[2] Li estis disĉiplo de Johann Christian Stark la Maljuna.
Ekde 1788 li deĵoris kiel kortega medicinisto kaj persona kuracisto kaj de dukino Anna Amalia de Saksio-Vajmaro-Eisenach kaj de duko Karlo Aŭgusto. Krome li nomumitis sekreta kortegkonsilisto kaj flegis sebezone ankaŭ Christoph Martin Wieland kaj Johann Gottfried Herder. En 1792 estis la oficiala nomumiĝo je kortega medicinisto fare de lia duka moŝto Karlo Aŭgusto.[3]
La mondo ŝuldas al Huschke - koncerne la morton de Friedrich Schiller (1805) - du aferojn. Unue estas tre verŝajne li la persono kiu komisiis la faron de masko de la mortinto, krome li verkis kune kun Gottfried von Herder la sekco-raporton ŝileran.[4] Mallonge antaŭmorte Huschke mem kuracis Ŝileron anstataŭante profesoron Stark.[5] Mallonge dirite, al Huschke venis multaj pacientoj inter la elstarularo vajmara, eĉ Johann Wolfgang von Goethe.[6]
Liaj filoj estis Emil Huschke kaj Johann Friedrich Karl Huschke, kiuj ankaŭ kuracistis. Ĉi-laste ankaŭ estis grandduka kuracisto. Huschke entombigitis sur la Historia tombejo vajmara.