William Parry | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de decembro 1790 en Bath |
Morto | 9-an de julio 1855 (64-jaraĝa) en Bad Ems |
Tombo | Greenwich |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Northbrook House • Greenwich • Bad Ems |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Alma mater | King Edward's School |
Familio | |
Patro | Caleb Hillier Parry |
Patrino | Sarah Rigby |
Frat(in)oj | Charles Henry Parry • Elizabeth Emma Parry |
Edz(in)o | Isabella Stanley • Catherine Edwards Hankinson |
Infanoj | Lucy Parry • Caroline Parry |
Parencoj | Robert Coote Arthur Parry Eardley-Wilmot |
Okupo | |
Okupo | esploristo • mararmea oficiro • botanikisto |
Sir William Edward Parry FRS (19a de decembro 1790 – 8a aŭ 9a de julio 1855) estis angla vic-admiralo kaj esploristo en Arkto. Lia vojaĝo de 1819 tra la Kanalo Parry estis probable la plej sukcesa el la atingoj en la longdaŭra serĉado de la Nordokcidenta pasejo. En 1827 li entreprenis unu el plej fruaj ekspedicioj al la Norda Poluso. Li atingis 82°45′ Nordan latitudon, markante rekordon por homa esplorado al plej fora Nordo kiu estis dum preskaŭ kvin jardekoj antaŭ esti surpasita je 83°20′26″ fare de Albert Hastings Markham en 1875–1876.