Tiu ĉi artikolo temas pri estontaj aŭ antaŭvidataj eventoj.
La enhavo povas ofte ŝanĝiĝi kaj povas enteni spekulativajn informojn. Se vi deziras skribi pri ĵusaĵo, bonvolu krei artikolon en la ĝemela projekto
Vikinovaĵoj.
La 23-a jarcento estas intervalo de cent jaroj laŭ la Gregoria Kalendaro de la Komuna Erao. Ĝi komenciĝos la 1-an de januaro 2201 kaj finiĝos la 31-an de decembro 2300. La periodo estas parto de la 3-a jarmilo.
Pasko
Krom se ŝanĝoj estos faritaj en la religia kalendaro, en 2285 la festo pasko de la "okcidentaj", neortodoksaj kristanoj okazos la 22-an de marto unuafoje ekde la jaro 1818 - tiu tago estas la plejeble frua dato en kiu pasko povas okazi.
Scienc-fikcio kies eventoj okazu en la 23-a jarcento
Literaturo (elekto)
- La anglalingva romano The Witches of Chiswick (La Sorĉistinoj de Chiswick[9]) de Robert Rankin priskribas eventojn en la 19-a kaj 23-a jarcentoj. La heroo, William Starling, laboras en estonteca socio kie religio estas posedata de gigantaj nutraĵoproduktaj konzernoj kaj la loĝantaro estas forte tronutrita.
- Pennterra, romano de Judit Moffett.
- La romana trilogio Satellite Night (Satelita Nokto) fare de Nick Pollotta.
- Sundiver, romano de David Brin.
- La eventoj de la romano Methuselah's Children (la infanoj de Metuŝelaĥ) de Robert Heinlein komenciĝas en la 22-a jarcento kaj finiĝas en la 23-a jarcento.
- Friday (Vendredo), plia romano de Robert Heinlein, probable okazas en la 23-a jarcento.
- La romano Blue Mars (blua Marso) de Kim Stanley Robinson el trilogio pri la planedo Marso: la libroj finiĝu en la unuaj jaroj de la 23-a jarcento.
- Deucalion de Brian Caswell.
- La eventoj de la libro Dead Space: Martyr (morta kosmo: martiro) de Brian Evenson okazu en 2214.
Televido kaj kino (elekto)
Serio Star Trek
La plimulto de la televidaj epizodoj el la serio Star Trek (Stela Vojaĝo) kaj la unuaj ses kinejaj filmoj el la serio okazu en la 23-a jarcento.
Indikiĝas specifaj naskiĝjaroj, parte eĉ naskiĝdatoj, por pluraj el la filmaj personaĵoj:
- La teknika oficiro Montgomery Scott naskiĝu en 2222.
- La medicina oficiro Leonard McCoy naskiĝu en 2227.
- La naviga oficiro Spock naskiĝu en 2230.
- La kosmoŝipa kapitano James T. Kirk naskiĝu la 22-an de marto 2233.
- La oficiro Hikaru Sulu naskiĝu en 2237.
- La oficirino Nyota Uhura naskiĝu en 2239.
- La oficiro Pavel Chekov naskiĝu en 2245.
- La kosmoŝipo Enterprise faru sian unuan vojaĝon en 2245.
- La enhavo de Stela Vojaĝo: La Origina Serio okazu inter la jaroj 2266 kaj 2269, kun enkondukaj epizodoj pri eventoj en 2254 kaj 2265.
- El la kinejaj filmoj, la unua okazu en 2273, 30 monatojn post la fino de la serio, la dua, angle nomata The Wrath of Khan okazu en 2285, la tria, nomata The Search for Spock, samjare, do ankaŭ en 2285, la kvara filmo, The Voyage Home okazu en 2286, la kvina, The Final Frontier en 2287 kaj la fina, sesa, The Undiscovered Country en 2293.
- En la jaro 2293 ankaŭ parte okazu la eventoj de la kineja filmo Star Trek Generations, la unua filmo prezentanta la kosmoŝipan teamon de la televidfilma epizodaro Stela Vojaĝo: La Sekva Generacio.
Kosma batalŝipo Jamato
La serio de animaciaj filmoj pri japana kosma batalŝipo Jamato 宇宙戦艦ヤマト, Uĉū Senkan Jamato) okazu en la komencaj jaroj de la jarcento, precipe inter 2201 kaj 2203. Nur la fina filmo, 復活篇 (Fukkatsu Hen, "reviviĝo") aŭ angle Resurrection, okazu en 2220.