„ La aŭtoroj de la liturgia poezio dum la postbiblia periodo, multe kontribuis al la pliricĝo de la hebrea lingvo, per kreadi de novaj nocioj kaj vortoj (el la ekzistintaj radikoj) kaj de novaj gramatikaj formoj, - laŭ modelo de la aramea lingvo. Multe pli faris la subtilaj kaj la patetike emfazaj poetoj de la dua mezepoka duono. Tial tiun tempon (inter la 5-a kaj la 15-a jarcentoj) oni nomis: "La Ora epoko".
Gia ĉefa ag-areno estis la islamana, poste la kristana Hispanio. La novepokaj poetoj levis la hebrean poeziarton al pli alta nivelo, enversiginte filozofajn ideojn en la belartajn kaj bonsonajn tempprezentojn per forta esprimmaniero.
Komence ili daŭrigis la rimadon per la samaj gramatikaj finaĵojn, ofte uzinte unusolan rimsonon tra la tuta, eĉ longa poemo. Ili enkondukis en la hebrean poeziarton la tre komplikan arablingvan versfaran metodon. Ambaŭ ŝemidaj lingvoj posedas duoblajn vokalojn: longajn kaj kurtajn. La araba ritmo-mezuro baziĝis je regula periodeco de longaj kaj kurtaj vokaloj, sendiference pri la vort-akcentado. La hebreaj poetoj ekimitis tiun ĉi metodon, malgraŭ tio, ke la hebrea lingvo, ĉesinta funkcii parole, fakte ĉesis diferenci inter la longaj kaj la kurtaj vokaloj en la lego-praktiko, kaj la diferenco restis nur en la gramatika teorio. La novenkondukita versfarado, danke al la tre multaj ritmaj kombinebloj, faris la hebreajn poeziaĵojn tre varipovaj. Sed la nova poetiko faris la poezion tre artifika.
La poetoj de la Ora Epoko verkadis ne nur religiajn himnojn, filozofe traktintaj la moraledifajn ideojn, sed ankaŭ plendojn pri la nacia sorto. Ilia poezio ampleksis plej diversajn, sekularajn kaj universalajn temojn. Ili ne evitadis natur-priskribojn, tiujn pri homaj interrilatojn kaj kutimoj.
Ili kritikis malbonajn kondutojn, sagpafis per satiroj, epigramoj kaj eĉ prezentadis erotikajn temojn, eĉ se la aŭtoroj estis piaj rabenoj. Ili akceptis kelkajn eŭropajn versformojn kiel epodo, kanzono, stanco. Same kelkajn arabajn, interalie la makamon, k.e. ritma prozrakonto. Ili kreis novajn specife hebrelingvajn formojn de versaĵoj. Ekz., riminte per homonimoj, kiuj abundas en la hebrea lingvo. Aŭ riminte tiel, ke la lasta stroflinio, aŭ la refreno, nepre estu citaĵo el la Biblio.
La korifeo de la mezepoka poezio estis, de H. Heine prikantita, rabeno Jehuda Ha-Levi, tre esprimforta poeto de la 10-a jarcento, kies versaĵoj eniris en preĝlibrojn, Ekz. la Siduro.
La Ora Epoko ne daŭris eĉ kvar jarcentojn. Ĝi finiĝis per la totalaj elpeloj de judoj el Hispanio (1492) kaj el Portugalio (1497), krom tiuj, kiuj konsentis akcepti la bapton. ” |