En Moskvo okazis subtena marŝo kun frapfrazo "Kosovo estas Serbio!", ĝin partoprenis pli ol mil homoj. La marŝintoj i. a. alvokis rusian registaron sendi pacigajn trupojn en la partojn de Kosovo, kie ankoraŭ loĝas etnaj serboj.
26-a de aprilo
La anoncita de la zimbabva registaro rekalkulado de la balotiloj evidente konfirmas, post elkalkulado de la plej multaj el la 23 elektosekcioj, venkon de la opozicia Movado por Demokratia Ŝanĝo en la parlamentabaloto antaŭ kvar semajnoj.
25-a de aprilo
La hispana registaro blokas portempe la vendon de sunflora oleo, pro suspekto pri kontaminado en sendaĵo el Ukrainio. Aliaj okcidenteŭropaj landoj ankaŭ trovis similan kontaminadon.
24-a de aprilo
En El Progreso, urbo norde de Tegucigalpo, la ĉefurbo de mezamerikaHonduro, estas pafmortigita la estrino de la plej granda sindikata asocio. Pluraj atakantoj murdis la 60-jaraĝan Altagracia Fuentes kaj ŝiajn du akompanantojn. Ili estis survoje al San Pedro Sula por tie prepari manifestaciojn je la 1-a de majo.
Bohdan Daniliŝin, ukraina ministro pri ekonomiko, supozis, ke kresko de la prezoj por bananoj kaŭzas la rekordan inflacion de la loka valuto, hrivno.
22-a de aprilo
Volgia interregiona prokurejo konstatis, ke en Volgo estas 2107 forlasitaj ŝipoj, pluraj el ili ne havas posedanton kaj detruiĝas, poluante la riveron kaj malhelpante navigadon. La trovitajn ŝipojn oni planas eligi kaj reutiligi la metalon.
21-a de aprilo
La eksa episkopo Fernando Lugo venkas en la prezidentaj balotoj de Paragvajo. Li fariĝos la unua prezidento ne apartenanta al la Partido Colorado post pli ol 60 jaroj.
La eks-episkopoFernando Lugo (56-j.), gvidanto de la opozicia Alianco Patriota por la Ŝanĝo gajnas la prezidentan baloton en Paragvajo kun 40,8 % de la voĉoj. Li atingas historian potencŝanĝon pri la Kolorado-partio, reginta dum la pasintaj 61 jaroj. Ĝia kandidatino Blanca Ovelar antingas 30,8 %. Partoprenis en la baloto 65 %.
19-a de aprilo
Tri semajnojn post la pridisputataj parlamenta kaj prezidentabalotoj en Zimbabvo komenciĝas parta rekalkulado de la balotiloj. La opozicio, jam vidanta sin kiel venkinto de la balotoj, antaŭtage malsukcesis antaŭ tribunalo kun protesto kontraŭ tio.
Densa fumo malfunkciigas aertrafikon kaj obstrukcas aŭtomobilan trafikon en argentina ĉefurbo Bonaero. Kaŭzo estas brulegoj norde de la urbo, ekbruligitaj de kamparanoj por senradikigi la grundon, informis la ministro pri internaj aferoj Florencio Randazzo. En la riverdelto de Parano areo de ĉirkaŭ 70.000 hektaroj estas en flamoj.
La italoj denove estis vokataj al parlamenta elektado. Laŭ unuaj prognozoj malvaste antaŭas konservativa opoziciestro Silvio Berlusconi kontraŭe de iama roma urbestro Walter Veltroni. Finfine Berlusconi gajnas per antaŭeco de rondcifere ok punktoj. Tiel li fariĝus la trian fojon ĉefo de registaro post 1994 kaj 2001.
Ĉe kraŝo de sudana kargoaviadilo en iama soveta respubliko Moldavujo mortis ĉiuj ok aviopersonaranoj. La maŝino de tipo Antonow AN-32 kraŝis proksime de la flughaveno de moldava ĉefurbo Kiŝinevo, kiel raportis la novaĵ-agentejo ITAR-TASS.
7-a de aprilo
Oni devis estingi la Olimpikan torĉon en Parizo pro la perforta agado de la kontraŭĉinaj (portibetaj) protestantoj. Oni volis uzi eĉ fajroestingilon por malebligi vojon de la olimpika flamo.
5-a de aprilo
Usona prezidento George Bush venis en la rusian urbon Soĉi por renkontiĝi kun la prezidento de RusioVladimir Putin. Kun Bush venis 700-homa delegacio. La du prezidentoj interalie vizitos olimpikajn objektojn en la urbo, kiu gastigos la Vintran Olimpikon en 2014.