Kroatio aŭ Kroatujo, oficiale Respubliko Kroatio (kroate Hrvatska kaj Republika Hrvatska Aŭskulti), estas lando en Sudorienta Eŭropo, en la nordokcidento de la Balkana duoninsulo, kiu etendiĝas de la orienta ekstremo de Alpoj ĝis Adriatiko tra la Dinara Montaro.
Ĝin ĉirkaŭas Slovenio, Hungario, Serbio, Bosnio kaj Hercegovino kaj Montenegro. Ĝia ĉefurbo estas Zagrebo.
Kroatio apartenas al la Eŭropa Unio de la 1-a de julio 2013.
En la 9-a jarcento, ekde la duko Branimir memstara lando, ekde 925 reĝlando (la unua reĝo Tomislav). Ekde 1102 parto de Kroat-Hungara reĝlando (sub hungara dinastio, sed kroatio ĉiam egalrajta al hungara parto de la ŝtato). En la 15-a jarcento Kroation atakadis turkoj (otomana ŝtato). Post 100 jaroj da defendaj militoj, Kroatio ne sukcesis defendi sian teritorion - 80% konkeris turkoj. Ili konkeris ankaŭ pli ol duonon de Hungario. Ambaŭ reĝlandoj akceptis en 1527 aŭstrian dinastion Habsburg, ĉar sole tiu povis helpi en defendo de la restinta teritorio kaj en eventuala liberigo de la jam perdita. En 1918, post la unua mondomilito kaj disfalo de Aŭstrio-Hungario, Kroatio ne sukcesis memstariĝi. La eventoj ĝin pelis al unio kun Serbio al komuna sudslava ŝtato. Do Kroatio estis ekde 1918 parto de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj (de 1929 Jugoslavio). Sub serba premo kaj ekonomia ekspluatado, kaj poste eĉ teroro kaj diktaturo, kroatoj volis forlasi la union, sed ne povis. Tial en 1941 ili akceptis esti dum la dua mondmilito marioneta ŝtato, kontrolata de Nazia Germanio kaj Faŝisma Italio. La ŝtato ne estis stabila, la registaro diktatoreca, premata de Germanio kaj eĉ pli de Italio. Krome estis ribeloj serba kaj komunista, kiuj minacis la kroatian sendependecon. Post malvenko de Germanio, la aliancanoj ne permesis ke Kroatio restu sendependa, sed permesis, ke jugoslaviaj komunistoj revenigu ĝin en Jugoslavion. De 1945 membro de Jugoslava socialisma federacio. Sed nacia konflikto inter serboj kaj kroatoj restis, kaj finfine en 1990 kroatio deklaris suverenecon kaj adoptis novan konstitucion. Serbio ne volis simple lasi la aferon, tial sekvis konflikto kun Serbio, en kiu Kroatio post granda peno sukcesis sin defendi. En 1992 Usono kaj la landoj de la Eŭropa Unio agnoskis ĝian sendependecon.
Loĝantaro: 4.284.889 (censo 2011), 4.437 460 (censo 2001), laŭ la censo de 2011 inter ili - kroatoj 89,63%, serboj 4,54%, bosnianoj 0,47%, italoj 0,44%, hungaroj 0,37%, albanoj 0,34%, slovenoj 0,30%, ĉeĥoj 0,24%, ...Virinoj estas 51,87% kaj viroj estas 48,13% el la nombro de la loĝantaro.
Kroatio troviĝas en eŭrozono ekde la 1-a de januaro 2023. Antaŭe, ĝia nacia valuto estis kunao (nacilingve: kuna, kodo: HRK), kiu konsistis el 100 lipaoj (nacilingve: lipa). Unu kunao valoras 0,133 eŭroj.
Internacie konverteblajn valutojn eblas ŝanĝi en ĉiuj bankoj, memstaraj monŝanĝejoj kaj pluraj poŝtoficejoj kaj hoteloj. Konsilindas kunporti eŭrojn, kiuj estas la oficiala valuto, aŭ internaciajn bank- kaj kredit-kartojn, kiuj uzeblas multloke.[1]
En 1997 Kroatio eldonis 25-kunaan moneron kun Esperanta teksto honore al la unua kongreso de kroataj esperantistoj. Kvankam ĝi validas kiel regula mono, en la cirkulado ĝi malofte troviĝas pro sia numismatika valoro.[1]
Vetero: Kroatio situas sur la 45-a paralelo de la norda geografia latitudo, pro kio ĝia klimato en la interno de la lando estas plejparte modere kontinenta, ĉe la maro mediteranea kaj en pli altaj regionoj montara. En la landinterno la mezaj temperaturoj dum julio kaj aŭgusto estas ĉirkaŭ 28 gradoj, la someroj estas ĝenerale sekaj kaj tre varmaj, kvankam la ĝeneralaj klimataj ŝanĝoj povas alporti surprizajn efikojn. Konsilindas uzi kutimajn somerajn vestojn el naturaj materialoj. Publikaj lokoj ĝenerale ne estas bone klimatizitaj[1].
Zagrebo (704.775 loĝantoj), Split (217.493 loĝantoj), Rijeko (138.558 loĝantoj), Osijek (85.817 loĝantoj), Zadar (72.991 loĝantoj), Slavonski Brod (62.925 loĝantoj), Sesvete (61.458 loĝantoj), Pula (59.565 loĝantoj), Kaŝtela (51.517 loĝantoj), Karlovac (47.145 loĝantoj), Varaĵdin (42.182 loĝantoj), Bjelovar (40.276 loĝantoj),Ŝibenik (37.159 loĝantoj), Velika Gorica (36.947 loĝantoj), Sisak (34.684 loĝantoj), Vinkovci (33.378 loĝantoj), Vukovar (29.015 loĝantoj), Bjelovar (28.781 loĝantoj), Dubrovnik (26.452 loĝantoj), Koprivnica (26.386 loĝantoj), Ĝakovo (22.027 loĝantoj), Poĵega (21.365 loĝantoj), Zapreŝiĉ (17.583 loĝantoj), Solin (15.890 loĝantoj), Ĉakovec (15.830 loĝantoj), Virovitica (15.629 loĝantoj), Samobor (15.185 loĝantoj), Kutina (14.852 loĝantoj), Metkoviĉ (13.908 loĝantoj), Petrinja (13.908 loĝantoj), Ĵupanja (13.810 loĝantoj), Rovinj (13.501 loĝantoj), Makarska (13.415 loĝantoj), Nova Gradiŝka (13.298 loĝantoj), Kriĵevci (11.570 loĝantoj), Sinj (11.497 loĝantoj), Knin (11.156 loĝantoj), Slatina (10.948 loĝantoj), Trogir (10.935 loĝantoj), Poreĉ (10.475 loĝantoj), Naŝice, Daruvar, Krapina, Zabok, Ĝurĝevac, Vrbovec, Ivaniĉ-Grad, Ogulin, Delnice, Crikvenica, Senj, Novi Vinodolski, Krk, Mali Loŝinj, Rab, Cres, Pag, Ĥvar, Braĉ, Vis, Korĉula, Ploĉe, Pazin, Motovun, Buzet, Labin, Opatija, Umag, Vrsar, Medulin, Ogulin, Delnice, Lokve, Ĉabar, Gospiĉ, Otoĉac, Pakrac...
Vidu ankaŭ la pli detalan artikolon Provincoj de Kroatio.
La 21 provincoj (županije) de Kroatio, inter ili la nacia ĉefurbo Zagrebo, estas Bjelovar-Bilogora (Bjelovarsko-Bilogorska županija), Brod-Posavina (Brodsko-Posavska županija), Dubrovnik-Neretva (Dubrovačko-neretvanska županija), Istrio (Istarska županija), Karlovac (Karlovačska županija), Koprivnica-Križevci (Koprivničko-križevačka županija), Krapina-Zagorje (Krapinsko-zagorska županija), Lika-Senj (Ličko-senjska županija), Međimurje (Međimurska županija), Osijek-Baranja (Osječko-baranjska županija), Požega-Slavonio (Požeško-slavonska županija), Primorje-Gorski kotar (Primorsko-goranska županija), Sisak-Moslavina (Sisačko-moslavačka županija), Split-Dalmatio (Splitsko-dalmatinska županija), Šibenik-Knin (Šibeniksko-Kninska županija), Varaždin (Varaždinska županija), Virovitica-Podravina (Virovitičko-podravska županija), Vukovar-Srijem (Vukovarsko-srijemska županija), Zadar (Zadarska županija), Zagreba provinco (Zagrebačka županija) kaj urbo Zagrebo (Grad Zagreb).
Dalmata hundo[2] (kroate Dalmatinac) estas hundraso kaj iela simbolo el Kroatio.[3][4] Ĝi ŝuldas sian nomon al la historia regiono Dalmatio. Ties ĉefa karaktero estas ilia senegala hararo makulita nigre surblanko. Vidu ankaŭ supre en la artikolo (Monero kun teksto en Esperanto).
En februaro 2019 de la respubliko Kroatio la lingvo Esperanto estis rekonita kiel nemateria kultura heredaĵo.[5]
Kroata Esperanto-Ligo http://www.esperanto.hr
Bazaj informoj pri Kroatio en la vikio de UEA esperante
|
|
|