Respubliko Nord-Makedonio | |
Respubliko Makedonio, Respubliko Makedonujo | |
Република Северна Македонија | |
Republika Severna Makedonija | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: Denes nad Makedonija | |
![]() | |
suverena ŝtato • lando sen maraliro • lando | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Skopjo |
Oficiala(j) lingvo(j) | Makedona |
Uzata(j) lingvo(j) | makedona lingvo, geg-albana lingvo, serba lingvo, meglenorumana lingvo, arumana lingvo |
Areo | 25 713 km² |
- % de akvo | 1,9 % |
Loĝantaro | 1 836 713 (2021) |
Loĝdenso | 80,1 loĝ./km² |
Loĝantoj | makedonoj |
Horzono | +1 |
Interreta domajno | mk |
Landokodo | MKD, MK |
Telefona kodo | 389 |
Plej alta punkto | Monto Korab |
Plej malalta punkto | Rivero Vardar |
Politiko | |
Politika sistemo | Respubliko |
Ŝtatestro | Stevo Pendarovski (Стево Пендаровски) |
Ĉefministro | Dimitar Kovačevski (Димитар Ковачевски) |
Sendependiĝo disde Jugoslavio | 8-a de septembro 1991 |
Ekonomio | |
Valuto | Makedona denaro (MKD) |
MEP | laŭ 2019 |
– suma | 12,383 mld $ |
– pokapa | ? |
Nord-Makedonio aŭ Nord-Makedonujo, en longa formo Respubliko Nord-Makedonio (makedone: Република Северна Македонија, Republika Severna Makedonija), estas ŝtato en Suda Eŭropo situanta en la Balkana duoninsulo. Ĝi estas unu el la ŝtatoj naskiĝintaj post la disiĝo de la Socialisma federacia respubliko Jugoslavio, disde kiu ĝi deklaris sian sendependecon en 1991.
La 12-an de Junio 2018, post 27-jara disputo pri la nomo, la Makedonia kaj Greka ĉefministroj provizore interkonsentis, ke la nova nomo estos Respubliko Nord-Makedonio (Република Северна Македонија). La nomo estas konfirmita per referendumo en Respubliko Makedonio kaj la parlamento de Grekio.[1] La nova nomo estis ekuzata en februaro 2019[2], ĝis tiam la lando uzis la nomon Respubliko Makedonio (makedone: Република Македонија, Republika Makedonija) aŭ la nomon Iama Jugoslavia Respubliko Makedonio (Поранешна Југословенска Република Македонија, Poraneŝna Jugoslovenska Republika Makedonija).
Ĝi ne havas aliron al maro kaj havas landlimojn kun Grekio, Bulgario, Serbio, Kosovo kaj Albanio. La lando, kiu havas du milionojn da loĝantoj, okupas pli-malpli la nordan duonon de la regiono Makedonio, kiu etendiĝas ankaŭ en Bulgario kaj Grekio. Ĝia ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Skopjo, kaj la sekvaj plej grandaj urboj estas Kumanovo, Bitola, Prilep kaj Tetovo. La lando estas ĉefe montara kaj havas ĉirkaŭ 50 lagojn.
En 1991 post la disfalo de socialisma Jugoslavio estis deklarita sendependeco de Makedonio. Kontraŭ la nomo de nova ŝtato elpaŝis Grekio, ĉar la saman nomon havas Greka provinco (Makedonio) kun la centro en la urbo Tesaloniko, kiu najbaras al la sendependa Makedona regno. La teritorio de la historia Makedonio nun apartenas al tri najbaraj ŝtatoj: Grekio, Bulgario kaj Respubliko Makedonio.
La 26-an de februaro de 2004 mortis la ŝtatprezidanto Boris Trajkovski en aviadila akcidento.
Nord-Makedonio kandatiĝis esti membro de la Eŭropa Unio en 2004[3].
En la listo de monda heredaĵo de Unesko troviĝas unu makedona loko, Ohrid kaj ĝia lago.
Statistikaj regionoj de Nord-Makedonio estas formita de kelkaj municipoj. Entute ekzistas ok regionoj.