Ohrid | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | ![]() | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 6000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 38 818 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 100 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 41° 7′ N, 20° 48′ O (mapo)41.11694444444420.801944444444Koordinatoj: 41° 7′ N, 20° 48′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 695 m [+] | ||||
Areo | 389,93 km² (38 993 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Ohrid (makedone Охрид, albane Ohër/Ohri, bulgare Охpидa, turke Ohri) estas urbo en Nord-Makedonio. Laŭ la censo de septembro 2021 loĝis en la urbo entute 38 818 homoj.[1]
La urbo situas laŭborde de nacia parko (makedone Национален Парк Галичица) kaj Lago de Ohrid. Kontraŭe al tiu lago troviĝas Albanio. La urbo estas parto de la Monda Heredaĵo de Unesko ekde 1980. La urbo Ohrid estas la administra centro de la Opština Ohrid.
Iliroj fondis la urbon nomatan Lychnis, Lychnidus. Poste ĝi estis grava urbo de romianoj, ĉar vojo "Via Egnatia" kondukis tie. En la 4-a jarcento jam vivis en la urbo kristanoj. En 867 bulgaroj konkeris la tutan ĉirkaŭaĵon. Tiutempe la urbo ricevis la nomon Ohrid kaj estis ĉefurbo de Bulgario inter 990-1015. En 1018 Bizanco konkeris la urbon. Baldaŭe la estroj estis alterne serboj, bulgaroj kaj Bizanco. Ekde la 14-a jarcento la urbo apartenis al la Osmana Imperio ĝis 1913. Nuntempe ĉiujare festivalo okazas.