La Azia-Oceania Komisiono de UEA (KAOEM) konsistas el reprezentantoj de landaj asocioj en Azio kaj Oceanio aliĝintaj al Universala Esperanto-Asocio. Ĝi laboras por harmoniigi la kunlaboron de la regionaj landaj organizoj kaj agadas por semi kaj progresigi Esperanton en la landoj, kie la lingvo ankoraŭ ne aktivas kaj prosperas. KAOEM ankaŭ helpas efektivigi laborplanojn de UEA en Azio kaj Oceanio. La Komisiono fondiĝis la 28-an de julio 1994 dum la 79-a UK en Seulo komence kun nomo Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM). Ĝi eldonas bultenon, mastrumas plurajn projektojn por konigo kaj disvastigo de Esperanto, aranĝas aziajn kongresojn, ktp. Ĝi funkcias per la rento de la tiel nomata Azia Fondaĵo de UEA. La Azia Kongreso de Esperanto okazas ĉiun trian jaron.
En la jaro 2016 laŭ decido de UEA kaj interkonsentoj de la komisionoj Azia kaj Oceania, la ambaŭ komisionoj unuiĝis.
La 9a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto okazis en Da Nang, Vjetnamio 2019.
En la 10-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto en Busan, Koreio en 2022, la nova estraro de KAOEM elektiĝis por la mandato 2022-2025
Kontaktoj:
Vidu similajn instancojn: Afrika Komisiono de UEA, Amerika Komisiono de UEA, Komisiono MONA, Eŭropa Esperanto-Unio
1. Sisteme organizi kaj regione vigligi la movadon
2. Subteni junularan movadon
3. Membro-varbado de UEA
4. Semi en la landoj, en kiuj Esperanto ne estas semita
Kongreso | Datoj | Urbo | Ŝtato | Kongresanoj | Landoj | Temoj |
---|---|---|---|---|---|---|
9-a | 25-28 Aprilo 2019 | Da Nang | ![]() |
281 | 22 | Esperanto kaj kultura diverseco de Azio kaj Oceanio! |
8-a | 3-6 Novembro 2016 | Quanzhou | ![]() |
278 | 20 | Esperanto por azia kunlaboro en la reta epoko! |
7-a | 18–22 Aprilo 2013 | Jerusalemo | ![]() |
Ekologio de paco - paca kunvivado de homo, medio kaj naturo! | ||
6-a | 19–23 Junio 2010 | Ulanbatoro | ![]() |
215 | 27 | Azia harmoniiĝo per Esperanto! |
5-a | 11–15 Februaro 2008 | Bangaloro | ![]() |
160 | 29 | Esperanto en multlingva Azio! |
4-a | 25–28 Aŭgusto 2005 | Katmando | ![]() |
120 | 7 | Mondpaco el monttegmento Himalajo! |
3-a | 23–26 Aŭgusto 2002 | Seulo | ![]() |
448 | 15 | Interkompreniĝado inter kulturoj; |
2-a | 22–25 Aŭgusto 1999 | Hanojo | ![]() |
420 | 16 | Kunlaboro por paco, stabileco kaj disvolviĝo! |
1-a | 22–25 Aŭgusto 1996 | Ŝanhajo | ![]() |
584 | 18 | Azio kaj la 21a jarcento! |
La nunaj membroj de la komisiono estas[2][3]:
Observantoj
S-ino Gong Xiaofeng (ILEI) ;
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Trezoro-jul2019
; $2