Captain Fantastic | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Captain Fantastic |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 18 aŭg. 2016 |
Ĝenro | filma dramo, amafera filmo, komedia filmo |
Kameraado | Stéphane Fontaine |
Reĝisoro(j) | Matt Ross |
Scenaro | Matt Ross |
Loko de rakonto | Nov-Meksiko |
Muziko de | Alex Somers |
Rolantoj | Viggo Mortensen • Annalise Basso • Kathryn Hahn • Steve Zahn • Frank Langella • Ann Dowd • Missi Pyle |
IMDb | |
Captain Fantastic (Mirinda Kapitano) estas usona komedia kaj drama filmo de 2016, kiu estis realigita kaj direktita fare de Matt Ross kun Viggo Mortensen en la gvidrolo. La rakonto estas centrita ĉirkaŭ ekcentrita familio kun nekutimaj, kontraŭkulturaj ideoj kiu estas devigata reintegriĝi en la usona socio post kiam ĝi vivis izolece dum jardeko kiel eble plej fore de la influo de la freneziga konsumisma kulturo[1]. La filmo estas fakte esploro pri la elektoj, kiujn gepatroj faras por la edukado de siaj infanoj[1].
La ideo por la filmo venis kiam Matt Ross komencis pridubi la elektojn kiujn li kaj lia edzino faris kiel gepatroj. De tie li scivolis kio okazus se gepatroj tute dediĉus ilian atenton al la vivoj de iliaj infanoj, sed rimarkante samtempe ke la moderna teknologio malfaciligas tion.[2] Kiam li faris la filmon li prenis kaj aŭtobiografiajn pecojn de sia propra vivo, kiam li kreskis en socia medio kun alternativaj vivstiloj[3], vivinte mem ekzemple en tipio (loĝtendo) kiam li estis juna.
Tiu ĉi filmo kiu aperis en junio de 2016, estas ege bona laŭ la kvalifiko de IMDb, ege bona pro la rakonto kaj pro tio ke dum unu el la scenoj aperas Esperanto[4][5].
La filmo premieris ĉe la filmfestivalo de Sundance je la 23-a januaro 2016[6] kaj estis montrita dum la filmfestivalo de Cannes[7][8]. La filmo havis sian premieron en kinejo je la 8-a de julio 2016[9].
Ben Cash (gvidrolo por Viggo Mortensen), iu ekologia-anarkiema kaj idealista patro, lia edzino Leslie kaj iliaj ses geinfanoj klopodas vivi aŭtarke kaj en simbiozo kun la naturo, en la koro de la arbaroj de Nordameriko (Vaŝingtono), kaj malproksime de la ekstera mondo. La patro, volas dediĉi sian tempon nur al la edukado de la infanoj, ĉar li trovas la atenton kiun oni donas al siaj infanoj estas pli grava ol al sia kariero kaj ambicioj. Li aŭtoritece edukas (duon-hipistile kaj duon-alimondisme) kaj disciplinigas siajn infanojn por ke ili fariĝu eksterordinaraj, altintelektaj kaj respondecaj plenkreskuloj. Tamen post la sinmortigo de la patrino, kiu suferis pro dupolusa perturbo, la patro estas devigata forlasi la malgrandan familian "paradizon" por komenci vojaĝon al la ekstera mondo kune kun siaj infanoj kaj rekonekti kun la reala mondo. Tamen post tiu ideoŝoko li ekpridubas ĉion kion li instruis al la infanoj kaj eĉ pridubas lian opinion pri kio signifas "esti patro" en la nuntempa Usono. Tiu ĉi filmo parolas pri la serĉado de ekvilibro[1] inter la probo resti aŭtenta eĉ en senrespondeca maniero kaj la premo adapti sin al la reala ekstera mondo kiu malfaciligas proprajn elektojn. Ĝi ankaŭ temas pri individueco kaj socia adaptiĝo, familiaj valoroj kaj libereco, dum ĝi ambaŭ kritikas la fuĝon el la socio kiel la nedaŭreblan aspekton de la kapitalisma konsumsocio.
Ĉiuj infanoj lernis flue paroli Esperanton[10][11] kaj havas sekretajn konversaciojn en tiu lingvo[12]. En unu enbusa sceno du fratinoj volas emancipacii sin parolante Esperanton al la patro, sed tiu malpermesas tion se ne ĉiuj scipovas ĝin[4]. En la filmo la patro (Viggo Mortensen) instruas al siaj infanoj ne nur jogon, literaturon kaj filozofion, sed ankaŭ lingvojn, kiujn li parte mem scipovas paroli[13] aŭ kiun Annalize kaj Samantha aŭtodidakte lernis kiel Esperanto.[14] Krom lingvoj, ili lernas arkpafadon, batalartojn, sed ankaŭ kiel ekbruligi fajron, buĉi cervon, sekvi bestospurojn, grimpi rokojn. Shree lernis balsamo-teknikojn. Vespere ili lernas ludi muzikon, legas filozofian libron (ekz. "La fratoj Karamazov") aŭ liberecanan libron kia "The Joy of Sex"[11].
Jam en pli fruaj filmoj Esperanto iel estis prezenta : Idiot's Delight (1939), “The Great Dictator” (1940), State Secret (1950), "Incubus" (1966), “Gattaca” (1997), “Street Fighter” (1994), “Blade: Trinity” (2004), "El coche de pedales" (2004), "Senmova" [15] (2009), Superman/Batman: Apocalypse (2010).
Brooke Holman de Screenprism, usona retejo por (tv)-filmo-analizado, opinias ke "la lingvo Esperanto estas taŭga metaforo por la spirito de la filmo". En busosceno kie du ĝemelaj filinoj parolas en Esperanto kaj Ben (la patro) parolas al ili en la germana, la filmo ne donas subtekstigon, Holman konjektas ke tio estas ĉar kvazaŭ la filmo ne volas inkludi la spektantaron en la konversacio [16]. La filmo montrus ankaŭ ke la familio vivus sektecan, ne flekseblan vivstilon[16] kvazaŭ oni vivas sur alia planedo kaj ke retiriĝo de la pli granda socio ne estas sen vivminacaj riskoj kaj oferoj. La filmo donas la mesaĝon ke gravas resti fidela al niaj propraj idealoj kaj al ni mem, sed ke iom da kompromiso helpas ke ni povas malfermi nin al pli ampleksa mondo de spertoj[16].
Tiu ĉi artikolo estas grandparte traduko el la norvega vikipedia versio je la sama dato (2/12/17).