Charles de Gaulle
Charles de Gaulle dum 1942.
Charles de Gaulle dum 1942.
Persona informo
Charles de Gaulle
Naskonomo Charles André Joseph Marie de Gaulle
Naskiĝo 22-a de novembro 1890
en  Francio, Lille
Morto 9-an de novembro 1970 (1970-11-09)
en Colombey-les-Deux-Églises
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per aneŭrismo vd
Tombo grave of Charles de Gaulle vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Palaco Elizeo vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Milita speciala lernejo Saint-CyrCollège Stanislas • École supérieure de guerre vd
Partio RPF (1947-1955)
UNR (1958-1959)
UDR (1968-1970)
Subskribo Charles de Gaulle
Memorigilo Charles de Gaulle
Familio
Dinastio familio de Gaulle vd
Patro Henri de Gaulle vd
Patrino Jeanne Maillot vd
Gefratoj Marie-Agnès de Gaulle • Jacques de Gaulle • Xavier de Gaulle • Pierre de Gaulle vd
Edz(in)o Yvonne de Gaulle vd
Infanoj Anne de Gaulle • Philippe de Gaulle • Élisabeth de Gaulle vd
Profesio
Alia nomo Charles de Lugale vd
Okupo ŝtatreprezentanto • memuaristo • military theorist • oficiropolitikisto vd
Laborkampo politiko vd
Aktiva en Ingolstadt • Wülzburg • Francio vd
Aktiva dum –1946 vd
Verkado
Verkoj Mémoires de guerre vd
18-a Prezidento de Francio
Dum 8-a de januaro 195928-a de aprilo 1969
Antaŭulo René Coty
Sekvanto Georges Pompidou
132-a prezidanto de la Konsilio
148-a registarestro
Dum 1-a de junio 19588-a de januaro 1959
Antaŭulo Pierre Pflimlin
Sekvanto Michel Debré
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Charles André Joseph Marie de Gaulle ([ʃaʁl də gol]) (naskiĝis la 22-an de novembro 1890 en Lille, [1]. mortis la 9-an de novembro 1970 en Colombey-les-Deux-Églises, Ĉampanjo), plej kutime konata kiel "Generalo de Gaulle", aŭ simple "de Gaulle", aŭ familiare "le grand Charles" (la granda Karlo) pro sia rimarkinda altstatureco, estis franca militisto kaj ŝtata personeco.

Li estris sektorojn de la franca rezistado kontraŭ Nazia Germanio dum la Dua Mondmilito kaj prezidis la Provizoran Registaron de la Franca Respubliko de 1944 ĝis 1946 por restaŭri la demokration en Francio. Li estis hegemonia figuro en Francio dum la Malvarma Milito, kaj estis defendanto de la franc-germana reamikiĝo kaj unu de la figuroj influaj en la historio de la procezo de konstruado de la Eŭropa Unio, kio faras, ke lia pensaro plue influas en la politiko de lia lando. En 1958, li rompis sian retiron for de la politiko post esti nomumita ĉefministro fare de la prezidento René Coty. Lia ĉefa verko kiel prezidanto de la registaro estis la proklamo de nova konstitucio, kiu komencis la funkciadon de la Kvina Respubliko kiam tiu estis aprobita pere de referendumo. Samjare li estis elektita prezidanto kaj reelektita por tiu sama posteno 1965 pri kiu li demisiis en 1969.

Naskiĝinta en Lille, li gradiĝis en la École spéciale militaire de Saint-Cyr en 1912. Li estis nomumita oficiro dum la Unua Mondmilito, kaj dum tiu li estis foje vundita kaj finfine enprizonigita en Verdun. En 1921 li edziĝis al Yvonne Vendroux, kun kiu li havis tri gefilojn: Philippe (1921–nune), Élisabeth (1924–2013) kaj Anne (1928–1948). Dum la Intermilita periodo, li plenumis diversajn militistajn postenojn, partikulare tiun de Subministro de la Konsilantaro de Nacia Defendo (1937–1940), sub estreco de la marŝalo Philippe Petain. Dum la invado de Francio fare de Nazia Germanio en majo 1940, li estris kirasdivizion kiu kontraŭatakis la germanajn invadantojn; poste li estis nomumita subministro pri milito. Post la falo de la registaro de Paul Reynaud kaj la establado de la reĝimo de Pétain, lia iama estro, kun la apogo de la naziisma kunlaborulo Pierre Laval, li konstatis, ke la novaj aŭtoritatoj ne pluigos la militon kontraŭ la Tria Regno kaj male ili planigos la francan kapitulacon anstataŭ militi el Alĝerio. Malakceptante la milithalton de la registaro kun Germanio, de Gaulle alvokis la francan loĝantaron rezisti la okupacion kaj pluigi sian luktadon per la alvoko de la 18a de junio el Londono, post eliri el Francio la 16an de junio 1940. Tie li ekprenis estrecon de la movado Libera Francio aŭ Militanta Francio.

Dum tiuj jaroj li verkis la libron L'Appel (La alvoko, inter 1940 kaj 1942), en kiu li eksponis sian koncepton de la milito: la enorma tragedio de la okupacio, la spirito de la malvenkistoj, la sindonemo al la malamiko, la alvoko al malakcepto de kapitulaco el Londono, la organizado de la Libera Francio, la luktado por ties digneco en la defendo de la tuta Francio kaj la kontribuo kiun tiuj francoj havigis al la Aliancanoj, pere de la organizado de armitaj fortoj kiuj partoprenis en gravaj bataloj kontraŭ la Wehrmacht.

Li estris registaron en la ekzilo (fondita kaj kun sidejo en Londono) same kiel ĝiajn armitajn fortojn, kiuj luktis kontraŭ la potencoj de la Akso Berlino-Romo-Tokio. Spite malfacilajn rilatojn kun la Unuiĝinta Reĝlando kaj partikulare kun Usono, li fariĝis la ĉefa estro de la plej granda parto de la franca rezistado. Li iĝis ankaŭ estro de la Provizora Registaro de la Franca Respubliko en junio 1944, kaj tiu estis la provizora registaro de Francia post ĝia liberigo el la okupacio fare de la Nazia Germanio. En tiu sama jaro 1944, de Gaulle enkondukis direktisman ekonomian politikon, kiu postulis esencan kontrolon kondukita de la ŝtato super la kapitalisma ekonomio. La konsekvenco estis 30 jaroj de ekonomia kresko sen antaŭaĵoj en la franca historio, pro kio tiu periodo (1944–1974) estis nomita la "gloraj tri dek".

Frustrita pro la reveno de la malamikema partiismo en la nova Kvara Respubliko, demisiis komence de 1946 sen tute abandoni la agadon en politiko ĉar fondis la partion Kuniĝo de la Franca Popolo (Rassemblement du Peuple Français, RPF). Tamen li retiriĝis el la politiko komence de la 1950-aj jaroj kaj verkis libron pri sia sperto en la milito titolita "Memoroj de Milito", kiu rapide iĝis baza elemento de la franca moderna literaturo. Kiam la Alĝeria Milito de Sendependeco estis erozianta la nestabilan Kvaran Respublikon, la Nacia Asembleo alportis lin denove al la povo dum la krizo de majo 1958. Li fondis la Kvinan Respublikon kun forta prezidenteco, kaj li mem estis elektita al tiu posteno. Li sukcesis reteni Francion unuigita dum li preparis aranĝojn por finigi la Alĝerian Militon, spite la opozicion de la Pieds-Noirs (nigrapieduloj, t.e. francoj naskiĝintaj aŭ setliĝintaj en Alĝerio) kaj de fortaj sektoroj de militistoj; ambaŭ partioj antaŭe estis apogintaj lian revenon al la povo por reteni la kolonian hegemonion. Tamen li havigis la sendependecon al Alĝerio kaj iom post iom ankaŭ al aliaj francaj kolonioj. Tio de la opoziciantoj estis konsiderita perfido.

En la kunteksto de la Malvarma Milito, De Gaulle iniciatis sian "politikon de grandeco" asertante ke Francio, kiel hegemonia potenco, ne devus dependi de aliaj landoj, kiel Usono, pro sia nacia sekureco kaj prospereco. Tiucele, li sekvis politikon de "nacia sendependeco" kiu portis lin al la retiriĝo de la militista integrita komando de la NATO kaj al la lanĉo de sendependa programo de disvolvigo de atomarmiloj kiu faris Francion la kvara atomarmila potenco. Poste, li restaŭris la franc-germanajn rilatojn por krei eŭropan kontraŭpezon inter la influsferoj kaj angl-usona kaj soveta pere de la subskribo de la Traktato de la Elizeo la 22an de januaro 1963. Tamen, li opoziciis kontraŭ la disvolvigo de supernacia Eŭropo, favore al suverenema Eŭropo. De Gaulle kritikis malferme la intervenon de Usono en Vjetnamio kaj la "supermezuran privilegion" de la usona dolaro. En siaj lastaj jaroj, lia apogo al la moto Vive le Québec libre (Vivu liberan Kebekion), kaj liaj du vetooj al la eniro de Granda Britio en la Eŭropan Ekonomian Komunumon okazigis konsiderindajn polemikojn.

Spite la fakton ke li estis reelektita prezidento en 1965, lia restado en la posteno estis minacita de la ĝeneralaj protestoj fare de studentoj kaj laboristoj en majo 1968. Tamen, li sukcesis liberiĝi de tiu krizo kaj en la sama jaro li sukcesis venki en la parlamenta balotado per konsiderinda majoritato en la Nacia Asembleo. Surprize, de Gaulle rezignis en 1969 post malvenko en referendumo per kiu li proponis pli ampleksan sencentralizadon. Li mortis unu jaron poste en sia rezidejo La Boisserie en Colombey-les-Deux-Églises, lasinte siajn memorojn de prezidenteco nefinitaj. Multaj francaj politikaj partioj kaj figuroj postulas por si ideologian heredon nome gaull-ismogolismo, kaj multaj stratoj kaj monumentoj en Francio estas dediĉitaj al lia memoro.

Frua vivo

Origino kaj junaĝo

Naskodomo de de Gaulle en Lille, nune nacia muzeo.

De Gaulle naskiĝis en la industria regiono de Lille en la departemento Nord, la tria el kvin gefiloj. Li estis edukita en katolika kaj tradicia familio. Lia patro, Henri de Gaulle, estis profesoro de historio kaj literaturo en lernejo de Jezuitoj kaj finfine fondis sian propran lernejon.[2]pp. 42-47.

Henri de Gaulle venis el longa linio de parlamentanoj el Normandio kaj Burgonjo.[3]pp. 13-16.[4] La nomo ŝajne estas nederlanddevena, kaj eble derivis el van der Walle ("el la remparo, el la defenda murego").[2]p. 42. La patrino de de Gaulle, nome Jeanne (denaske Maillot), descendis el familio de riĉaj entreprenistoj el Lille. Ŝi havis francajn, irlandajn, skotajn, nederlandajn kaj germanajn praulojn.[3]pp. 13-16.[4]

La patro de de Gaulle kuraĝigis la historian kaj filozofian debaton inter siaj filoj dum manĝohoroj, kaj pere de tiu kuraĝigo, de Gaulle kreskiĝis familiare kun la historio de Francio jam tre juna. Kortuŝita per la rakonto de sia patrino pri kiel ŝi ploris kiel infanino kiam ŝi aŭdis pri la Francia kapitulaco antaŭ la Germanoj en Sedan en 1870, li disvolvigis intereson en milita strategio. Li estis influita ankaŭ de sia onklo, same nomita Charles de Gaulle, kiu estis historiisma kaj pasia keltisto kiu verkis librojn kaj pamfletojn defendantajn la unuigon de kimroj, skotoj, irlandanoj kaj bretonoj en unu popolo. Ankaŭ lia avo Julien-Philippe estis historiisto, kaj lia avino Josephine-Marie verkis poemojn kiuj enhavis pasio de sia kristana fido.[5][2]pp. 42-47.

Pro sia katolika, tradiciema, monarĥisma kaj klera familio, kaj pro la politikaj problemoj rilate al la religia instruado en Francio, la estonta generalo studis ĉe francaj jezuitoj en Belgio nome ĉe lernejo Sacré-Cœur (sankta koro) instalita en la kastelo de Antoing[6], vivante tiele sian unuan esperton pri ekzilo.

De Gaulle estis dejune nutrata de la verkoj de Maurice Barrès, Henri Bergson kaj Charles Péguy (li ĉiam estis samtempe "militista" kaj "intelektula": kiam li estis oficiro en Trèves li postulis, ke ĉiuj oficiroj de lia kompanio plenumus regule prelegojn, kaj li mem sur beletraj temoj). Ekde sia dekkvina jaro li revis iĝi generalon, kaj iam savi Francion, kaj tiele en 1905, li redaktis rakonton kie li aperas kiel «generalo de Gaulle» savante Francion, atesto de fruega ambicio naciisma[7]. Poste li klarigos al sia helpanto Claude Guy esti havinta ekdejune la konvinkon ke li estos iam ŝtatestro.[8]

Li eniris la militistan altlernejon Saint-Cyr en 1908 post unujara preparo ĉe la lernejo Stanislas,[9] diplomiĝis en 1912. Sian oficiran karieron li komencis postene en infanterio en Arras, kie li estis sub la ordonoj de Philippe Pétain (nesciante, kiaj eventoj oponigos ilin poste).

Unua mondmilito kaj intermilita periodo

Li partoprenis kiel kapitano je la Unua mondmilito. Kaptite, li provis dufoje fuĝi, sed lia alta staturo lin perfidis. Li restis kaptita ĝis la fino de la milito. Pri sia kaptiteco de du kaj duono da jaroj, li havis malagrablan memoron, juĝante esti nur "revenanto", ia neutila soldato.

En 1920, kiam Sovetio minacis la ekzistadon de la ĵus revivigita Pollando, Francio sendis armeon sub la komando de marŝalo Pétain, kaj de Gaulle partoprenis en tiu afero. Oni rakontas, ke en tia okazo, li duele batalis rilate al enamiĝo al pola grafino.

Antaŭ la Dua Mondmilito, li verkis libron pri milita teorio nome Le fil de l'épée (La glavoklingo), kiu proponis modernan strategion per uzado de aviadiloj kaj de tankoj.

Dua Mondmilito, Rezistado kaj postvenkaj jaroj

La unuaj aliancanoj Winston Churchill, Władysław Sikorski kaj Charles de Gaulle.
De Gaulle diskursas post la Liberigo de Parizo.
Charles de Gaulle kun ĉefministro de la Unuiĝinta Reĝlando, Winston Churchill ĉe Marakeŝo en 1944, dum la Dua Mondmilito.

Kiam komenciĝis la Dua Mondmilito li estis kolonelo komandanta tankregimenton. Pro liaj sukcesoj sur la batalkampo li iĝis generalo kaj poste ŝtatsekretario pri milito en la registaro de Paul Reynaud. Kiam le marŝalo Pétain petis militpauzon, li ne konsentis kaj rifuĝis en Anglio, el kie li lanĉis la famkonatan Alvoko de la 18a de Junio. Li havis kun Winston Churchill ofte streĉitan (ili havis ambaŭ "malfacilajn" kaj ferkapajn personecojn), sed finfine tamen simpatian kaj kunlaboreman rilaton. Iom post iom li sukcesis akceptigi la grupon de siaj partianoj kiel reprezentanton de Francio, tiel ke en 1945 ankaŭ Francio sin trovis ĉe la flanko de la venkintoj, malgraŭ tio ke la unua intenco de Roosevelt estis trakti ĝin kiel okupaciitan landon. Jam la usona estraro preparis monbiletojn en frankoj kun la mencio AMGOT, alidire: Allied Military Government of Occupied Territories, kaj Anthony Eden poste rakontis, ke Roosevelt intencis krei novan landon, nomatan Valonio, kiu entenus la belgan Valonion, Lorenon kaj Alzacon; li mienis, ke li fariĝis surda kaj oni parolis pri aliaĵo.

Tio klarigas, ke de Gaulle klopodis, por ke la franca armeo eniru en Parizon antaŭ la usona por tuj proklami tie la restarigon de la Respubliko, kaj meti Roosevelton antaŭ faritan fakton. Feliĉe por li, Eisenhower komprenis la danĝeron de la politiko farita de lia prezidanto kaj ne hezitis malagnoski kelkajn liajn ordonojn. Same, de Gaulle insistis, por ke la franca armeo mem liberigu Strasburgon por malhelpi, ke oni kreu sendependan Alzacon. Komence de 1945, kiam germana kontraŭofensivo minacis Alzacon, Eisenhower ordonis, ke la armeoj retroiru malantaŭ la vogezan linion; tio abandonus Alzacon al kruelaj reprezalioj fare de la Germanoj, sed de Gaulle rifuzis kaj la franca armeo defendis sola, malfacile sed sukcese, la provincon. Pro tio li ricevis la ĉiaman dankemon de la Alzacanoj, kiuj ĉiam voĉdonos por li amase.

1958-1969 kaj morto

Sub lia regado Francio elpaŝis el la milita organizo NATO. Tio kaŭzis portempan Franca-Usonan streĉiĝon. Simile li intencege strebis ĝis kiam Francio provizis sin per propra forto de atombombo. Poste li anstataŭigis la strategiajn antaŭstudojn tiam direktitajn kontraŭ malamiko venonta el oriento (Sovetunio) per strategio "ĉiuazimuta" preta kontraŭ malamikoj venontaj el ĉia direkto. Li aktive partoprenis en la Eŭrop-unia konstruado, sed nepre konceptis ĝin kiel kunlaboro de memstaraj landoj, ne kiel unuiĝanta fenomeno; kaj li volis ĝin ne kiel surogatan aliancinton de Usono sed kun propra internacia politiko kaj propra socia modelo interne. Li ankaŭ ekigis ŝtormojn kiam dum ŝtatvizito en Kebekio, franclingva provinco de Kanado, li proklamis: "vivu la libera Kebekio!"[10]

Personeco

Li neniam dubis pri siaj superaj talentoj; li eĉ elĉerpis el tiu orgojla certo memfidon kaj tranĉan ordonemon. Armea kolego lia post unue vidinte lin priskribis lin tiel en 1922 (ege ĝuste, ĉar la tutan vivon li aspektis tia):

Li paŝis ege rektstare, kun seriozego, pave, tiel, kiel li antaŭenigus sian propran statuon.

Li estis edukita en medio, kie oni viumas siajn gepatrojn, infanojn, aŭ edzinon. Kaj li konstante montris sin, eĉ kun la familianoj aŭ proksimaj kunlaborantoj, ege distancema, malvarma, impona, enigmema, neniam ia ajn manifestiĝo el tenereco (nur paroloj, foje, en siaj leteroj al la edzino). Tamen kelkaj detaloj montras, ke sub tiu kiraso li estis fakte tiom emociema, kiom iu ajn homo. Kaj kelkaj faktoj iĝas ege impresaj ĉe tia viro: ekzemple unu el inter liaj filinoj, Anne, estis mense malhelpa, kaj fine mortis en 1948. Ŝian foton li tenis en kadreto, kiun li surportis la tutan vivon je ĉeneto sub ĉemizo ĉe la haŭto; kaj kiam li estis Prezidanto de la Respubliko, estis dorse de tiu kadreto, kie li notis la sekretan kodon por uzo de la atombombo, kiun li devis konstante surporti.

Frazoj

Li fariĝis fama pro la abrupta kaj trafa stilo de lia parolo, kaj multaj el liaj frazoj restis famaj

Kelkaj ankaŭ pro aliaj kialoj: En 1959 li estis venigita al regado, per duonleĝa procezo, de homoj, kiuj esperis, ke li konservos francan Alĝerion, dum lia unua parolado en Alĝero li diris al la tieaj francoj (konataj sub kromnomo Nigrapieduloj: "Je vous ai compris" (Mi komprenis vin) kredigante al ili, ke li konservos Alĝerion, sed li donis al ĝi sendependecon, kaj tiun frazon la poruloj de "Franca Alĝerio" neniam pardonis al li.

Bibliografio

Charles de Gaulle, kiu ekverkis 15jaraĝa, estas konsiderata talenta verkisto[11]. Dum la 1920-aj jaroj, Pétain, kiu deziris eniri en la Franca Akademio, alvokis lin por la redakto de sia verko Histoire du soldat français, kiu devis esti publikigita sub la nomo de la marŝalo[12]. Pétain verkis nur la parton pri la Unua mondmilito (La Guerre mondiale 1914-1918). Pro malkonsento inter ambaŭ verkistoj, la libro neniam estis publikigita kaj De Gaulle reprenis sian verkaĵon por la redakto de La France et son Armée, aperigota en 1938[12].

En 1963, li estis parto de nomumitaj por la Nobel-premio pri literaturo[13] kaj liaj Mémoires de guerre (militmemoroj) permesis lin eniri en la prestiĝa Bibliothèque de la Pléiade en 2000. La volumeno 3 de Mémoires de guerre, Le Salut, 1944-1946, eniris en studprogramo por la lernojaro 2011-2013[11].

Verkoj de Charles de Gaulle

Pri Charles de Gaulle

La homo

La politikisto

Referencoj

  1. Kvankam la familio de Gaulle loĝis en Parizo, la patrino de la estonta generalo de Gaulle venis en Lille por naski sian filon, laŭ familia tradicio de la familio Maillot. El Philippe de Gaulle, De Gaulle mon père, Paris, Plon, 2004
  2. 2,0 2,1 2,2 Fenby, Jonathan. (2010) The General: Charles De Gaulle and the France He Saved. New York: Simon & Schuster. ISBN 978-1847373922.
  3. 3,0 3,1 Crawley, Aidan. (1969) De Gaulle: A Biography. Bobbs-Merrill Co.. ISBN 978-0002111614.
  4. 4,0 4,1 Ledwidge p. 6
  5. David Schoenbrun, The Three Lives of Charles de Gaulle (1966)
  6. Philippe Foro, « Charles de Gaulle et François Mitterrand : regards croisés sur l'Allemagne à partir de leur expérience de la captivité », en Sylvie Caucanas, Rémy Cazals, Pascal Payen (dir.), Les Prisonniers de guerre dans l'Histoire. Contacts entre peuples et cultures, Privat, Toulouse, 2003, p. 280.
  7. Charles de Gaulle, Lettres, Notes et Carnets, 1905-1918, eld. Plon, 1980, p. 7 kaj 8.
  8. Claude Guy, En écoutant de Gaulle. Journal. 1946-1949, Paris, Grasset, 1996, paĝo 71.
  9. Études. Arkivita el la originalo je 2013-08-28. Alirita 2014-06-23.
  10. 'Vive le Québec libre!' (france) (WMV). CBC Digital Archives. cbc.ca (24-a de julio 1967). Alirita 8-a de novembro 2009.
  11. 11,0 11,1 http://www.lefigaro.fr/livres/2014/01/06/03005-20140106ARTFIG00466-le-general-de-gaulle-aurait-pu-etre-prix-nobel-de-litterature.php
  12. 12,0 12,1 François-Guillaume Lorrain, Un manuscrit inédit de Pétain retrouvé lepoint.fr 13 de majo 2014, http://www.lepoint.fr/histoire/un-manuscrit-inedit-de-petain-retrouve-13-05-2014-1822519_1615.php
  13. Alison Flood (2014-01-08). Charles de Gaulle revealed as surprise contender for Nobel literature prize | Nobel prize in literature | The Guardian (angle). The Guardian. Arkivita el la originalo je 2022-11-29. Alirita 2024-03-14. “French president was in the running for 1963 award, shows newly-opened Swedish Academy archive”.
  14. « De Gaulle en campagne… avec France-Soir », Jean-Pierre Thiollet, France Soir, 14 octobre 2011

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Trovu « Charles de Gaulle » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»