Nord | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Hauts-de-France |
Numero | 59 |
Prefektejo | Lilo / Lille |
Subprefektejoj | Avesnes-sur-Helpe Cambrai Douai Dunkerque Valenciennes |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Jean-René Lecerf |
Prefekto | Jean-François Cordet |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 2 611 293 (2021) |
Areo | 5 742,8 km² |
Loĝdenso | 455 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 6 |
Kantonoj | 41 |
Komunumaroj | 20 |
Komunumoj | 648 |
Nord [nɔʁ] estas la plej norda el la departementoj de Francio. Ĝi apartenas al la regiono Hauts-de-France (jen france, prononco [o d(ə) fʁãs] aŭskulti, pikarde Heuts-d'Franche). Ĝi etendiĝas sur 5 743 km² kaj estas la plej loĝata departemento kun 2 587 128 loĝantoj. La ĉefurbo estas Lilo / Lille. La departemento entute enhavas 648 komunumojn.
Nord havas landlimojn kun la departementoj Pas-de-Calais, Aisne kaj Somme, sed ankaŭ kun Belgio.
La unua esperantisto en la regiono estis konjekteble Firmin Durieux en 1898. La unuaj E-kluboj estis fonditaj en 1902 (en Lilo, Bulonjo-ĉe-Maro kaj Saint-Omer).
Hodiaŭ ekzistas ekzemple asocio Lille Villeneuve Espéranto (retejo arkvigita laŭ stato de marto 2010, sed la asocio mem daŭre aktivas kaj interalie kungastigis la UKon de 2015).
En la departemento Nord estas 648 komunumoj, 2 urbaj komunumoj (communautés urbaines), 5 kunurbaj komunumoj (communautés d'agglomération) kaj 13 komunumaj komunumoj (communautés de communes).
La departemento Nord estas administre dividita en ses arondismentojn, ĉiun kun subprefektejo.