Ille-et-Vilaine | |
Departemento de Francio | |
Departemento Ille-et-Vilaine en Francio
| |
|
|
Lando | ![]() |
---|---|
Regiono | Bretonio |
Arondismentoj | 4 |
Kantonoj | 27 |
Komunumoj | 351 |
Interkomunumoj | 29 |
Najbaras kun | 7
|
Subprefektejoj | Fougères, Saint-Malo, Redon |
Riveroj | 3
|
Situo | Rennes |
- koordinatoj | 48° 06′ 53″ N 01° 40′ 46″ U / 48.11472 °N, 1.67944 °U (mapo) |
Ĉefurbo | Rennes (prefektejo) |
Areo | 6 775 km² (677 500 ha) |
Loĝantaro | 1 019 923 (2013) |
Denseco | 150,54 loĝ./km² |
Estiĝo | 4-an de marto 1790 |
Estro de la departementa Konsilio |
Jean-Luc Chenut |
- Prefekto de la departemento | Patrick Strzoda |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MEST (UTC+2) |
INSEE | 35 |
ISO 3166-2 | FR-35 |
Eurostat NUTS-3 | FR523 |
Aliaj ĉefaj urboj | Bruz, Cesson-Sévigné, Dinard, Vitré |
![]() | |
Retpaĝo: Departementa konsilio de Ille-et-Vilaine Prefektejo de Ille-et-Vilaine | |
![]() |
Ille-et-Vilaine [ilevilen] (bretone Il-ha-Gwilen) estas unu el la kvar departementoj (n-ro 35) de la okcidenta regiono Bretonio en Francio.
Ĝia nomo devenas de Ille kaj Vilaine, laŭ la nomoj de la du ĉefaj riveroj.
Ĝi situas oriente de la regiono Bretonio kaj apartenas al Orienta Bretonio (franclingve "Haute-Bretagne"). La tuta loĝantaro nombriĝis je 988 140 en 2010, kreskinte laŭ pluraj jardekoj kaj estis taksita je 1 019 923 en 2013. Rennes estas la ĉefurbo de la departemento, sidejo de la departementa prefektejo kaj de la regiona prefektejo de Bretonio. La departemento enhavas 353 komunumojn ekde la kreo de la komunumo "Saint-Symphorien" la 1-an de januaro 2008.
La departemento dividiĝas al kvar arondismentoj:
Kvankam ĉiuj denaske nun konas la francan lingvon, ekzistas ankaŭ lingvo nomata "galo". Latinida lingvo, ĝi estas parolata precipe en kamparo de maljunaj personoj sed ankaŭ de kelkaj junuloj. La bretona lingvo neniel ekzistis tiuflanke de Bretonio.
Kun nombroj da loĝantoj en 2007
Ille-et-Vilaine | |
---|---|
![]() Blazono de Ille-et-Vilaine proponita de Robert Louis
| |
Uzata ekde: | |
La blazono simboligas Bretonion kaj la du riverojn, kiuj donis siajn nomojn al la departemento : riveroj Ille kaj Vilaine. Jen ĝia priskribo : :ermena kun du lazuraj ondaj palisoj. Tiu blazono estas nur propono de Robert Louis kaj sekve ne havas oficialan statuson.
La « flago » de la departemento Ille-et-Vilaine baziĝas sur la blazono, tio estas kun la du riveroj (Ille kaj Vilaine) sur kampo de ermentuŝoj. Tiu flago ne estas uzata de la departementa konsilio, kiu uzas blankan flagon kun sia logo en la centro.
La departemento Ille-et-Vilaine voĉdonis "jes" por la eŭropa konstitucio okaze de la referendumo de la 29-a de majo 2005, je 53,8 % kaj plejmulto da 33 955 voĉoj. Tiu rezulto konfirmis la firmecon de la fortoj superantaj en la loka politika vivo : la tre eŭropfavora socialista partio kaj centrisma kutimo ankoraŭ influa. Tamen, tiu rezulto, preskaŭ inversa al la nacia rezulto, estis malpli alta ol tiu de la referendumo de 1992 pri la traktato de Maastricht, en kiu estis 62,8 % da jesaj voĉoj ka plimulton da 96 601 voĉoj.
Okaze de la dua baloto por la prezidanteco de Francio en la 6-a de majo 2007, kun partopreno je 87,46 % supera je 3,5 % al la nacia mezumo, la departemento voĉdonis je 52,39 % por Ségolène Royal kaj je 47,61 % por Nicolas Sarkozy t.e. kun diferenco de 26 677 voĉoj. En la unua baloto, François Bayrou rangis je la tria pozicio kun 23,81 % da voĉoj. Okaze de la balotoj por la deputitoj en junio 2007, kvar el la sep deputitoj estis maldekstraj (tri oficialaj kandidatoj de la socialista partio kaj unu parenca kandidato, prezentiĝis kontraŭ la opinio de la nacia estraro de la partio).
Por la evoluigo de la teritorio, la departemento dividiĝas en sep aktivecajn basenojn nomatajn « pays » (esperantlingve "landoj"):
Granda parto de la kulturaj organizaĵoj troviĝas en Rennes kun departementa disradiado. Jen la listo de tiuj ĉefaj organizaĵoj:
Estas ankaŭ en Saint Malo La Route du Rock, Etonnant Voyageurs (festivalo de la libro), la Route du Rhum (kurkonkurso de velŝipoj) kaj eĉ folkloroj de la mondo (koncertoj, dancoj, spektakloj, ktp.) kaj multaj aliaj.
En Ille-et-Vilaine, turismo estas unu el la motoroj de la ekonomia evoluo. La departementa konsilio partoprenas en la promocio, al la evoluigo kaj al la diversigo de la turisma aktiveco, partnere kun la departementa komitato pri turismo. Ĝi subtenas investojn rilatajn al libertempaj kaj kulturaj projektoj kun turisma celo kaj kontribuas al la evoluigo de la loĝejoferto. Ĝi akompanas ankaŭ la evoluigon de la kampara turismo kaj helpas profesiulojn diversigi siaj turisman aktivecon malaltsezone dank'al aferturismo.
La departemento Ille-et-Vilaine estas riĉa je historiaj aŭ religiaj monumentoj, rimarkindaj mezepokaj urboj, muzeoj kaj natura heredaĵo. Jen la ĉefaj monumentoj aŭ konstruaĵoj kun pli ol 50 000 vizitintoj - Nombroj por la jaro 2006 de la departementa komitato pri turismo[1]) :
En 2007, la turismloĝa kapacito altis je turismaj 221 000 litoj, el kiuj :
En 2006, la turisma vizitado atingis 12 189 994 tranoktojn el ekster la departemento kaj ankoraŭ pli se oni enkalkulas la departementanoj kiuj restadas en sia propra departemento. La nombroj de tranoktoj estas 2 512 328 en la hoteloj, 962 540 en la kampadejoj kaj 296 256 en la kamparaj gastloĝejoj.
En 2005, ĉirkaŭ 5 milionoj da ekskursoj okazis (tio estas la tagaj moviĝoj). La meza taga elspezo por persono estas 31,70 € kaj la meza restaddaŭro estas 8,2 tagoj.