Territoire de Belfort | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
![]() | |
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | ![]() |
Regiono | Burgonjo-Franĉkonteo |
Numero | 90 |
Prefektejo | Belfort |
Subprefektejoj | Belfort |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Florian Bouquet |
Prefekto | Pascal Joly |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 139 654 (2021) |
Areo | 609,4 km² |
Loĝdenso | 229 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 1 |
Kantonoj | 9 |
Komunumaroj | 5 |
Komunumoj | 102 |
Territoire de Belfort (ankaŭ Territoire-de-Belfort [tɛʁitwaʁ də bɛlfɔʁ], “teritorio de Belfort”) estas unu el la departementoj de la franca regiono Burgonjo-Franĉkonteo. Ĝi etendiĝas sur 609 km² kaj havas 143 839 loĝantojn[1]. Ĝi estas malgranda teritorio kreita el la sola parto de Alzaco, kiu restis franca post la Francia-Prusia Milito.
La departemento havas entute 102 komunumojn kaj ĝia prefektejo (ĉefurbo) estas Belfort.
La departemento estas la sola de Francio, kiu nur konsistas el unu arondismento:
Post la milito de 1870, Francio malvenkis kaj perdis la provincon Alzaco favore al Germanio, kiu aneksis Alzacon krom tiu parteto. La teritorio de Belfort fariĝis nova franca departemento en 1922.
Industrio okupas la plej grandan parton de la laborantaro (35,2 %) : mekaniko, elektromekaniko, aŭtofabrikado (Peugeot). Teknologiaj industrioj nun disvolviĝas (Alsthom, Bull).
Kiel ĉefan vidindaĵon oni menciu la citadelon de Belfort. Multaj festivaloj donas viglan kulturan vivon al la ĉirkaŭaĵoj de Belfort (Internacia muzikfestivalo, rok-festivalo “Les Eurockéennes”, ktp.).