Regionoj de Francio estas administraj dividoj de Francio, kiuj ĉiuj entenas unu aŭ plurajn departementojn. Ekster metropola Francio (ekster Eŭropo), la teritorioj apartenas al aliaj administraj dividoj, kiel transmaraj regionoj kaj departementoj kaj transmaraj kolektivumoj.
La subdivido de Francio laŭ regionoj datiĝas de 1956, sed ili estis tiam nur administraciaj kaj formalaj subdividoj, ekzemple samkiel arondismentoj aŭ kantonoj hodiaŭ. Post la malsukceso de referendumo en 1969 pri la kreaĵo de potencaj, politikaj regionoj (kiu aliparte kaŭzis la demision de Prezidento Charles de Gaulle), la sinsekvaj registaroj elektis pli gradan metodon. Tiel la Regionaj Konsilioj estis kreitaj de la leĝo de la 5-a de julio 1972.
Tiam, ĉiu konsilio konsistis el la parlamentanoj (deputitoj kaj senatanoj) de la regiono, kaj el de la delegitoj de la Ĝeneralaj Konsilioj kaj komunumoj de la regiono. La konsilantoj balotis ĉiujare malgrandan buĝeton, subtenitan per kelkaj fiskaj taksoj.
En 1982 kaj 1983, la leĝoj pri sencentraligo konfidis al la regionoj plurajn taskojn, precipe pri la subteno de liceoj aŭ pri profesia formado. Nur en 1986 fariĝis la regionoj veraj "teritoriaj kolektivoj", samkiel departementoj aŭ komunumoj. En 2016, la limoj de la reĝionoj ŝanĝis.
Metropolo estas origina lando rilate al siaj kolonioj,[1] do ĉi tiu estas la regionoj de Francio krom la transmaraj teritorioj ekster Eŭropo.
La 13 metropolaj regionoj ekde 2016
Listo de la 22 francaj regionoj de la ĉeflando ĝis 2016:
Transmaraj regionoj kaj departementoj (DOM/DROM):